Al la enhavo

Loca klubo - bona ideo por praktiki E-on?

de Aleva84, 2019-decembro-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Aleva84 (Montri la profilon) 2019-decembro-17 16:52:36

Saluton al ĉiuj!
Mi estas studanto de Esperanto en la interreto, mi ancoraŭ ne srkibas ĝin bone.
En la mia urbo estas loca klubo de la Nacia Asocio de Eperanto. Ĉu vi pensas ke estas bona ideo esti parto de la klubo?
Mi volas pliboniĝi mian E-on. Mi serĉas homojn por babili kaj aŭskulti Esperanton.
Mi temas ke la klubanoj parolas tro rapide aŭ ili uzas malfacilajn vortojn por a studanto.

Ĝis!
Ale

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-17 17:54:02

Aleva84:Saluton al ĉiuj!
Mi estas studanto de Esperanto en la interreto, mi ancoraŭ ne srkibas ĝin bone.
En la mia urbo estas loca klubo de la Nacia Asocio de Eperanto. Ĉu vi pensas ke estas bona ideo esti parto de la klubo?
Mi volas pliboniĝi mian E-on. Mi serĉas homojn por babili kaj aŭskulti Esperanton.
Mi temas ke la klubanoj parolas tro rapide aŭ ili uzas malfacilajn vortojn por a studanto.

Ĝis!
Ale
Tre bona ideo! Probable, ba! certe viaj gekolegoj komprenos vian itala-esperantan lingvaĵon! Avanti!

"Ĉu vi pensas ke estas bona ideo esti parto de la klubo?" Pli bone "... esti ano de la klubo" aŭ: "... esti unu el la klubanoj"
"Mi temas ke la klubanoj parolas tro rapide aŭ ili uzas malfacilajn vortojn por a studanto". Pli bone: "... por la komencanto"

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-17 19:53:54

Jes, estas bona ideo, sed se vi ne estas emerita, vi verŝajne fartos sole...

* vi timas

Mia konsilo : memoru, ke Esperanto ne havas okcidentan gramatikon.
Ekzemple : Li ret-studis Esperanton dum kvar monatoj.
Rajtas vi umi la lingvon, nur se vi la regulojn respektas. Vi estas tre libera lingve, pere de Eo!

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-17 20:32:53

Mi temas = mi parolas pri la temo
Do mi supozas, ke "temas" estas ĝuste tio, kion Aleva84 volis diri

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-18 11:50:34

sergejm:Mi temas = mi parolas pri la temo
Do mi supozas, ke "temas" estas ĝuste tio, kion Aleva84 volis diri
Ho bone, senkulpigu min, miakomprene li timis, ke li ne komprenus la parolantojn en iu klubo.

Novian12 (Montri la profilon) 2019-decembro-22 10:39:48

Ankaŭ ekzistas Diskord grupon kie oni povas voĉbabili kun aliaj esperantistoj de diversaj lingvoniveloj
jen https://discord.gg/zHkZ7vG

Reen al la supro