Al la enhavo

Dankojn

de Zam_franca, 2020-oktobro-10

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-10 16:12:09

Ekzistas usona elsendo, The Tonight Show Starring Jimmy Fallon, kies prezentisto Jimmy Fallon ĉiuvendrede legas muzikafone liston da "dankoj" skribitan de li. Tiuj dankoj estas tre ironiaj kaj celas esti amuzaj.
Ekzemple: "Dankon, 2020, pro montri ke eĉ Good Year povas havi malbonan jaron" (Good Year signifas "bona jaro", ĝi estas pneŭa firmao).

Do ĉi-fadene ni provu skribi tiajn ironiajn "dankojn"!

Dankon, Vinilkosmo, pro montri la viglecon de la Esperanta kulturo, eldonante 4 albumojn dum unu tuta jaro...

baba79 (Montri la profilon) 2020-oktobro-10 19:25:08

Dankon, Vikipedio, pro viaj 26 000 (proksimume 10% de la totalo) nemalhaveblaj artikoloj pri asteroidoj, dum (ekz.) ricevintoj de la Nobel-premio pri paco ne havas artikolon.

horsto (Montri la profilon) 2020-oktobro-11 00:40:40

Dankon, Lernu!, por renovigi ĉi tiun paĝaron, kaj tiamaniere mortigi ĉi tiun forumon.

gasbou (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 08:07:04

Dankon Orbano!, por renovigi la instruadon de teatro kaj detrui la hungaran arton!

Reen al la supro