Al la enhavo

Kiel oni prononcas la literojn de la alfabeto de via lingvo?

de Altebrilas, 2010-novembro-04

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2010-novembro-05 21:56:52

zekebourgeois:En usono, almenaŭ. Mi ne scias kiel la literoj estas prononcata en Britio.
Same kiel en Usono, krom Z, kiu estas "zed".

bele (Montri la profilon) 2010-novembro-05 22:21:45

En portugala.
a be se de e efe ĵe aga i jota ele eme ene o pe ke ere ese te u ve ĉis ze

marcuscf (Montri la profilon) 2010-novembro-06 00:35:19

bele:En portugala.
a be se de e efe ĵe aga i jota ele eme ene o pe ke ere ese te u ve ĉis ze
Pli bona versio de la portugala alfabeto (kun la 26 literoj):

A be ce(prononcu:se) de

E efe(prononcu:ɛfi) ge(prononcu:ĵe) agá

I jota(prononcu:ĵɔta) ka ele(prononcu:ɛli) eme(prononcu:emi) ene(prononcu:eni)

O pe que(prononcu:ke) erre(prononcu:ɛhi aŭ ɛĥi) esse(prononcu:ɛsi) te

U ve dáblio(prononcu:dablju) xis(prononcu:ŝis) ípsilon ze

Demian (Montri la profilon) 2010-novembro-06 08:07:43

Sube estas la alfabetoj de la skribsistemo panĝaba:

Konsonantoj

ੳ, ਅ, ੲ, ਸ, ਹ
(urxa, arxa, irxi, sasa, haha)

ਕ, ਖ, ਗ, ਘ, ਙ
(kaka, ĥaĥa, gaga, ghagha, jnja)

ਚ, ਛ, ਜ, ਝ, ਞ
(ĉaĉa, ĉhaĉha, ĝaĝa, ĝhaĝha, jnja)

ਟ, ਠ, ਡ, ਢ, ਣ
(txatxa, txhatxha, dxadxa, dxhadxha, nxanxa)

ਤ, ਥ, ਦ, ਧ, ਨ
(tata, thatha, dada, dhadha, nana)

ਪ, ਫ, ਬ, ਭ, ਮ
(papa, fafa, baba, bhabha, mama)

ਯ, ਰ, ਲ, ਵ, ੜ
(jaja, rara, lala, vava, rxarxa)

ਸ਼, ਖ਼, ਗ਼
(ŝaŝa, ĥaĥa kun punkto je piedo, gaga kun punkto je piedo)

ਜ਼, ਫ਼, ਲ਼
(ĝaĝa kun punkto je piedo, fafa kun punkto je piedo, lala kun punkto je piedo)

============================================

Vokaloj

La vokaloj ne estas literoj sendependaj sed ili estas aldonitaj al konsonantoj per signoj.

ਕ, ਕਾ, ਕਿ, ਕੀ, ਕੁ, ਕੂ, ਕੇ, ਕੈ, ਕੋ, ਕੌ
ka, kaa, ki, kii, ku, kuu, ke, kee, ko, koo

Se oni volas havi nur vokalaj sonoj sen konsonantoj, tiel oni skribas:

ਅ, ਆ, ਇ, ਈ, ਉ, ਊ, ਏ, ਐ, ਓ, ਔ
a, aa, i, ii, u, uu, e, ee, o, oo

============================================

Grava Punkto:

La literoj ਘ, ਙ, ਛ, ਝ, ਞ, ਟ, ਠ, ਡ, ਢ, ਣ, ਥ, ਧ, ਭ kaj ne havas samsonajn literojn en Esperanto.

Tial, mi uzas la literon x por esprimi neesperantajn sonojn.

La panĝaba mankas la sonon de litero ĵ en Esperanto kaj la sono de litero c en Esperanto estas esprimata per du panĝabaj literoj ਤਸ .

============================================

Specimena Teksto:

Esperanto transliterata en la gurmuĥa (panĝaba) skribsistemo:

ਏਸਪੇਰਾਨਤੋ ਏੇਸਤਾਸ ਲਿਨਗਵੋ ਫਾਤਸੀਲਾ।
Esperanto estas lingvo fatsila (facila).

ਲਾ ਪਾਨਜਾਬਾਨ ਓਨੀ ਪਾਰੋਲਾਸ ਏੇਨ ਦੂ ਨਾਤਸੀਓਏਃ ਲਾ ਹਿਨਦੂਯੋ ਕਾਏ ਲਾ ਪਾਕੀਸਤਾਨੋ।
La panĝaban oni parolas en du natsioj (nacioj): la Hindujo kaj la Pakistano.

ਯੇ ਲਾ ਹਿਨਦੂਯੋ ਓਨੀ ਸਕਰੀਬਾਸ ਲਾ ਪਾਨਜਾਬਾਨ ਪੇਰ ਲਾ ਗੁਰਮੁਖ਼ਾ ਸਕਰੀਬਸਿਸਤੇਮੋ ਕਾਏ ਏਨ ਲਾ ਪਾਕੀਸਤਾਨੋ ਓਨੀ ਊਜ਼ਾਸ ਲਾ ਸ਼ਾਹਾਮੁਖ਼ਾਨ ਸਕਰਿਬਸਿਸਤੇਮੋਨ।
Je la Hindujo, oni skribas la panĝaban per la gurmuĥa skribsistemo kaj en la Pakistano, oni uzas la ŝahamuĥan skribsistemon.

utku (Montri la profilon) 2010-novembro-06 16:46:17

Veraj sonoj por vokaloj:
a, e, ı, i, o, ö, u, ü

Kun aldona (longa) e por 20 konsonantoj:
be, ce (ĝe), çe (ĉe), de, fe, ge, he, je (ĵe), ke, le, me, ne, pe, re, se, şe (ŝe), te, ve, ye (je), ze

yumuşak ge (jumuŝak ge) por ğ - Vidu pli

dbs (Montri la profilon) 2010-novembro-06 23:11:11

pola alfabeto (aboco):
a, ą, b, c, ć, d, e, ę, f, g, h, i, j, k, l, ł, m, n, ń, o, ó, p, q, r, s, ś, t, u, v, w, x, y, z, ź, ż

literoj: Q, X,Y; ili estas nur en la vortoj el fremdaj lingvoj
digrafo (2-signoj) – du literoj = unu fon: ch, cz, dz, dź, dż, rz, sz
3 literoj = unu fon: dzi
diakritaj signoj: ą, ć, ę, ł, ń, ó, ś, ź, ż

http://www.youtube.com/watch?v=6s-vMd_pBks

marcuscf (Montri la profilon) 2010-novembro-06 23:48:09

@dbs:

Mankis la nomoj de la literoj.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2010-novembro-07 04:16:45

La prononco de la literoj de la rusa alfabeto:

a, be, ve, ge, de, je, jo,

ĵe, ze, i, i kratkaje (i mallonga),

ka, el, em, en, o, pe, er,

es, te, u, ef, ĥa, ce, ĉe,

ŝa [ŝ malmola], ŝa [ŝ mola],

tvjordij znak (malmola signo),

i [i malmola],

mjaĥkij znak (mola signo),

e, ju, ja

yugary (Montri la profilon) 2010-novembro-07 07:22:57

Pro tio ke en la korea la literoj ne estas skribataj sinsekve sed en silabaj blokformoj, la konsonantoj kaj vokaloj estas ordigataj aparte.

La nomoj de konsonantaj literoj [en ordo alfabeta]:

ㄱ giŏk

ㄲ ssaŋ-giŏk [Jes, en la korea oni povas prononci duoblajn konsonantojn ankaŭ je la komenco de vorto. ㄲ estas elparolata kiel kk, sed tre forte kaj tute sen elspiro.]

ㄴ niın [ı kiel en la turka]

ㄷ digıt

ㄸ ssaŋ-digıt [= tt elparolata tre forte kaj tute sen elspiro]

ㄹ riıl [= r je la komenco, l je la fino, ll kiam duobligita]

ㅁ miım

ㅂ biıp

ㅃ ssaŋ-biıp [= pp tre forte elparolata tute sen elspiro]

ㅅ ŝiot [antaŭ i aŭ j, kiel ŝ sed sen rondigi la lipojn; antaŭ aliaj vokaloj, kiel tre malforta s sekvata per elspireto]

ㅆ ssaŋ-ŝiot [= ss tre forte elparolata]

ㅇ iıŋ [komence de silabo, signifas la mankon de konsonanto; fine de silabo = ŋ]

ㅈ ĝiıt [= ĝ sen rondigi la lipojn]

ㅉ ssaŋ-ĝiıt [= tĉ tre forte elparolata tute sen elspiro]

ㅊ ĉiıt [= ĉ sen rondigi la lipojn kaj kun forta elspiro]

ㅋ kiık [= k kun forta elspiro]

ㅌ tiıt [= t kun forta elspiro]

ㅍ piıp [= p kun forta elspiro]

ㅎ hiıt [≈ h]

La nomoj de la vokaloj [simplaj kaj diftongaj, en ordo alfabeta]

ㅏ a
ㅐ ä
ㅑ ja
ㅒ jä
ㅓ ŏ
ㅔ e
ㅕ jŏ
ㅖ je
ㅗ o
ㅘ ŭa
ㅙ ŭä
ㅚ ŭö
ㅛ jo
ㅜ u
ㅝ ŭŏ
ㅞ ŭe
ㅟ ŭi [sed ĉi-kaze, la ŭ estas duonkonsonantigaĵo de ü]
ㅠ ju
ㅡ ı
ㅢ ıj
ㅣ i

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-07 22:53:33

Ĉu onu konas la originon de la korea alfabeto? Ĉu oni scias, kiel ĝi estis kreita?

Reen al la supro