Al la enhavo

Kiu estas la Esperanta termino por “sanaliitto/ordfogning/Wortverbindung/open compound”?

de Metsis, 2020-majo-26

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-26 09:20:47

Temas verŝajne pri simpla demando, sed mi ne trovis respondon.

Oni uzas terminojn "kunmetita vorto" aŭ "kunmetaĵo" por konstruaĵo de du aŭ pluraj vortoj, kiujn oni skribas kune. Tiuj estas multaj en Esperanto.

Kiel oni nomas konstruaĵon, tutaĵon de du aŭ pluraj vortoj, kiujn oni ne skribas kune sed (preskaŭ ĉiam) uzas kune? Mi pensas ekz. pri esprimoj "kunmetita vorto" (kontraŭ "kunmetaĵo") aŭ "la japana lingvo" (kontraŭ "la japana"). En la finna oni nomas tiajn "sanaliitto" (laŭlitere "vorta unuigo"), en la sveda "ordfogning", en la germana "Wortverbindung" kaj mi pensas, ke la angla termino estas "open compound" aŭ "fixed phrase".

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-26 11:02:22

Ruse: словосочетание, Esperante, mi pensas, vortkombino.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-26 12:48:35

sergejm:Ruse: словосочетание, Esperante, mi pensas, vortkombino.
Hmm, Russky.info uzas la vorton "vortkombino", sed PMEG uzas la terminon "kombino" por speco de kunmetaĵo.

PMEG ankaŭ uzas la terminon "frazeto", sed speciale en la kunteksto de "vortigo de frazetoj", ekz. "sur tablo" → "surtabla".

Mi ne certas, sed mi pensas, ke oni nomas tion en la germana Redewendung, (preskaŭ) fiksa esprimo de du aŭ pluraj vortoj.

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-26 16:55:45

Hm, se "Schleifmaschinenverleih" estas "kunmetaĵo", eble "ins Gras beißen" povus esti "kunstaraĵo". La unua estas kunmetita vorto, kaj la dua estas kunstaranta vortaro.

Aŭ eble idiomaĵo / idiotismo?

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-26 18:19:01

Vortkunmeto, vortkunigo?

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-27 08:10:32

Temas pri ortografio. Unue mi volas terminon, kiun oni tuj komprenas kaj ne miksas kun "kunmetita vorto". Due mi volas terminon, kiun mi povas uzi klarigi fenomenon en la finna. Eble tia termino ne ekzistas.

Ekzemplo

La kunmetaĵo "mummonmökki" priskribas tipon aŭ specon de dometo, kiun oni uzas dum ferio aŭ alia libertempo. "Dometo kiu ŝajnas esti tia, ke ies avino loĝas tie". (La finna Vikipedio havas bonan bildon pri tia dometo.)

Se oni skribas aparte "mummon mökki", temas pri dometo de iu specifa avino.
 
  • He ostivat mummonmökin : Ili aĉetis dometon de tiu tipo
  • He ostivat mummon mökin : Ili aĉetis dometon de unu el siaj avinoj
Ekzistas ankaŭ aliaj kazoj, kie gravas, ĉu oni skribas kune aŭ aparte.
 
  • Nousin ylöspäin : Mi leviĝis supren/altiĝis ("ylös päin" estus erara)
  • Viipuri tulee ensin Pietariin päin mentäessä : Viburgo estas unue sur la vojo al Sankt-Peterburgo ("Pietariinpäin" estus erara)

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-27 10:10:59

En la pola tio nomiĝas zestawienie, ekz. panna młoda (legu: panna mŭoda)
Panna młoda estas virino kiu edziniĝas.

Partoj de la vorto: ze+stawi+enie, esperante: kun+star+igo (aŭ simple: kunstaro)

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-27 10:52:03

StefKo:Parto de la vorto: ze+stawi+enie, esperante: kun+star+igo (aŭ simple: kunstaro)
Hm, priserĉo kun "kunstarigo" kaj "kunstraraĵo" en la Tekstaro rezultigas nenion. "Kunstraro" rezultigas kvar trafojn, sed en ĉiu okazo temas pri kunsido, kie oni staras, do kunstaro. Do kvankam komprenebla oni ne tuj asocias la vorton kun la ortografio.

Urho (Montri la profilon) 2020-majo-27 11:30:07

La vortaro de Boris Kondratjev (Борис Кондратьев) uzas vorton:

Словосочета́ние = (epo) vortkombin(aĵ)o
→ (fin) sanaliitto

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-28 10:04:00

Ŝajnas, ke mia demando montriĝis malfacila.

Jen estas miaj trovoj:
  • frazeto: PMEG uzas la terminon por alia afero
  • kolokacio: neniu trafo en Tekstaro, tro da alilingvaj trafoj per Guglo por "kolokaci"
  • kolokaĵo: trafoj nek en Tekstaro nek per Guglo; laŭ Vikipedio temas pri alia afero kvankam lingvististo Ilona Koutny ŝajne uzas la terminon en la ĝusta signifo
  • kombino: PMEG uzas la terminon por alia afero
  • kunstaro, kunstaraĵo: nur malmultaj trafoj en Tekstaro kaj per Guglo por "kunstaro" sed en alia signifo; neniu por "kunstaraĵo"
  • sintagmo: ŝajnas, ke Ferdinand de Saussure uzis ĉi tiun terminon larĝasence, ankaŭ en la ĝusta signifo, sed nuntempe la signifo estas alia
  • vortgrupo: nur malmultaj trafoj en Tekstaro, sed en la ĝusta signifo; multaj trafoj per Guglo inter kiuj trafo en ReVo kaj en la universitata diplomlaboraĵo de Cyril Brosch (konata persono en la Esperanto diskuto en Stack Exchange) en la ĝusta signifo
  • vortkombino, vortkombinaĵo: unu trafo en Tekstaro, kie Zamenhof uzas en la signifo de kunmetita vorto; malmultaj aliaj, kiuj havas la ĝustan signifon; la vortaro de Boris Kondratjev uzas la terminon en la ĝusta signifo, sed mi vidas riskon, ke oni miksas ĉi tiujn kun "kombino" de PMEG; malmutaj trafoj per Guglo kaj en alia signifo
  • vortkunligo, vortkunligaĵo: trafoj nek en Tekstaro nek per Guglo (en Esperanto)
  • vortkunmeto: nur malmultaj trafoj en Tekstaro, sed en alia signifo; multaj per Guglo sed en alia signifo
  • vortkuno: unu trafo en Tekstaro, eble en la ĝusta signifo; malmultaj per Guglo en la ĝusta signifo
  • vortligo, vortligaĵo: trafoj nek en Tekstaro nek per Guglo
Sume ŝajnas, ke aŭ mi ne povis sufiĉe klare ekspliki, kiun terminon mi serĉas, aŭ ekzistas fuŝo inter Esperantistoj pri terminoj. La lastmenciita estus bedaŭrinda, do mi volas kredi je la unua eblo. Ĉiuokaze la termino vortgrupo ŝajnas havi la ĝustan signifon. Ĝi havas avantaĝon, ke oni (eĉ profanoj) tuj komprenas ĝin, estas frekventa kaj ne estas miksita kun aliaj. Dankon pro viaj kontribuoj.

Reen al la supro