Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-22 13:24:16

sergejm:En jutubo estas video, kie alilandano lernanta rusan lingvon ekplikas ĝian malfacilecon.
Еn komentoj estas mesaĝo:
"Vi polas fari nin centpiedulo, kiun oni demandis, de kiu piedo ĝi komencas movon"

PS: En la rusa centpiedulo (сороконожка) havas nur kvardek piedojn.
En la pola ankaŭ estas vorto "centpiedulo" (stonoga) por nomi unu specon de multpieduloj. Mi rememoras unu okazaĵon. Kiam mi estis juna, pro legado de versaĵo por infanoj pri centpiedulo, mi ekkaptis iam unu centpiedulon por kalkuli ĝiajn piedojn. Rezultis 64. Mi skribas, evidente, pri unu el centpieduloj kiu vivas en Pollando. Ili estas multaj.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-22 16:24:36

64(dekume)=100(okume)=0x40(deksesume)

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-22 19:25:23

sergejm:64(dekume)=100(okume)=0x40(deksesume)
40
Niaj prauloj uzis okuman nombrosistemon? Povas esti praslavoj estis eksterteranoj. okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-07 04:20:04

Venena donaco
Kio estas 'gift'?
Anglo: Donaco
Germano: Veneno

nornen (Montri la profilon) 2020-decembro-07 16:57:16

sergejm:Venena donaco
Kio estas 'gift'?
Anglo: Donaco
Germano: Veneno
Ankaŭ ene de la sama lingvo ofte estas homofonoj, kiuj -evidente- ne estas homofonoj en aliaj lingvoj. Tial estas multe da ŝercoj, kiuj nur funkcias en certaj lingvoj kaj estas sekve netradukeblaj. Ekzemple en la hispana la vorto "cura" havas tri signifojn: 1. "sanigas"; 2. "sanigo, rimedo", 3. "pastoro".

Dos amigas:
- ¿Vos pensás que los hombres infieles tienen cura?
= Fijo. Mi novio me fue infiel y yo me encargué de que tuviera cura, ataúd y entierro.

Du amikinoj:
- Ĉu vi opinias, ke malfidelaj viroj havas "cura" (sanigon, rimedon)?
= Certe. Mia koramiko al mi estis malfidela kaj mi certigis, ke li havu "cura" (pastoron), ĉerkon kaj enterigon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-17 07:15:21

Ridigaj miskomprenoj inter poloj kaj rusoj:
Pole - ruse - Esperante
Melon - дыня - melono
Dynia - тыква - kukurbo
Doba - сутки - tagnokto.
Sutki - соски - cicoj
Ogień - огонь - fajro
Ogon - хвост - vosto
Krzesiwo - зажигалка - fajrilo
Rzygał - плевал - kraĉis
Zapałki - спички - alumetoj
Piczka -

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-23 00:30:20

Internacia konferenco. Ruso kaj franco interparolas angle kaj komprenas unu la alian.
Alvenas anglo, aŭskultas kaj diras 'Mi nenion komprenas!'. Kial? Ruso kaj franco uzas vorton 'action' en la senco akcio (ruse акция, france action). Sed en komuna angla ili devus uzi 'share' aŭ 'stock'.

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-23 10:55:46

sergejm:Ridigaj miskomprenoj inter poloj kaj rusoj:
Pole - ruse - Esperante
Melon - дыня - melono
Dynia - тыква - kukurbo
Doba - сутки - tagnokto.
Sutki - соски - cicoj
Ogień - огонь - fajro
Ogon - хвост - vosto
Krzesiwo - зажигалка - fajrilo
Rzygał - плевал - kraĉis
Zapałki - спички - alumetoj
Piczka -
z piczki kio sonas spiĉki do same kiel la rusa спички
Pli bone pole zarzygać (survomi, privomi), kaj ruse зажигать (fajrigi?)

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-23 13:22:46

Ĉi tio estas el google video https://youtu.be/lZG5TASv624 - Kio ridigas polojn en rusa lingvo

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-27 20:28:32

Dum en la angla la frazo "Die in hell" signifas "Mortu en la infero", en la germana oni povas per la sama frazo aĉeti ŝuojn.

Reen al la supro