К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Anekdotoj

от MikhailMarkeyev, 1 июля 2009 г.

Сообщений: 846

Язык: Esperanto

sergejm (Показать профиль) 5 февраля 2019 г., 5:06:26

- Vorto estas arĝento, silento estas oro.
- Eĉ per arĝento oni povas fari riĉaĵon!

StefKo (Показать профиль) 5 февраля 2019 г., 9:09:05

Pravigema edzo

Unu edzo post delegado revenis hejmen kaj trovis sian edzinon kun unu viro enlite. Senvorte eliris el hejmo, sidiĝas sur benko antaŭ apartamentaro kaj furia pensas: “Kia putino! Ja mi elsendis al ŝi la sms-on ke mi revenos pli frue!”
Li sidadis, forfumis kelkajn cigaredojn, trankviliĝis kaj pripensis: “Aliflanke, povas esti ke ŝi ne estas putino. Povas esti ke la sms plej ordinare ne aliris”.

StefKo (Показать профиль) 6 февраля 2019 г., 8:01:06

Metodo kontraŭ edzino

Edzo longatempe ne revenas hejmen…
La edzino telefonas:
– Kie vi reestadas!?
– Vi memoras, mia koro, tiun juvelejon, kie laste vi vidis tiun belan kolieron?
– Jes, mia koro…
– Do mi drinkas apude.

StefKo (Показать профиль) 7 февраля 2019 г., 7:38:50

Ĝis kiam povas drinki timema edzo?

Du amikoj sidas en drinkejo kaj, evidente, drinkadas…
– Mi, kiam mi satdrinkas, neniun timas – diras unu.
– Eĉ vian edzinon? – demandas la dua.
– Sed ne! Ĝis tiom mi neniam drinkis.

StefKo (Показать профиль) 8 февраля 2019 г., 7:40:21

Kio povas esti pli granda problemo ol antipatia edzino?

Edzino demandas edzon:
– Kial vi, ĉiufoje irante al laborejo, prenas mian foton?
– Ĉar, kiam mi havas ian problemon kaj mi ekrigardas la foton, la problemo foriĝas.
– Tio bonege, ke eĉ mia foto estas subteno por vi – diras la kontenta je si edzino.
– Certe, mi rigardas ĝin kaj demandas min: „Kio povas esti pli granda problemo?”.

StefKo (Показать профиль) 9 февраля 2019 г., 8:40:57

Sunfrapo aŭ frapo de suno

– Ebria edzo revenas hejmen, silente ovras la pordon kaj subite, je la saluto, ricevas baton en la buŝo, do demandas:
– Mia suno, kio estis tio?
– Sunfrapo – repondas la edzino.

------------------------------
Mia suno, suneto – tiel en Pollando edzoj, precipe kiam estas ebriaj, nomas siajn edzinojn. Ili tiel manifestas valoron, gravecon kaj dankemecon de siaj edzinoj, laŭ siaj opinioj, evidente. Escepte se ili ne amas siajn edzinojn. Tiam la epitetoj estas aliaj...

StefKo (Показать профиль) 10 февраля 2019 г., 15:09:44

Proverba blondulino ĉe stirilo?

Halo! Ĉu tio estas konfida telefono por virinoj?
– Jes.
– Diru al mi ĉu kluĉpedalo estas dekstre ĉu maldekstre?

StefKo (Показать профиль) 11 февраля 2019 г., 10:58:40

Vera malespero de patro

– Mi estas lesbo – konfesas filino al sia patro.
– Kia ĉagreno – diras la patro.
– Mi ankaŭ! – ekkrias la dua filino.
– Mia Dio! Ĉu en tiu familio neniu ŝatas penisojn!? – ekkrias la malesperanta patro.
– Mi ŝatas – respondas la filo.

sergejm (Показать профиль) 11 февраля 2019 г., 19:05:27

– Vasilij Ivanoviĉ, jen estas ĵurnalo, estas skribite, kiel piloti avadilon!
– Bone, Peĉjo, ni flugu!
Bonege, ili ekflugis, altiĝis, turnflugis.
– Peĉjo, ni alterigu!
– Vasilij Ivanoviĉ, daŭrigo estas en sekvonta numero!

StefKo (Показать профиль) 12 февраля 2019 г., 10:48:29

Neniu aŭskultas viajn ŝercojn? – Rakontu ilin al vi mem!

Unu homo iras laŭ vojo kaj alterne ridas kaj svingas la manon kun grimaco. Traveturas patrolo de trafika polico, haltas kaj demandas lin:
– Kio okazis al vi?
– Mi rakontas ŝercojn al mi mem.
– Kaj kial vi svingas la manon?
– Ĉar mi konas iujn el ili.

Наверх