Al la enhavo

'nk' - kiel elparoli?

de Andybolg, 2007-majo-11

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-11 07:57:03

Laŭ la Tuta Esperanto mi rajtas diri "angkaŭ", "tringki", "flangko" ktp. (Se mi ne miskomprenis ĝin lango.gif )
Sed tiu libro estas tre malnova.
Ĉu mi devas diri "ankaŭ", "trinki" kaj "flanko"? Estas iom malfacile por mi. Estas pli facile kaj nature uzi la anglan 'ng'-sonon.

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-11 09:26:46

Laŭ mia kompreno tiuj sonoj estas alofonaj en esperanto, t.e. vi rajtas uzi ambaŭ. Ankaŭ en la itala okazas io tia. Kiam ni elparolas la vorton "fungo", la lango ne tuŝas la palaton, sed ni ne parolas pri du specoj da "n".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-11 23:51:23

Andybolg:Ĉu mi devas diri "ankaŭ", "trinki" kaj "flanko"?
Certe, jes, vi devas diri tiel.
Sed se vi dirus iom angle. oni vin nepre komprenos.
Mi proponas al vi por pli bona prononcado trejni vin prononci similajn, enhavantajn "nk", vortojn aparte:
kon- paŭzo -kurso;
kon- paŭzo -kludo;
man- paŭzo -ki;
an- paŭzo -kaŭ.
Dum la trejnado malplilongigu la paŭzojn.

Tiu kunmeto de la literoj "n" kaj "k" estas ordinara en la rusa, kaj ni ne havas malfacilaĵojn dum prononcado.
Ruse "n" estas "н", "k" estas "к".
Конка, плёнка, рынки, картинка.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-12 05:56:19

Terurĉjo:Certe, jes, vi devas diri tiel.
Sed se vi dirus iom angle. oni vin nepre komprenos.
Jes, Terurĉjo pravas. Ĉiuj sonoj estas prononcitaj aparte. En la angla, ni estas tentita diri "-ngk-", ĉar ĉi tiu estas kiel ni prononcas angle, sed fari tiele estas malĝusta en esperanto.

Eble, prononci ĉiun sonon aparte estas malfacila iomtempe. Sed, kun praktikado, ĝi plifaciliĝos.

Masacroso (Montri la profilon) 2007-majo-17 12:26:58

Vi devas apartigi silabe ĝin por facile elparolado.

Ankaŭ -> an + kaŭ
Trinki -> trin + ki
Flanko -> flan + ko

Ĝis sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-20 00:46:55

Laŭ mi, ekzistas kaŭzo por elparoli la 'n' en 'nk' same kiel la 'n' en 'ng'. La diferenco inter 'k' kaj 'g' estas nur tio, ĉu voĉa aŭ senvoĉa. Kial, do, oni ne elparolu 'nk' kiel 'ngk'? (Eĉ kial oni priskribu tian elparolon kiel 'ngk'?) Kaj ekzistas la nomo 'Honkongo', kiun oni elparolas same kiel 'Hongkongo'.

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-20 01:38:06

Jen tio kion skribis Zamenhof mem en Lingvaj Respondoj:

"Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono j ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas la nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ g aŭ k elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la i ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo”, “san-go”, “mi-a”."

-- Gary Yu

Reen al la supro