Al la enhavo

Ĉu komuna lingvo vere helpus?

de ora knabo, 2008-oktobro-05

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-09 23:09:20

Miland:La aliaj adverboj ne egalas al vortoj kiuj devenas el radikoj, el kiuj radikoj oni povus fari adjektivojn. Ekz. `morgaŭ', `hieraŭ' aŭ `baldaŭ'. Sed `almenaŭ' ja egalas al `minimume' kiu devenas al radiko. Tial aldoni `a' al `almenaŭ' egalas al aldoni ambaŭ `a' kaj `e' al la radiko `minimum' vice, kiu ne ĝustas miaopinie.
Kion vi povas fari kun unu Esperanta vorto tute ne dependas de iu alia vorto, kiu havas similan aŭ eĉ saman signifon. Se estus tiel tiam la lingvo estus ege malfacila, vi devus ĉiam koni ĉiujn similajn aŭ samajn vortojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-10 10:48:59

horsto:
Miland:`almenaŭ' ja egalas al `minimume' kiu devenas al radiko. Tial aldoni `a' al `almenaŭ' egalas al aldoni ambaŭ `a' kaj `e' al la radiko `minimum' vice, kiu ne ĝustas miaopinie.
Kion vi povas fari kun unu Esperanta vorto tute ne dependas de iu alia vorto..
Sinonimoj egalas unu al la alian, do mi ne konsentas pri tio.
Sed la plej grava punkto, laŭ mi, estas uzado. Montru pruvon ke konataj aŭtoroj uzis ĉi tiun vorton, se eble!

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-10 15:44:40

Ĉi tie uziĝis la vorto 'almenaŭa' en Monato.

Ĉi tie en La ondo de Esperanto.

Ja estas malofte, eble ĉar ĝi entenas signifon ne tre kutima en naturaj lingvoj (kaj pro tio ne ofte pripensata per Esperantistoj), eble ĉar ties koncepton oni plej ofte ne bezonas, sed en la fino, la vorto jam aperis en la lingvouzo.

Vi ne nepre devas aprobi, sed estas via problemo se la vorto kreas nekompreneblaĵojn laŭ via vidpunkto.

Eblas, ke vie indus pria lernad' je l' [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant'[/url].

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-10 20:55:10

Kiel vi diris, la vorto almenaŭa eldoniĝis. Kiel uzita en ĉi tiuj artikoloj, la signifo ne estas tute klara. Sed ŝajnas al mi ke ĉi tie, ĝi povus signifi simple `almenaŭ'! Se jes, la vorto ne necesas. Se ne, kaj la signifo intencita de la uzantoj estas alia, ni atendu pli da ekzemploj por pli bone klarigi kaj difini la precizan signifon.

Taugeco restas alia afero. Laŭ mi, ne taŭgas instrui la vorton al lernantoj. Sed la temo jam multe pridebatiĝis, do ne indus malŝpari pli da tempo.

Ĉu ni aprobas la vorton aŭ ne, ni iru en paco!

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-10 21:49:27

Estimata Miland:

Vi kaj mi estas denaskaj parolantoj de lingvoj plejparte neaglutinaj, en kiuj libera vortfarado ne estas normo sed escepto. Male, en Esperanto libera vortfarado estas normo. Do, oni ne bezonas instrui aŭ ne instrui tiajn vortojn al lernantoj; sufiĉas ke ni instruu al ili kiel konstrui vortojn regule kaj logike, kaj kiel kompreni vortojn konstruitajn de aliaj.

Jen komparo, eble trosimpligita: en lingvoj kiaj la angla kaj la hispana, oni devas doni fiŝon al la lernantoj; en Esperanto oni ankaŭ igas ilin kapablaj fiŝkapti.

Mi reciprokas vian pacodeziron.

Daniel

Miland:Kiel vi diris, la vorto almenaŭa eldoniĝis. Kiel uzita en ĉi tiuj artikoloj, la signifo ne estas tute klara. Sed ŝajnas al mi ke ĉi tie, ĝi povus signifi simple `almenaŭ'! Se jes, la vorto ne necesas. Se ne, kaj la signifo intencita de la uzantoj estas alia, ni atendu pli da ekzemploj por pli bone klarigi kaj difini la precizan signifon.

Taugeco restas alia afero. Laŭ mi, ne taŭgas instrui la vorton al lernantoj. Sed la temo jam multe pridebatiĝis, do ne indus malŝpari pli da tempo.

Ĉu ni aprobas la vorton aŭ ne, ni iru en paco!

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-11 11:27:56

danielcg: sufiĉas ke ni instruu al ili kiel konstrui vortojn regule kaj logike, kaj kiel kompreni vortojn konstruitajn de aliaj.
..en Esperanto oni ankaŭ igas ilin kapablaj fiŝkapti.
Estimata Daniel

Estas multe da vero tie, kaj Claude Piron ja estis entuziasma aplikanto de tiu principo. Ankaŭ estas bona propagando por la facileco de Esperanto. Sed ĉu estas la tuta vero? Ni ĵus faris sufiĉe longan debaton precize pri la logikeco de proponita vorto (kiun mi ne volas re-eniri).

Sed pli grave, la vortprovizo de Esperanto havas multajn kunmetitajn vortojn kies signifoj estas ambiguaj, sed praktike jam fiksitaj, do ne refareblaj. Ekzemple: Ĉu `poŝtmarko' estas gluebla papereco kiun oni aĉetas kaj fiksas sur koverto, aŭ stampo per kiu la postofico nevalidigas ĝin post sendo? Ni scias la unua, sed ne pro la apliko de logiko kunmeti 'poŝto' kaj 'marko'. Efektive en la angla, 'postmark' signifas la dua. Lernantoj bezonas instruon pri la signifo.

Aliaj ekzemploj: Ĉu 'okulvitroj' estas fenestroj, aŭ eta objekto en la poŝo? Ĉu `subtaso' estas eta telero sub taso, aŭ tapiŝeto sub la taso? Ĉu 'subtegmento' estas mansardo, aŭ la spaco en domo?
Laŭ `logiko', en ĉiu kazo, ambaŭ eblus!

Amike
Miland

awake (Montri la profilon) 2008-novembro-11 13:41:24

Estimata Miland,
Mi ne estas konvinkita per via argumento. Ŝajnas al mi, ke oni rajtas uzi iujn ajn kunmetaĵojn laŭ iliaj "fiksitaj" signifoj aŭ ne. Oni ankaŭ povas uzi kunteksto por klarigi nekutimajn signifojn.

Ekzemple. ordinare, kuirejo signifas konstruitan ĉambron en domo (hotelo, restoracio, ktp) kie oni kuiras manĝajojn. Tio estas ĝia "fiksita" signifo.

Sed, se ni estus eksteruloj kiuj ferias kampare, mi povus diri al vi "metu la manĝilojn ĉe la kuirejo" kaj verŝajne vi komprenus mian signifon (meti ilin apud la fajrejo aŭ alia ejo en la kampejo aranĝita por kuirado).

Ĉu ekzistas eblecon por konfuzo? Kompreneble Jes. Sed tio estus vera por iu lingvo. Praktike, tio estus tiel malofta, ke ne gravas.

Miland:
Estimata Daniel

Estas multe da vero tie, kaj Claude Piron ja estis entuziasma aplikanto de tiu principo. Ankaŭ estas bona propagando por la facileco de Esperanto. Sed ĉu estas la tuta vero? Ni ĵus faris sufiĉe longan debaton precize pri la logikeco de proponita vorto (kiun mi ne volas re-eniri).

Sed pli grave, la vortprovizo de Esperanto havas multajn kunmetitajn vortojn kies signifoj estas ambiguaj, sed praktike jam fiksitaj, do ne refareblaj. Ekzemple: Ĉu `poŝtmarko' estas gluebla papereco kiun oni aĉetas kaj fiksas sur koverto, aŭ stampo per kiu la postofico nevalidigas ĝin post sendo? Ni scias la unua, sed ne pro la apliko de logiko kunmeti 'poŝto' kaj 'marko'. Efektive en la angla, 'postmark' signifas la dua. Lernantoj bezonas instruon pri la signifo.

Aliaj ekzemploj: Ĉu 'okulvitroj' estas fenestroj, aŭ eta objekto en la poŝo? Ĉu `subtaso' estas eta telero sub taso, aŭ tapiŝeto sub la taso? Ĉu 'subtegmento' estas mansardo, aŭ la spaco en domo?
Laŭ `logiko', en ĉiu kazo, ambaŭ eblus!

Amike
Miland

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-11 14:09:27

Estimata Awake,

Por spertaj Esperantistoj, ili jam scias la signifon de multaj kunmetitaj vortoj, do ŝajnas ke ili povus 'diveni' la signifon kaj ne konfuziĝi. Sed nur ŝajnas tiel. Multe ankaŭ jam havas fonon en eŭropaj lingvoj kiel la franca aŭ hispana, kiel multe en la Amerikoj.

La malflueco de komencantoj multparte devenas de tio, ke ili ankoraŭ ne lernis la signifon de multaj kunmetitaj vortoj. Logiko helpas, sed ne ĉiam - kiel mi montris per miaj ekzemploj. Precize pro tio komencantoj bezonas multan sperton vidi la vortojn en kuntekstoj kaj ne nur diveni sed instruiĝi pri la signifojn. Do fine, ĉiuj lernantoj devas elspezi sufiĉe grandan tempon lerni kunmetitajn vortojn kiel unuoj. Jam posedi lingvojn rilataj al la latina sendube estas avantaĝo. Sed oni ne troigu la facilecon de Esperanto por ĉiuj.

awake:Ĉu ekzistas eblecon por konfuzo? Kompreneble Jes. Sed tio estus vera por iu lingvo. Praktike, tio estus tiel malofta, ke ne gravas.

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-11 19:26:01

Miland:
Estas multe da vero tie, kaj Claude Piron ja estis entuziasma aplikanto de tiu principo. Ankaŭ estas bona propagando por la facileco de Esperanto. Sed ĉu estas la tuta vero? Ni ĵus faris sufiĉe longan debaton precize pri la logikeco de proponita vorto (kiun mi ne volas re-eniri).
Pardonu, sed ĉu ne la diskuto estis tiel longa ĉar vi ne volis akcepti la vorton? La aliaj ja ne havis problemon.

Rohan (Montri la profilon) 2008-novembro-11 20:11:32

horsto:Pardonu, sed ĉu ne la diskuto estis tiel longa ĉar vi ne volis akcepti la vorton? La aliaj ja ne havis problemon.
Jes, sed Miland ne plendas pri tio; li nur eldiras la fakton, ke la diskuto jam estas longa.

Cetere, se la plimulto komprenas la vorton kaj taksas ĝin ĝusta, la akcepto aŭ malakcepto de iu unuopulo ne gravas tro multe. Sed se iu volas plu diskuti pri la logikeco aŭ evitindeco aŭ estonteca akcepto de la vorto, certe li rajtas fari tion, ĉu ne?

Kaj nepre ne necesas, ke la vidpunkto de Miland (aŭ iu ajn alia) ŝanĝiĝu nur pro tio, ke por aliaj, ĉio estas memkompreneble kontraŭ lia opinio. Iu ajn rajtas daŭrigi debaton pri io ajn. Se tio ekŝajnas enuiga aŭ sencela al iu alia, li povas esprimi sin per sia ekforesto for de la debato.

Persone, mi pli-malpli interesiĝis pri la direkto, al kiu ĉi tiu forumfadeno turniĝis. Jes, la origina temo vere fariĝis forgesita, kaj nun ni eble renkontis la punkton, post kiu ne eblus plua diskutado/debatado, sed ĉio esprimita ĉi-fadene estis trafa kaj leginda, laŭ mi.

Reen al la supro