Al la enhavo

Eŭgeniko

de Rohan, 2009-junio-13

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-junio-13 08:05:50

Saluton al ĉiuj.

'Eŭgeniko' estas skandaleta kaj tabueta temo. Temas pri la certigo de pli 'bone' dotitaj idoj pere de la konscia parigo de homoj kun pli 'bonaj' trajtoj.

Science funkcias ĉi tiel: precize kiel oni speciale bredadas bestojn aŭ plantaĵojn tiel, ke ili posedu kiel eble plej multe bonajn kaj utilajn kvalitojn, tiel se gene bonegaj viro kaj virino generas idon, li espereble havos eĉ pli bonajn enajn karakterizojn, kaj probable genaj misformaĵoj ankaŭ malplius. Eble kalveco kaj diabeto tute hezitus tuŝi lin. Kaj pariĝo de ĉi tia individuo kun virino simile 'bredita' probable kondukus al eĉ pli kapablaj homoj. Se tio fariĝus la plej aktiva maniero envenigi novajn homojn en la mondon, je la pasado de tempo, la tuta homaro fariĝus gene plialtgrada, kaj ĉiuj bonaj trajtoj dependaj de genoj, ĉu mensaj ĉu fizikaj, plioftiĝus. La sekvoj de ĉi tia evoluo por nia socio kaj scienco povus esti nekredeble grandaj.

Jen nun la problemoj. Mi ĵus parolis pri 'bonaj trajtoj'. Do tuj tio fariĝas subjektiva. Pasintece pliboneco estis difinita plejparte per ecoj kiel aspekto, haŭtkoloro k.a., kaj ofte oni blinde atribuis (aĉajn) trajtojn al ĉiuj anoj de etnaj/naciaj grupoj, efike montrante ilin malsuprecaj.

Veras ke hodiaŭ oni povas pli precize diri ĉu iu aŭ alia gena eco kondukas al pli granda eblo rezisti envivaj danĝeroj kaj do pluiradi. Sed eĉ tiam decidojn devas fari homoj, kaj antaŭjuĝoj kaj diskriminaciemo sekvas ilin kiel ombro. Do lasi eĉ la tiel nomatajn 'plej kompetentaj aŭtoritatoj' fari ĉi-kampe laŭ ilia bontrovo estas riske.

Do, principe senmakula, sed praktike nerealigebla (krom en tiaj kondiĉoj, kiaj troviĝis en nazia germanujo), ĉu?

Kion vi pensas?

P.S. Bonvolu ankaŭ sugesti alternativajn vortojn por 'eŭgeniko'. Io kiel 'bonnaskigo' proksimas al la origina greka senco de tiu vorto.

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-13 10:05:13

Naturo havas mekanismon - naturan selektadon. Ĝi helpas liberiĝi de malbonaj genoj, de akumulado de eraroj en DNA. Medicino vivigas individojn 'nevivuntajn', kaj ĝenas naturan selektadon. Iom post iom generacioj fariĝas pli kaj pli malsanaj, necesas pli da medicino, kio kaŭzas plian malpurigon de gena spaco. Medicino postulos pli da tempo kaj resursojn, eble iam medicino iĝos plej granda kaj kerna industrio de homaro, ĉar malestos sanaj homoj entute. Ĉu homaro povos elteni tion? Mi dubas. Nur se okazos revolucio en projektado de homo, per genoj. Oni zorgus pri homa strukturo antaŭ naskiĝo kaj povus tion korekti. Mi esperas ke baldaŭ tio estos ebla. Tio estus miraklo, se ni povus produkti nur sanajn homojn, sed ne kuraci pli kaj pli malsaniĝantan loĝantaron.

Eŭgeniko korektas erarojn,
ni bezonas sciencon, kiu preventus ilin.

Rohan (Montri la profilon) 2009-junio-13 13:23:49

nikko:Eŭgeniko korektas erarojn,
ni bezonas sciencon, kiu preventus ilin.
Mi malkonsentas. Eŭgeniko provas garantii, ke homo estos kiel eble plej bongena, depende kaj kondiĉe de la bongeneco de la gepatroj. Scienco provas fari la samon, sed senkondiĉe de la bongeneco de la gepatroj. Do, ankaŭ eŭgeniko iel ja preventas 'erarojn'. Sed hazardo ludas pli grandan rolon en eŭgenika metodo ol en scienca metodo.

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-13 16:13:49

Rohan:
Jen nun la problemoj.
Ĉu ne la plej granda malavantaĝo de ĉi tiu metodo estas, ke oni devas malpermesi al multaj homoj (verŝajne al la plimulto) generi infanojn, se oni volas plibonigi la genojn de la tuta homaro?
Sed oni povus apliki tiun metodon al kelkaj homoj. Mi povus imagi ke jam ekzistas sekretaj projektoj kiuj havas ĝuste tiun celon. Antaŭ multaj jaroj mi legis sciencfikcian romanon de Robert A. Heinlein, en kiu oni aplikis tiun metodon al malgranda grupo de homoj por plilongigi la vivon de tiuj homoj. Mi tiutempe tre ŝatas la romanon, eble ja iu aliaj ankaŭ legis ĝin.

La sciencistoj nuntempe ja provas esplori la genojn. Unu celo estas trovi la genojn kiuj kaŭzas malsanojn kaj elimini ilin.
Antaŭ nelonge mi legis, ke ili trovis la genon kiu ebligis al homoj regi la paroligan sistemon. Ili nun metis la genon en musojn kaj observis, ke la musblekado (kiu estas la ĝusta vorto?) ŝanĝiĝis. Timige, ĉu ne?

vejktoro (Montri la profilon) 2009-junio-14 04:21:38

Kia malmodesteco! Ĉu ajn homoj vere kredas ke oni povas vidi la estonto! Ĉu ni vere estas tiel saĝa?

Ni havas nenia koncepton pri kiu geno estas 'bona' aŭ 'malbona'; pri kiu geno estOS bona.

Ebla iu geno ke ni pensas hodiaŭe malbona povus savi tiujn homojn kiujn ĝin portas...
Ebla se ni 'rebonigi' nin por la nuna mondo, ni samtempe malbonigi nin por iu malproksime estonto.

Evoluado bezonas erarojn, aŭ pli bone, variadojn. La erarojn devas esti doni al niajn infanojn. Sen tio, ni ne evolvas. Do ebla, por pretigi la specion por io ajn, estas bona ideo uzi medicinon kaj 'malpurigi' nia genoflako! Ju pli da genoj, des pli da ŝancoj.

Ĉu vere?

Kaj nun, kion ni volas? Altecon? Inteligentecon? Ludadon de violono? Maldikajn taliojn?

Atentu! Kiam oni volis kokinojn kun grandaj brustojn, la genoj ke faris tion ankaŭ igis blankajn plumojn kaj nervozajn birdojn. Fakte, la kokoj iĝis seksperfortistojn!

Vere.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-14 06:39:39

Por paroli pri Eŭgeniko, oni bezonas scii iom pli pri li, kaj unue lian tutan nomon, ekzemple "Eŭgeniko Zamenhof"...

Rohan (Montri la profilon) 2009-junio-14 12:34:41

vejktoro:Kia malmodesteco! Ĉu ajn homoj vere kredas ke oni povas vidi la estonto! Ĉu ni vere estas tiel saĝa?

Ni havas nenia koncepton pri kiu geno estas 'bona' aŭ 'malbona'; pri kiu geno estOS bona.

Ebla iu geno ke ni pensas hodiaŭe malbona povus savi tiujn homojn kiujn ĝin portas...
Ebla se ni 'rebonigi' nin por la nuna mondo, ni samtempe malbonigi nin por iu malproksime estonto.
Sendube, natura selektado estas efika metodo konduki al vivaĵoj bone adaptitaj al ilia ĉirkaŭaĵo. Sed, la trafa punkto estas ke ĝi estas TRE malrapida, bezonante centojn da miloj da jaroj.

Alia treege grava punkto estas ke ni eĉ pli malrapidigis naturan selektadon pere de teĥnologio. Antaŭe, kiam ne ekzistis nacioj kaj urboj, iu malfortulo efektive havis malplian ŝancon vivi longe; kaj tiel, la eblo de pluirado de liaj genoj ankaŭ malpliiĝis. Sed hodiaŭ, ofte ne gravas kiujn genajn malavantaĝojn oni posedas: oni eĉ tiukaze povas vivi sepdek feliĉajn jarojn. Antaŭ dekoj da miloj da jaroj, handikapuloj preskaŭ certe mortus junaĝe; hodiaŭ ne.

Mi ne parolas pri la rajto vivi: ĉiu havas ĝin egale. Mi nur volas tiri atenton al tio, ke hodiaŭ pere de teĥnologio ni efektive kontraŭas kaj forbatas naturon, kaj ne lasas ĝin fari tion kion ĝi povis fari antaŭ longe.

Do eŭgeniko povus almenaŭ iom akceli la proceson natura selektado. Veras ke 'progreso' estus tre malrapida, sed io plibonus ol nenio, ĉu?

vejktoro (Montri la profilon) 2009-junio-14 13:43:56

Rohan:
Alia treege grava punkto estas ke ni eĉ pli malrapidigis naturan selektadon pere de teĥnologio.

Do eŭgeniko povus almenaŭ iom akceli la proceson natura selektado. Veras ke 'progreso' estus tre malrapida, sed io plibonus ol nenio, ĉu?
Ne veras tio eldiro, fakte homo evoluas pli rapide freŝdate ke antaŭe. Mi ne nur diri tion, estas demonstriĝita.

Mia punkto estas ke neniu je tio tero scias kiujn genojn estos bona aŭ malbona... ni ne scias la estonteco.

Forteco?

Forteco ne kontraŭbatalas malsano. Ekzemple, se oni portas la genon por mukoviskozeco, oni ne povas havigi bubonika plago... do se eŭgeniko ekzistis antaŭe kaj miaj prauloj 'plibonigis' nin, certe oni elektis Fortecon kaj forĵetis Mukoviskozecon.

Se tio okazis, mi ne ekzistus nun, vere, eŭropanoj ne ekzistus.

Denove, ni ne scias la naturajn defiojn de la estonteco. Ni ne povas 'selekti' nun. Natura selektado faros la pravan elekton kiam ĝi necesas.

vejktoro (Montri la profilon) 2009-junio-14 14:14:01

oop!

'bubona plago'

Rohan (Montri la profilon) 2009-junio-14 16:30:27

vejktoro:Ne veras tio eldiro, fakte homo evoluas pli rapide freŝdate ke antaŭe. Mi ne nur diri tion, estas demonstriĝita.
Bonvolu alkroĉi ligilon al retpaĝo/artikolo kiu asertas ĉi tiel, se eblas.

vejktoro:Mia punkto estas ke neniu je tio tero scias kiujn genojn estos bona aŭ malbona... ni ne scias la estonteco.
Nu, unue, mi parolas precipe pri EŬGENIKO, en kiu neniu geno estas unuope ŝanĝita; oni nur certigas, ke nur viro kaj virino, ambaŭ bongenaj (laŭ ies takso), pariĝu por generi idon.

Vi parolas pri scienca ŝanĝado de genoj, ŝajne.

Sed eĉ pri scienca plibonigado de genoj mi diru ĉi tion: oni ne tuj komencos genŝanĝi ĉiun enuteran embrion: kompreneble unue okazos jaroj da eksperimentoj, por determini la precizan rolon de kiel eble plej da genoj. Nur post tio (eble) okazos amasa aplikado de genbonigado. Do la eblon de fuŝo oni povas redukti tre.

Reen al la supro