Al la enhavo

Kelkaj demandoj

de MiMalamasLaAnglan, 2021-januaro-18

Mesaĝoj: 28

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-18 18:14:08

1. Kiel malsamas la vortoj "fabo" kaj "fazeolo"?

2. Kiel malsamas la vortoj "ĝeni" kaj "ĉagreni"?

3. Kiel oni tradukas la mallongigojn de la geografia koordinatsistemo "°Orienta/Okcidenta", ĉar ambaŭ estus O?

4. Kiel malsamas la vortoj "bati" kaj "frapi"?

Dankon pro la helpo. Mi esperas, ke miaj demandoj ne aspektas tiel stultaj kiel peti la malsamon inter "libera" kaj "senpaga" aŭ io simila.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-20 08:27:26

1. Malsamaj plantoj de la familio fabacoj. Vidu bildojn de fabo (Vicia faba) resp. fazeolo (Phaseolus).

2.
ĝeni

La verbo signifas, ke iu mafaciligas aŭ malhelpas iun alian, por pli preciza difino rigardu PIV. Miakomprene centre estas, kio kaŭzas tion. Ekz. ĉi tiu vesto ĝenas min, ĝi estas tro strikta.

Angle (laŭ la vortaro de Lernu): to trouble, to disturb, to hinder, to bother

ĉagreni

La verbo signifas "kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj" laŭ PIV. Miakomprene centre estas, la persono, kiu sentas tiun malplezuron. Ekz. tiu perdo de tempo min ĉagrenis.

Angle (laŭ la vortaro de Lernu): to grieve, to annoy, to vex, to worry

3. Mi ne certas, sed ekzistas neologismoj ŭesto kaj eosto (← [en] west resp. east), do eble per Ŭ kaj E.

Persone mi trovas la vortojn okcidenta kaj orienta malfacilaj. Mi preskaŭ ĉiam devas malĉifri tiun per pruntita vorto orientalismi (signifas orientismo aŭ orientalismo) en mia denaska lingvo. Ha, orientalismo temas pri aferoj en Mezoriento kaj logike okcidento devas esti alidirekte.

Mi estas ankaŭ filmoŝatanto kaj spektas ankaŭ filmoj, kiuj angle oni angle nomas western movies. En Esperanto mI preferas terminon ŭesteskajn filmojn ol okcidentaj filmoj. La lasta termino simple sonas stulte.

novatago (Montri la profilon) 2021-januaro-20 13:32:40

MiMalamasLaAnglan:
3. Kiel oni tradukas la mallongigojn de la geografia koordinatsistemo "°Orienta/Okcidenta", ĉar ambaŭ estus O?
Actually, nobody says that initials of words must have only one letter. What would you understand if you see in an Esperanto text: Or-Su-Ok-No?
La vikipedia artikolo Kompasdirektoj parolas pri tio.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-21 02:28:52

novatago:
MiMalamasLaAnglan:3. Kiel oni tradukas la mallongigojn de la geografia koordinatsistemo "°Orienta/Okcidenta", ĉar ambaŭ estus O?
Actually, nobody says that initials of words must have only one letter. What would you understand if you see in an Esperanto text: Or-Su-Ok-No?
La vikipedia artikolo Kompasdirektoj parolas pri tio.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Laŭ Vikipedio, ŝajnas, ke la vortoj "uesto" kaj "eosto" estas ofte uzataj (aŭ almenaŭ konataj de multaj homoj). Ĉu tio veras?

Vikipedio artikolo "Okcidento":
Apud la Fundamenta vorto "okcidento" kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la esprimon "uesto" (kaj simile uzas "eosto" anstataŭ "oriento"). Tiuj du novradikaj vortoj ebligas mallongigi la kvar kompasdirektojn per kvar malsamaj literoj (E-S-U-N).

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-21 02:35:38

Metsis:1. Malsamaj plantoj de la familio fabacoj. Vidu bildojn de fabo (Vicia faba) resp. fazeolo (Phaseolus).

2.
ĝeni

La verbo signifas, ke iu mafaciligas aŭ malhelpas iun alian, por pli preciza difino rigardu PIV. Miakomprene centre estas, kio kaŭzas tion. Ekz. ĉi tiu vesto ĝenas min, ĝi estas tro strikta.

Angle (laŭ la vortaro de Lernu): to trouble, to disturb, to hinder, to bother

ĉagreni

La verbo signifas "kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj" laŭ PIV. Miakomprene centre estas, la persono, kiu sentas tiun malplezuron. Ekz. tiu perdo de tempo min ĉagrenis.

Angle (laŭ la vortaro de Lernu): to grieve, to annoy, to vex, to worry

3. Mi ne certas, sed ekzistas neologismoj ŭesto kaj eosto (← [en] west resp. east), do eble per Ŭ kaj E.

Persone mi trovas la vortojn okcidenta kaj orienta malfacilaj. Mi preskaŭ ĉiam devas malĉifri tiun per pruntita vorto orientalismi (signifas orientismo aŭ orientalismo) en mia denaska lingvo. Ha, orientalismo temas pri aferoj en Mezoriento kaj logike okcidento devas esti alidirekte.

Mi estas ankaŭ filmoŝatanto kaj spektas ankaŭ filmoj, kiuj angle oni angle nomas western movies. En Esperanto mI preferas terminon ŭesteskajn filmojn ol okcidentaj filmoj. La lasta termino simple sonas stulte.
Pri la unua demando (fabo/fazeolo), mi vidis en la angla-esperanta vortaro de J. C. Wells, ke "fava bean" signifas "fabo" (specifa speco, sed ĝi diras ankaŭ, ke "soybean" estas "sojfabo") kaj "green bean" signifas "fazeolo" (denove, specifa speco, kaj ĝi diras ankaŭ, ke "pinto bean" estas "borlotofazeolo"). Kiaj estas faboj kaj kiaj estas fazeoloj?

Pri la dua demando, mi ege konfizuĝas. Ĉu ambaŭ angle estas "annoy"?

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-21 17:48:30

Actually, nobody says that initials of words must have only one letter. What would you understand if you see in an Esperanto text: Or-Su-Ok-No?.
Well I imagine that Or is short for the yellow metal and Ok is the number 8.

Nov-Jork/o, Novjork/o. La plej granda urbo de Usono, ĉe Atlantiko (74°01’ U, 40° 45’ N)
Pariz/o. Ĉefurbo de Francio (2°20′E, 48°50′N).
Brazilj/o. Ĉefurbo de Brazilo (47°52′U, 15°52′S).
Sidnej/o. Ĉefurbo de Nova Sud-Kimrio (151°14′E, 33°54′S).

Ĉio supre el PIV

Sed en Vikipedio oni uzas laŭ miaj kelkaj serĉoj O por eosto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-21 21:06:12

sudanglo:
Actually, nobody says that initials of words must have only one letter. What would you understand if you see in an Esperanto text: Or-Su-Ok-No?.
Well I imagine that Or is short for the yellow metal and Ok is the number 8.

Nov-Jork/o, Novjork/o. La plej granda urbo de Usono, ĉe Atlantiko (74°01’ U, 40° 45’ N)
Pariz/o. Ĉefurbo de Francio (2°20′E, 48°50′N).
Brazilj/o. Ĉefurbo de Brazilo (47°52′U, 15°52′S).
Sidnej/o. Ĉefurbo de Nova Sud-Kimrio (151°14′E, 33°54′S).

Ĉio supre el PIV

Sed en Vikipedio oni uzas laŭ miaj kelkaj serĉoj O por eosto
Kio estas la vikipedia mallongigo por uesto?

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-21 21:39:14

U estas mallongigo por 'Usona duonglobo', E por 'Eŭropa duonglobo' (ŝerco)

novatago (Montri la profilon) 2021-januaro-21 23:32:00

sudanglo:
Actually, nobody says that initials of words must have only one letter. What would you understand if you see in an Esperanto text: Or-Su-Ok-No?.
Well I imagine that Or is short for the yellow metal and Ok is the number 8.

Nov-Jork/o, Novjork/o. La plej granda urbo de Usono, ĉe Atlantiko (74°01’ U, 40° 45’ N)
Pariz/o. Ĉefurbo de Francio (2°20′E, 48°50′N).
Brazilj/o. Ĉefurbo de Brazilo (47°52′U, 15°52′S).
Sidnej/o. Ĉefurbo de Nova Sud-Kimrio (151°14′E, 33°54′S).

Ĉio supre el PIV

Sed en Vikipedio oni uzas laŭ miaj kelkaj serĉoj O por eosto
Ĉu kunteksto utilas por nenio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-22 22:46:18

Kial reinventi tion, kio jam estas internacia? NSEW estas tutmonde konataj, mi ne opinias, ke oni bezonas novajn mallongigojn. Verŝajne nur en maloftaj okazoj, alia solvo nepras.

Reen al la supro