Al la enhavo

Mallongigoj de landoj

de Vilinilo, 2009-aprilo-20

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 22:05:38

CH estas por Svislando? Mi estas ege shokata shoko.gifCantons de Helvetia estas noveco por mi! Ĉiumaniere, dankon al ĉiuj por la klarigoj, mi ne sciis pri la landokodoj de ISO.

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 22:18:28

jan aleksan:CH estas nek Ĉinio (ĉinoj ofte eraras), nek Ĉilio, sed Svislando (Schweiz); noto: Ĉinio (CN), Ĉilio (CL)
Certe, Svislando elektis antaŭ ol ni rido.gifrido.gif

jan aleksan:Verŝajne estas laŭ nacia nomo de lando.
Ne, verŝajne la eŭropaj landoj havas kodon laŭ siaj naciaj nomoj, sed ne ĉiuj landoj havis tiun rajton. Se jes, Japanio ne estus JP (Japanio japane estas 日本: Ni Hon), nek Ĉinio estus CN (ĉine la nomo estas 中国: Zhong Guo).

Amike,

Daniel.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 23:24:36

Saluton!

Vilinilo:CH estas por Svislando? Mi estas ege shokata shoko.gif
Svisujo estas oficiale kvarlingva lando.

La lingvoj estas la germana, la franca, la itala kaj la romanĉa.

Neniu el tiuj lingvoj superregu, do oni bezonis trovi "neŭtralan" solvon:
Cantons de Helvetia estas noveco por mi!
Jen plia novo por vi rideto.gif :

CH devenas de Confoederatio Helvetica, la nomo de la lando en la latina.

Kolonjano

Fajro (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 01:58:06

Eble estus bona ideo enmeti flageton apud la kodo de la lando:

http://www.famfamfam.com/lab/icons/flags/

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 13:31:57

Bona ideo!

Jasminka (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 14:07:42

Fajro:Eble estus bona ideo enmeti flageton apud la kodo de la lando:

http://www.famfamfam.com/lab/icons/flags/
Se oni ne scias mallongigojn, mi ege ege dubas, ke oni scios la flagojn de la landoj... okulumo.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 16:24:01

KoLonJaNo:
CH devenas de Confoederatio Helvetica, la nomo de la lando en la latina.
Kolonjano
En Francio kiel en Svisio, oni diras : Confédération Helvétique.
Franca humuristo (Coluche) diris : CHuisse, vorto kiu estas prononcata en la franca [ŝwiss], ĉar la literoj CH prononciĝas [ŝ] en Francio !

Fajro (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 08:38:11

Jasminka:
Fajro:Eble estus bona ideo enmeti flageton apud la kodo de la lando:

http://www.famfamfam.com/lab/icons/flags/
Se oni ne scias mallongigojn, mi ege ege dubas, ke oni scios la flagojn de la landoj... okulumo.gif
Do ni enmetu ilin por instrui! lango.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-07 13:44:07

lango.gif
Mi kutime uzas retpaĝaron de Bertilo!
Landoj kaj lingvoj de la mondo!

1. Landoj - Alfabeta indekso:
http://www.bertilow.com/lanlin/alfabete.html

2. Indeksoj laŭ ISO-kodoj (3166 kaj 639) de landoj kaj lingvoj:
http://www.bertilow.com/lanlin/iso.html

Mi pensas ke estos bone aldoni flagetojn, kiel proponis Fajro, kaj sube skribi tutan nomon de la lando en Esperanto ridulo.gif

Jen estas ekzemplo #1:
http://www.ukrainio.org.ua/i/ukrainio.png

Jen estas ekzemplo #2 (+UA):
http://www.ukrainio.org.ua/i/ukrainio2.png

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-10 07:12:14

Mi pensas, ke oni ne devas skribi la tutan landnomon sub la flago. La flago kaj la mallongigo sufichas - se ne, oni devus povi trovi la tutan landnomon per klaki sur la uzantnomon. (= meti la tutan landnomon en la "Lando" ujon en la detala profilo)

Reen al la supro