Al la enhavo

Interslavic language//Interslava lingvo//Medžuslovjansky jezyk

de KatjaMcFlores, 2020-oktobro-23

Mesaĝoj: 444

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-21 08:51:42

@nornen: Očevidno "dobro"! "Dobre" je množina.

Dankon por la klarigo! Mi scias ke en aliaj lingvoj "havi" havas diversajn uzadojn, mi iome scipovas la francan, italan kaj iomete la anglan.
Mi interesis pri la signifo "devi" kaj "intenci" de la verbo "havi". Mi pensis ke tio estas ia apartaĵo de la pola, ia strangulaĵo, mallogikaĵo kaj mi demandis min, de kie ĝi devenis. Mi supozis ke ĝi devenis de la praslava lingvo kaj, povas esti, aliaj slavaj lingvoj posedas ĝin, sed en la rusa ĝi malekzistas, laŭ Sergej, ĉu mi bone komprenas? Dume ĝi ekzistas en neslavaj lingvoj? Ĉu tio signifas ke tio estas ia heredaĵo de la prahindeŭropa lingvo?

Ĉio ĉi pro la uzo de la frazo: Imaju pomysliti en senco Mi devas pensi. Do pro Katja. okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-21 16:23:04

Mi diris pri nuna rusa lingvo. Interalie, 'иметь' estis unu el konkurentoj por formi futuran tempon.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-21 18:02:53

Mi interesis pri la signifo "devi" kaj "intenci" de la verbo "havi".
Ĉar la verbetoj “esti” kaj “havi” estas preskaŭ sencmalplena, ili facile povas akiri novajn signifojn aŭ eniri novajn konstruaĵojn. La verbo “estas” en “Mi estas patro” kaj “Mi estas en la domo” signifas du aĵojn tute malsamajn. La verbo “havi” en “Mi havas aŭton” kaj “Mi havas speron” kaj “Mi havas du manojn” signifas tri aĵojn tute malsamajn.

Eble la evolucio estas tia: Pratempe oni diradis “Mi havas devon iri” kaj “Mi havas intencon iri”. Rapidantaŭenigu la filmon dum kelke da jarcentoj, kaj oni ekforlasis la vortojn “devon” kaj “intencon”.
Mi pensis ke tio estas ia apartaĵo de la pola, ia strangulaĵo, mallogikaĵo kaj mi demandis min, de kie ĝi devenis. Mi supozis ke ĝi devenis de la praslava lingvo kaj, povas esti, aliaj slavaj lingvoj posedas ĝin, sed en la rusa ĝi malekzistas, laŭ Sergej, ĉu mi bone komprenas? Dume ĝi ekzistas en neslavaj lingvoj? Ĉu tio signifas ke tio estas ia heredaĵo de la prahindeŭropa lingvo?
La nura ekzistado de la helpverboj “havi” kaj “esti” estas strangaĵo de la hindeŭropaj lingvoj. Aliaj lingvofamilioj tute ne konas tiajn verbojn, ĉar tiuj verboj estas preskaŭ sencmalplenaj kaj tial nenecesaj. La rusa estas bona ekzemplo: kvankam ekzistas kaj быть kaj иметь, en la ĉiutaga parolado oni ĝenerale ne bezonas ilin.

Pri la deveno: Memoru, ke lingva disvolviĝo ne estas nur vertikala proceso tra la tempo (prahindeŭropa → praslava → olda pola → nuntaga pola) sed ankaŭ horizontala proceso tra superstrata (unu lingvo sur alia: ekz la franca sur la angla), adstrata (du lingvoj flankflanke: ekz la pola kaj la germana) kaj substrata (unu lingvo sub alia: ekz la angla sub la franca). Ekzemple la pola vorto “dach” ekekzistis per la horizontala proceso, ne per la vertikala.

Per tiuj procesoj lingvoj povas akiri novajn ecojn, perdi antaŭajn ecojn kaj ŝanĝi estantajn ecojn. La fakto, ke eco X ekzistas en lingvo A (ekz la pola) sed ne ekzsitas en lingvo B (ekz la rusa), ne devige implikas, ke X ne ekzistis en la komuna pralingvo de A kaj B. La fakto, ke eco X ekzistas en lingvo A (ekz la pola) kaj ankaŭ ekzsitas en lingvo B (ekz la hispana), ne devige implikas, ke X ja ekzistis en la komuna pralingvo de A kaj B. Povas esti horizontala movado.

- - - -

Aldonaĵo: En la du plej malnovaj hindeŭropaj lingvoj, kiujn mi studis, nome en la latina kaj en la malnova greka, la verboj "habeo" kaj "ἔχω" jam havis signifon de "devi" kaj "povi".

Ŝajnas, ke ne la OES имѣти signifis "havi, teni, posedi" kaj имати signifis "havi, preni, akiri". Ankaŭ estas ѩти "preni".

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-21 19:48:15

Dankon por la klarigo, nornen!

Ĝis nun mi inklinis al opinio ke la afero rilatas kun simpligo de parolado - anstataŭ diri (mi citas vian frazojn) “Mi havas devon iri” oni komencis diri "Mi havas iri", ktp. Nun mi vidas ke la afero povas esti pli kompleksa kaj komenciĝis antaŭ longa, longa tempo.
Plej bone, plej simple estus por ke ni kredu ke dum la konstruado de Babelturo. okulumo.gif

Homoj kiuj prilaboris unuajn regulojn de diversaj lingvoj (unu pralingvo?) estis geniuloj! Mi pensas, observante ŝanĝoj de la pola, ke ni hodiaŭ difektas la regulojn. Estas bone ke ekzistas Esperanto! Ni esperu ke ĝi regos!

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-21 19:51:34

sergejm:Mi diris pri nuna rusa lingvo. Interalie, 'иметь' estis unu el konkurentoj por formi futuran tempon.
Rilate:

Future time was usually expressed using the present tense form of the verb. Another construction existed, however, which involved the infinitive used in conjunction with a finite form of one of the verbs въчѧти, начѧти 'to begin', имѣти 'to have', хотѣти 'to will'. For example, one finds глаголати иматъ 'he will speak', нєнавидѣти сѧ начьнѫтъ 'they will despise one another'.

A periphrastic future construction is occasionally formed by using the present participle with a form of бꙑти, бѫдѫ, бѫдєши 'be, become'. For example the verb мльчати, -чѫ, -чиши 'be silent' forms a future бѫдєши мльчѧ 'you will be silent'; and жити, живѫ, живєши 'live' forms the future живъ бѫдєши 'you will live'.

https://lrc.la.utexas.edu/eieol/ocsol/50#grammar_1...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aprilo-22 08:39:39

Jeffrey Whitmore.
Bed story

"Careful, baby, it's loaded,” he said, returning to the bedroom.
Her back rested against the headboard.
"Is this for your wife?"
"No. It would be risky. I'll hire a professional."
“How about me?”
He grinned.
"Who is dumb enough to hire a woman to kill anybody?"
She licked her lips and aimed at him.
"Your wife."
----------
Ĝefri Uitmor
Enlita rakonto

— Estu singarda, karulino, ĝi estas ŝargita, — li diris, reveninte en la dormoĉambron.
Ŝia dorso estis apogita kontraŭ la čekapa breto.
— Ĉu ĝi estas por via edzino?
— Ne, tio estus tro riske. Mi dungu profesiulon.
— Kiel estus koncerne min?
Li ridetis.
— Kiu povus esti tiom stulta por dungi virinon kiel murdisto?
Ŝi ĉirkaŭlikis siajn lipojn kaj ekcelis lin.
— Via edzino.
----------
Džeffri Uitmor
Posteljna povědka

— Ostražno, moja draga, on je nabjeny, — rěkl on, vhodeči v spaljnju.
Jejny hrěbet opiral se na vozglavje loža.
— Či to je dlja tvojej suprugi?
— No ne, to bylo by velmi rizično. Naměrjaju najeti profesionala.
— Kako mysliš odnosno mene?
On usměhnul se.
— Draguška... Kto može byti toliko glupy, da by najeti děvčinu dlja ubijstva člověka?
Ona oblizala guby i pricělila jego.
— Tvoja žena.

* * *

Dan Andrews
Unhappy

They say evil has no face. Indeed, no feelings were reflected on his face. There was not a flicker of sympathy on it, and the pain was simply unbearable. Doesn't he see the terror in my eyes and the panic on my face? He calmly, one might say, professionally performed his dirty work, and at the end he politely said: "Rinse your mouth, please."
----------
Den Endrjus
Malfeliĉulo

Oni diras, ke malbono ne havas vizaĝon. Efektive, neniuj sentoj speguliĝis sur lia vizaĝo. Ne trapasis eĉ unu ekbrilo de kompato sur ĝi, kaj la doloro estis simple neeltenebla. Ĉu li ne vidas la teruron en miaj okuloj kaj la panikon sur mia vizaĝo? Li trankvile, eblas diri, profesie plenumis sian malpuran laboron kaj en la fino ĝentile diris:
— Gargaru vian buŝon, perfavore.
----------
Den Endrjus
Neščestny

Ljudi govoret, že zlo ne iměje lice. I napravdu, jegovo lice odražalo žadne čuvstva. Na njem ne bylo ni jedinogo problěska sustradanja, a bolj byla prosto nesnosna. Či on ne vidi užas v mojih očah i paniku na mojem lice? On spokojno, možno skazati, profesionalno izpolnil svoju greznu pracu, a v koncu učtivo rěkl:
— Promyjte vaše usta, prošu.

* * *

The decisive moment

She could almost hear the doors of her prison slamming shut. Freedom is gone forever, now her fate is in the wrong hands, and she will never see the freedom. Mad thoughts flashed through her head about how nice it would be to fly far, far away. But she knew it was impossible to hide. She turned to the bridegroom with a smile and repeated: "Yes, I agree."
----------
La decida momento

Ŝi povis preskaŭ aŭdi, kiel la pordojn de ŝia prizono frape fermiĝis. Libereco malaperis por ĉiam, nun ŝia sorto estas en malĝustaj manoj, kaj ŝi neniam ekvidos la liberecon. Tra ŝia kapo fulmis frenezaj pensoj pri tio, ke estus tre bonege, se ŝi povus forflugi nun tre-tre malproksimen. Sed ŝi sciis, ke neeblas jam kaŝi sin. Ŝi do kun rideto turniĝis al sia fianĉo kaj ripetis:
— Jes, mi konsentas.
----------
Rěšajuči moment

Ona kakoby slyšala, kak dvěri jejnoj temnicy s buhanjem zatvorili se. Svoboda izčeznula navěky, nyně jejna sudba nahodi se v nevěrnyh rukah, i ona nikogda ne uzrěje svobodu. Črěz jejnu glavu pronesli se šalěne myslji o tom, kako prělěpo bylo by, ako ona mogla by uletěti odsud daleko-prědaleko. Ale ona znala, že jest už nemožlivo shovati se. Zatom ona s usměhom povrnula se k svojemu mladoženihu i povtorila:
— Da, jesm suglasna.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-22 19:03:26

StefKo:Nun mi vidas ke la afero povas esti pli kompleksa kaj komenciĝis antaŭ longa, longa tempo.
Jes, la aferoj ĉiam estas pli kompleksaj ol oni pensas. ridulo.gif

Jen du ekzemploj:

La polaj vortoj “dach” kaj “stóg” devenas el la sama prahindeŭropa radiko “*(s)teg-”, kiu signifas “kovri, meti unu sur alian, amasigi”.

Tiu radiko evoluis en praĝermanan “*þaką”, en praokcidentĝermanan “*þak”, en oldan altgermanan “dah”, en mezan altgermanan “dach”. El tie ĝi eniris la polan horizontale.

Tiu sama radiko evoluis en prabaltoslavan “*stag-”, en praslavan “*stogъ”, en polan “stóg”.

Ankaŭ la hispana vorto por tegmento "techo" devenas el “*(s)teg-” → “*tegō” → “tegō”, kies participo pasinta pasiva estas “tectum” → “techo”.

La anglaj vortoj “car” kaj “horse” devenas el la sama prahindeŭropa radiko “*ḱers-”, kiu signifas “kuri”. Ili eniris la saman lingvon anglan dufoje, sed sur malsamaj vojoj.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-23 15:49:47

Budučnost

Optimisti učet se anglijskomu jezyku.
Pesimisti učet se kitajskomu jezyku.
Realisti učet se upotrěbjenju avtomata Kalašnikova.

- - - -

Zagrobno Žitje

Na lavkě v Parku Gorkogo, babka čitaje knigu.
Milicioner pytaje ju: —Babo, čto vy čitajete?
—Ja jesm stara, syne moj, ja skoro umru. Rěkut, že v Raju govoret na hebrejskom. Zato ja uču se hebrejskomu toju knižkoju.
—A čto, jestli vy ne pojdete v Raj, no v Peklo?
—Takože govorju na russkom.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-26 15:41:32

Spravědliva Kaznj

Covid-19 je božska kaznj dlja planety, čije naseljenje nikogda ne zaplatilo za WinRAR.

- - - -

Myslji o Covid

Poněkogda ja razmysljaju, vse li to je moja hyba, ibo ne jesm prěslal to elektronično pismo do deseti ljudij.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 15:44:39

Motivacija

Ja nesu fotografiju svojej suprugy i dětet v portmone. Vsaky raz, kogda mně je nužno soočati se s trudnoju situacijeju, ja gledžu na fotografiju i rěku sobě: “Ako možeš žiti s takovymi sociopatami, ty poraziš kaky-libo problem.”

Reen al la supro