Al la enhavo

Kirilika (Кирица) Alfabeto kaj Esperanto

de ceigered, 2008-novembro-28

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-07 21:43:43

Mi kreis Vindozan kirilan klavaron por Esperanto. Vidu ĝin ĉi tie.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-07 22:32:09

Saluton!

Espi:Pro Dio, tiom da multaj vortkreitaĵoj por unu alfabeto! demando.gif
Kial vi ne uzas la korektan terminon "KIRILA"?
Laŭ PIV1, PIV2005, GWED kaj GWDE cirila estas la ĝusta formo.

Kolonjano

Espi (Montri la profilon) 2009-majo-08 19:33:11

KoLonJaNo:Saluton!

Espi:Pro Dio, tiom da multaj vortkreitaĵoj por unu alfabeto! demando.gif
Kial vi ne uzas la korektan terminon "KIRILA"?
Laŭ PIV1, PIV2005, GWED kaj GWDE cirila estas la ĝusta formo.

Kolonjano
Saluton Kolonjano,

mi devas konstati vian pravecon!
Dankon pro via forigo de miskompreno.

Kaj mi jam korektis tiun terminon en "lernu!"-Vortaro.

Amike
Klaus-Peter

tommjames (Montri la profilon) 2009-majo-10 09:38:36

jchthys:Mi kreis Vindozan kirilan klavaron por Esperanto. Vidu ĝin ĉi tie.
Tio estas bonega!

Nur por amuziĝo ankaŭ mi faris ion similan; mi inkluzivis eblon entajpi cirilajn literojn rekte de la klavoj, en Tajpi. Oni ne devas kunpremi alt/ctrl dum premi la literon, oni nur ŝaltas/malŝaltas la opcion kaj tajpas esperantajn literojn kiel kutime, sed ili anstataŭiĝas per la cirila. La klavkomando por tio estas LShift+RShift+C.

Unu demando pri la transliterumado ĝenerale: Nun la literoj "j" + "a" fariĝas "й" + "а", same kiel "j" + "u" fariĝas "й" + "у". Ĉu ne estus plibone ke la programo anstataŭe enigu "я" por "ja", kaj "ю" por "ju"?

Ankaŭ konsiderinde estus "ё" por "jo" kaj eĉ "e" por "je". Kion vi pensas pri tio?

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-10 14:26:38

Mi legis ie (pardonu min ne remomori kie), ke Zamenhof origine planis Esperanton kun du alfabetoj, latina kaj cirila, sed li abandonis la cirilan pro pensi, ke du oficialaj alfabetoj malfaciligis komunikadon.

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-10 15:22:32

Vilinilo:Mi legis ie (pardonu min ne remomori kie), ke Zamenhof origine planis Esperanton kun du alfabetoj, latina kaj cirila, sed li abandonis la cirilan pro pensi, ke du oficialaj alfabetoj malfaciligis komunikadon.
Kiel mi scias, Zamenhof ne planis krei cirilan alfabeton por Esperanto. Cirila alfabeto estis uzata en Soveta Unio pro manko de skribmaŝinoj kun latinaj literoj.

Terano (Montri la profilon) 2009-majo-29 21:20:56

La Esperantaj literoj kaj rusaj ekvivalentoj

A - A
B - Б
C - Ц
Ĉ - Ч
D - Д
E - Э
F - Ф
G - Г
Ĝ (ne ekzistas - Дж)
H (estas milda varianto de Г en sudaj dialektoj)
Ĥ - Х
I - И
J - Й
Ĵ - Ж
K - К
L - Л
M - М
N - Н
O - О
P - П
R - Р
S - С
Ŝ - Ш
T - Т
U - У
Ŭ (mallonga U, ne ekzistas)
V - В
Z - З

Kial ni vidas, la rusa aboco pli bone kongruas al la Esperanta fonetiko. Ĝi necesas aldoni nur 3 literojn, sed latina aboco necesas 5 (neturnante atenton al Ŭ - W, se jes do 6)

Reen al la supro