Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-01 23:38:23

Kanto de Juneco 140
青春之歌
Li diris, ke li serĉas por mi laboron;
他说,他 正在 为我 找工作
kial li atendadas tiun guberni-estron Bao?
他 为什么 要等 鲍县长?
Por kio li ĉiam demandis min ĉu mi edziniĝis
为什么 他 总是 问我 是否结婚
kaj ĉu mi havas fianĉon?"
和 我 有男朋友吗?”
Kreskis la suspekto de Daojing pri la agoj de Yu Jingtang,
道静 对余敬唐 的举动 怀疑越来越大,
kaj ŝi volis for-lasi tuj la vilaĝon.
她 想 立刻 离开 这个村子。
Sed, en tiu ĉi vasta mondo,
但是,在这个辽阔的 世界里,
ŝi tamen ne sciis kien iri.
然而 她 不知道 去往哪里。
Sen alia rimedo, ŝi povis nur resti en Yangzhuang
没有 其他办法,她 只能 待在杨庄
kaj toleri kun dentoj kun-premitaj la turmenton de tia stranga vivo.
咬着牙 忍耐着 这奇怪生活的 折磨。
Finiĝis la cent kvardeka
第140段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-02 23:42:58

Montara Vilaĝo 666
山 村
Kaj plenkreskis miaj nevoj kaj edziĝis kaj havas infanojn.
我的 侄子们 现在都已经 长大成人了,娶亲了,也有了孩子了。
Ili honorigis min per mirinda bonveniga manĝ-festo.
他们 为我摆了 一桌顶好的 接风酒,迎接我欢宴。
S'rino, tio estis bon-gustega, ĉiele bon-gustega!
大娘,那桌饭菜味道好极了,顶天好味道!
Kaj la vino aĝis kvindek jarojn.
那老酒 已经有50多年了。
Ĝi estis en-terigita de mia patro en la kelo,
那是 我的祖父 埋在地窖里的,
kaj nur lasta-tempe oni re-trovis kaj el-fosis ĝin.
只是 最近 才发现后 挖出来的。
Ĉiele Bon-gusta, s'rino!"
味道 真好呀,大娘!”
"Kion vi pri-parolas!" mia patrino kriis kolere.
"你 在讲些 什么呀!" 我的母亲 喊着,生起气来。
"Ni estas ĵus pri-rabitaj.
我们 是 刚才 被抢劫了呀。
Finiĝis la sescent sesdek sesa
第666段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-03 00:11:23

Kanto de Juneco 141
青春之歌
Pasis dek tagoj.
十天 过去了。
La leteroj, kiujn ŝi skribis al siaj sam-lernejaninoj
她 写给自己女同学的 那些信,
kaj instruistoj en Beiping por peti helpon en la serĉo de laboro,
和给 在北平的 老师 为了请求帮助 寻找工作,
estis kiel ŝtonoj ĵetitaj en la maron
像是 抛进 大海的 石头一样
kaj dronintaj sen-eĥe oni ne scias kien.
没有回音地 淹没了,人们 不知道去哪里了。
Ankaŭ ne estis novaĵo
这也 没有消息,
pri la re-veno de la guberni-estro Bao de Yu Jingtang.
对于 鲍县长 和 余敬唐的 回来。
La koro de Daojing ĉiam pli peziĝis,
道经的 心 却总是 更加 沉重,
kaj ŝia vizaĝo ĉiam pli paliĝis.
而 她的 脸色 也愈加 苍白了。
Finiĝis la cent kvardek unua
第141段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-04 01:16:42

Montara Vilaĝo 667
山 村
Truego estas farita en nia muro. Kion vi pri-parolas?"
我们的墙上 被 挖了一个大洞。你 在讲些什么呀?”
"Kion? Pri-rabitaj?" Onklo Pan tim-tremegis.
"什么?有贼进来?" 潘大叔 害怕得颤抖起来。
"Kion ili ŝtelis? Ĉu estas en ordo ĉe niaj bovinoj?"
"他们 偷了些什么东西?我们的那两头母牛 没有事吧?"
Kaj neatendinte respondon,
没有 等待 回答
li saltis el la lito en sia piĵamo kaj forkuris nudpiede al la bovinejo.
他 就从床上跳下来 他还穿着小褂,就打着赤脚向牛屋奔去。
Sed li subite haltis meze de la ĉambro kaj eligis dolor-krion.
但 他一跑到屋中央 就停了下来,发出一声痛楚的呼叫。
Li estis surpaŝinta ion brulantan.
他 踩到了一个在燃烧的东西。
Kiam mi al-portis tien la lampon,
当我 把油灯 端过来的时候,
ni trovis faskon da brula incenso.
我们发现了 一束仍然烧着的线香。
Finiĝis la sescent sesdek sepa
第667段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-04 01:39:10

Kanto de Juneco 142
青春之歌
Por eviti la banalajn babilaĉojn de Yu Jingtang,
为了 躲避 余敬唐的 唠叨,
por pasigi tian ĝenan vivon,
为了 打发 这难过的日,
ŝi restis tutan tagon sur la mar-bordo.
她 就整日 滞留 在海边,
Ĉiu-matene post la manĝo ŝi tuj iris tien.
每天早上 饭后 她 立刻 就去往 那里,
Rigardante la sen-liman lazuron
望着 那蔚蓝色的 无边海水,
kaj la blankajn velojn de solecaj boatoj,
和 白色 孤帆小舟,
kiuj dancetis sur la akvo-surfaco,
它们 在水面上 蠕动着,
ŝi sentis sian pezan koron mal-pli ŝarĝita,
她 感觉 自己沉重的心情就轻松一些,
kvazaŭ varma manplato estus ĝin karesanta.
仿佛 有一只温暖的手掌 抚慰地贴在心上。
Finiĝis la cent kvardek dua
第142段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-04 23:09:20

Montara Vilaĝo 668
山 村
Ĝi dissendis nebulon da ebriiga fumo.
它 散发出 一股使人昏迷的 香气。
Tuj ni komprenis, kio estis la aroj da fajreroj,
我们 立刻就知道,那两束火星是 什么东西。
kiuj tra-rampis la aeron en la ĉambro de mia patrino.
在我母亲房里 蜿蜒地移动的
Ili funkciis kiel torĉoj, sed sam-tempe kiel ebriigilo.
它们 是起着照明的 作用,但同时 也是一种迷魂药。
"Feliĉe, ke ni estis mal-dormaj tiam,"
"幸亏,那时 我们 没有睡觉。"
komentis mia patrino kun surprizo kaj timo,
母亲 又惊又恐地 说,
"alie la tutan familion povis ebriigi la odoro
"不然,我们 全家人 就都会被那香味给熏迷过去了,
kaj la rabistoj estus povintaj for-ŝteli la tutan domon."
那么 贼人 就可以把 我们全屋子的东西 都搬走了。"
"Mi komprenas," Onklo Pan murmuris penseme al si.
"我懂得了," 潘大叔 有所思地对 自己说,
Finiĝis la sescent sesdek oka
第668段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-04 23:26:25

Kanto de Juneco 143
青春之歌
La maro ĉiam plaĉas al ŝi,
大海 总是 令她高兴,
kvankam ŝi ne plu havis tian intereson,
尽管 她 不再有 这种兴趣,
kian ŝi montris en la unua tago,
如她 在第一天 所表示的 那样,
kiam ŝi al-venis al la mar-bordo,
当她 来到 海边的时候,
ludante la buŝ-harmonikon,
吹奏着 口琴,
kolektante konkojn kaj promene ĝuante la pejzaĝon.
收集着 贝壳,边散步 边欣赏着 美景。
Ĉu la maro estis kvieta kaj bela kiel ĉarma atlaso,
不管 大海 是风平浪静时,美得 像瑰丽的 锦缎,
ĉu ĝi bolis de ondegoj kaj hurlis kiel furioza besto,
还是 它波浪滔天,咆哮得 好像凶暴的 野兽,
ŝi sidis tutan tagon sur granda roko trempiĝanta en la akvo.
她 整天 坐在 一块浸在水中的 大石头上。
Finiĝis la cent kvardek tria
第143段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-05 23:15:20

Montara Vilaĝo 669
山 村
"pro tio mi spertis tiel strangan sonĝon.
“我 为什么 会做了 那么一个怪梦。
Mi estis ebriigita. Ho, mia ŝtipo-kapo!"
我 是 被香气 熏得昏迷了。啊,我这个糊涂虫!”
Kaj li batis peze sian kapon per-pugne.
他 捏了一个拳头,重重地 敲了几下自己的脑袋。
Sed tempon li ne malŝparis antaŭ ol atingi la bovinejon.
但是 他没有 再耽搁时间,连忙 跑到牛屋里去。
Larĝe mal-fermita estis la stal-pordo,
那个门 已经完全敞开了。
kiu aparte ebligis iri eksteren.
牛屋 单独 开向外边的
Tie troviĝis jam nenio krom la tra-blovoj,
牛屋里 什么 也没有了,只有 冷风吹,
kiuj daŭre en-verŝiĝis tra la pordo
它们 就继续 吹进门来
kaj ĉirkaŭ-kirliĝis apud la muroj.
在屋墙四周 打着旋儿。
Finiĝis la sescent sesdek naŭa
第669段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-05 23:31:41

Kanto de Juneco 144
青春之歌
Ĉe la maro, ŝi sentis sin kvazaŭ ĉe sia kara patrino.
在海边,她 觉得 自己仿佛和亲爱的母亲 在一起。
En tiu momento, ŝiaj melankoliaj okuloj
在那一时刻,她的 那对忧郁的 眼睛
long-tempe fiksiĝis sur la mar-akvo;
长久不动地 凝视着 海水,
kelk-foje ŝi klinis la kapon kaj mallaŭte vokis:
有几次 她 低下了头 小声地 呼唤:
"Panjo!" Post kiam ŝi aŭdis de onklino Wang
"妈妈!" 自从 她 听了王妈讲过了
pri la vivo kaj sorto de ŝia patrino,
自己妈妈的 命运和遭遇,
la patrina figuro ofte aperis en ŝiaj imagoj.
妈妈的 影子 常常 出现在 她的 想象中。
La kamparanoj kaj geknaboj en la ĉirkaŭaĵo
周围附近的 农民和孩子们
miris ĉiuj pri tiu kurioza junulino,
都惊异地 望着令人奇怪的年轻姑娘。
kiu, blanke vestita, sidis sur la roko tagon post tago.
她,身穿白色衣服的人,每天 都坐在岩石上。
Finiĝis la cent kvardek kvara
第144段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-decembro-06 23:32:24

Montara Vilaĝo 670
山 村
Mal-aperintaj estis la bovinpatrino kaj ŝia filino.
牛妈妈 和它的女儿 全都不见了。
La fojno-plena trogo aspektis tre stranga meze de la stalo,
那个装满饲草的木槽,牛屋中间看起来很奇怪, 。
sen la du konataj bestoj, kiuj ĝin pri-manĝus.
没有了那两个熟悉的 牲畜在吃草。
Evidente pli ol du rabistoj en-ŝteliĝis en nian domon.
很明显,进我们家里 盗窃的 不只是两个贼人
La du bovinoj eble estis for-kondukitaj
两头母牛 可能 就已经 被牵走了
longe antaŭ ol la rabistoj atingis la ĉambron de mia patrino.
在那俩个贼人 进入我母亲的屋里 之前的一段长的时间里。
Onklo Pan plandobategis la teron,
潘大叔 怨恨地 跺着地面,
tordante siajn manojn kaj kriante per plena voĉo:
搓着自己的双手,怒吼道:
"La sen-korajn rabistoj! Ili aŭdacas eĉ ŝteli miajn bovinojn!
"没有心肺的 盗贼,他们 胆大 竟连我的母牛 都给偷走!
Finiĝis la sescent sepdeka
第670段 结束

Reen al la supro