Al la enhavo

Esperanto por la SPACO!!

de Zam_franca, 2020-majo-04

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-04 18:57:36

Eble vi ne kredos min, sed mi ja havas ideon por vojaĝigi Esperanton en la SPACO.

La eŭropa spaca agentejo serĉas nomon por la venonta misio de Thomas Pesquet (franca famega (ĉar nuntempe sola) kosmonaŭto, kiu reiros en la "internacian stacion" en 2021).
Tiu misio nomiĝu "Esperanto". Imagu, imagu samideanoj, raketo fluganta por misio nomita de nia lingvo traĉiele por iri spacen!

La formularo estas dulingva: kaj franclingva kaj anglalingva. Se vi parolas nek angle nek france, bonvolu uzi Guglo-tradukon aŭ peti helpon al mi.
Jen la ligilo: https://blogs.esa.int/thomas-pesquet/fr/mission-na...

Por ĝustigi la elekton de la nomo "Esperanto", mi skribis angle "Esperanto is universal. It is a language without any boarders and without any limits. And it has a deep will to help humankind." ('Esperanto estas universala (vortlude kun 'universa'). Estas lingvo nek kun landlimoj nek kun ajnaj limoj. Kaj ĝi havas grandan volon je helpi homaron.')
Vi povas aŭ uzi mian gŭstigon (sed ne kopiu ĝin, aŭ ili pensos, ke mi estas plurretadresulo kiu friponas) aŭ skribi vian personan klarigon. Mia konsilo: uzu la universan/universalan vortludon! Oni devas desmontri, ke Esperanto havas ian rilaton kun spaco (sed ne tro grandan).

Kaj frue, bonvole!!! La limdato estas je la 12-a de majo!!!!!!

POVAS ESTI LA PROJEKTO KIU PLEJ BONE HELPOS LA DISKONIGON DE NIA LINGVO EN 2020. DO BONVOLU PARTOPRENI KAJ DISKONIGI TIUN PROJEKTON INTER ESPERANTISTOJ! Koran dankon!

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-05 06:35:00

Zam,

Jes! Ege bona ideo. Mi jam partoprenis, sed mi havas demandon, ĉu vi estas inicianto de tiu kampanjo por nomi la flugon per Esperanto.

Aldono: Mi jam diskonigis la peton al mia nacia asocio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-05 11:27:13

Metsis:Zam,

Jes! Ege bona ideo. Mi jam partoprenis, sed mi havas demandon, ĉu vi estas inicianto de tiu kampanjo por nomi la flugon per Esperanto.

Aldono: Mi jam diskonigis la peton al mia nacia asocio.
Koran dankon pro fari tion!

Nu, jes, mi mem havis la ideon je nomi tiun flugon tiel, sed mi ne kampanjas oficiala-maniere kun Esperanto-France aŭ kun iu ajn asocio. Mi nur provas diskonigi tiun ideon rete.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-majo-05 12:01:04

Mi ankaŭ partoprenis okulumo.gif

Teksto (france) :
"Comme l'ISS, l'Esperanto, langue internationale équitable rêvée par le Dr Zamenhof, et utilisée aujourd'hui par des millions d'êtres humains de toutes cultures dans le monde entier, est tourné vers l'avenir et la collaboration entre les nations."
(Kiel la Internacia Spacia Stacio, Esperanto, internacia lingvo revata de la Dr Zamenhof, kaj nuntempe uzata de milionoj de homoj, dediĉiĝas(?) al estonto kaj kunlaboro inter homoj).

Anekdoto pri lingvo : loĝantoj de la ISS kelkfoje parolas specon de kreola lingvo nomata "runglish", kiu miksas anglan kaj rusan linvojn, sed usonaj kaj rusaj aŭtoritatoj ne tre ŝatas tion.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-05 12:43:18

Amuza anekdoto! Vere kiel bagatela estas la lingvo el la orbito.

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-majo-07 08:07:10

Mi tuj partoprenas !

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-08 09:30:43

"Eta partopreno por esperantisto, granda antaŭen-iriĝo por Esperantujo" ridulo.gif

flanke (Montri la profilon) 2020-majo-09 01:26:37

Ĝi estas bona afero

Frano (Montri la profilon) 2020-majo-09 07:52:53

Vi ankaŭ povas agiti ĉi tie:
Kosma misio "Esperanto". Kial ne?

Reen al la supro