Al la enhavo

IJK: Ĉu vi partoprenos kaj kiel alvenos vi ĝis Liberec?

de muriel_de_liege, 2009-aprilo-13

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 16:52:35

Saluton,

Ĉu vi partoprenos la IJK-n 2009 en Liberec?

Se jes, kiel vi iros? Piede, buŝe, trajne, aŭtoe, aviadile, bicikle?

Mi partoprenos la IJK-n sed mi ankoraŭ ne scias kian veturilon mi uzos.

Ĝis?

Nurja

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 17:07:15

muriel_de_liege:Piede, buse, trajne, aŭte, aviadile, bicikle?
Mi provas imagi, kiel oni povas antaŭeniri per sia buŝo. lango.gif

Mi ja iros al la IJK, kaj mi hezitas inter buso kaj aviadilo.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 06:54:48

Mutusen:Mi provas imagi, kiel oni povas antaŭeniri per sia buŝo. lango.gif
En rusa lingvo estas proverbo: Lango ĝis Kievo kondukos. (Se vi demandos la vojon, vi fine venos al Kievo)
En Esperanto vi povas uzi vorton 'buŝo' anstataŭ 'lango', sed kiu urbo estus plej tauga por Esperanto?
Simila latina proverbo: Ĉiuj vojoj kondukas al Romo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 17:57:36

Mi ne scias ĉu mi partoprenos, sed jeskaze, certe estos per aviadilo. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

ereere (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 18:20:27

Saluton,

normale mi partoprenos! Mi volus veturi per aviadilo ĝis Prago aŭ Berlino, poste per trajno. Pli simpla kaj nuntempe ne tro multekosta.

Ĝis !

garrbane (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 20:03:25

Jes, ankaŭ mi planas iri ridulo.gif

Plej verŝajne mi iros rekte de SES-2009 (en Slovakio) per komuna buso aŭ komuna trajno, ni vidos kiel oni organizos tion ridulo.gif)

Radikalo (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 20:23:33

Mi ne iros al IJK 2009, ĉar mi estas nur 15-jara, do mi ne povas iri al Esperanto-kunveno en Eŭropo.

Se mi estas iranta, mi veturus per aviadilo, ĉar mi loĝas en Usono, do Ĉeĥio estas tre malproksima.

(IJK 2009 estas lokita en Ĉeĥio, ĉu ne? Mi ne kontrolis tio.)

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 20:29:39

Jes, Liberec estas en Ĉeĥio.

Kial vi ne povas iri? Ĉu viaj gepatroj ne konsentas?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 19:22:21

Mi ne iros pro ne sufiĉo da mono, kaj manko da tempo... malfacilege mia estro konsentus. lango.gif
Sed, kiel dirus Zaratustra; eble eblos!
okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Ladek (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 19:35:01

Por vi,kiuj veturos al Liberec el okcidenta Europo (Belgio,Nederlando,Francio)estas la plej bona vojo per trajno al Dresden kaj de tie al Liberec.Kiam iu flugos al Prago estas pli bone uzi de tie buson,ol trajnon.

Reen al la supro