Al la enhavo

"Hairline"?

de MiMalamasLaAnglan, 2021-januaro-04

Mesaĝoj: 16

Lingvo: English

thyrolf (Montri la profilon) 2021-januaro-06 07:10:46

mi preferus "hararorando"

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-06 15:53:23

Kiel vi tradukus 'above the tree-line'? 'super la arbo-limo'?

Kion vi pensas pri Har-konturoHar-frontieroHar-fronto

Mi rimarkis ke lia har-fronto rimarkeble retretis

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-07 11:41:21

Mi ne komprenas, kial tiu vorto, kiu laŭ mia scio, ne ekzistas en la franca, estas bezonata.

Oni povas esprimi pli simple la saman ideon:
Mi rimarkis ke lia fronto (rimarkeble - estus pleonasmo!) kalviĝis
aŭ uzi militistan metaforon,
...ke kalvo repuŝis la fronton de la haroj

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-07 12:06:50

Mi pensas, ĉi tiujn vortojn nepre devas havi hararanĝistoj, eble malsamajn por viroj kaj virinoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-07 17:31:20

Altebrilas:Mi ne komprenas, kial tiu vorto, kiu laŭ mia scio, ne ekzistas en la franca, estas bezonata.

Oni povas esprimi pli simple la saman ideon:
Mi rimarkis ke lia fronto (rimarkeble - estus pleonasmo!) kalviĝis
aŭ uzi militistan metaforon, uzante la du signifojn de "fronto"
...ke kalvo repuŝis la fronton de la haroj
Frunto kaj fronto estas malsamaj vortoj (sed en Ido, laŭ Vikivortaro, estas nur la vorto "fronto"). Frunto estas ĉe la supro de la kapo. Fronto estas simila al antaŭo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-07 18:11:01

MiMalamasLaAnglan:
Altebrilas:
...
aŭ uzi militistan metaforon, uzante la du signifojn de "fronto"
Frunto kaj fronto estas malsamaj vortoj (sed en Ido, laŭ Vikivortaro, estas nur la vorto "fronto"). Frunto estas ĉe la supro de la kapo. Fronto estas simila al antaŭo.
Jes, vi pravas. Mi klare eraris, kredante malkovri kroman signifon en PIV, sed temis pri alia vorto.
Dankon pri la korekto. Mia kulpo.

Reen al la supro