Al la enhavo

La plej grava parto de frazo estas la predikato. Ĝi regas la gramatikon de la tuta frazo. Predikato estas kvazaŭ manuskripto de teatraĵo. La signifo de la predikata verbo decidas, kiaj rolantoj povas aperi, kaj kiajn rolmontrilojn ili havu. Por konstrui frazojn korekte oni do devas por ĉiu verbo bone koni ĝian signifon, kaj scii, kiaj rolantoj povas aŭ devas aperi. Plej grave estas scii detalojn pri subjekto objekto kaj predikativo.

Sensubjektaj verboj

Preskaŭ ĉiu Esperanta verbo devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas sensubjektaj:

tagiĝi
Sola finitiva verboformo sufiĉas por fari kompletan frazon: Tagiĝis. Baldaŭ tagiĝos.
temi
Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-adjekton, kiu montras la temon: Temas pri politiko. Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La libro temas pri matematiko.
pluvi
Pluvis hieraŭ. Baldaŭ pluvos. Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. Ŝtonoj pluvis sur ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: Pluvis ŝtonojn sur ilin.)

Netransitivaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas netransitivaj verboj.

morti
La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: En la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.
okazi
La subjekto estas ago aŭ simila afero: En tiu urbo ĉiujare okazas foiro. Kio okazis? Okazis io grava.
danci
La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis. Iafoje la dancospeco aperas kiel objekto: Mi dancis valson kun li.

Transitivaj verboj

Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto havi ankaŭ objekton. Ili estas transitivaj verboj:

vidi
La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata: La knabino vidas la domon. Ĉu vi vidis la akcidenton?
preni
La subjekto estas tiu, kiu kaŭzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Ŝi prenis teleron el la ŝranko.
helpi
Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko aŭ laboro estas faciligata, povas esti objekto: Ili helpis la blindulon. Oni ankaŭ povas uzi al-adjekton anstataŭ objekto: Eble mi povos helpi al vi.

Priskribaj verboj

Priskribaj verboj ligas priskribon al la subjekto aŭ la objekto. Tian priskribon oni nomas predikativo. Ĝi plej ofte ne havas rolmontrilon.

esti
La subjekto estas tio, kio havas ian econ. La eco aperas kiel predikativo: La domo estas granda. Mia patro estis ŝoforo.
fariĝi
La subjekto estas tio, kio ekhavas ian econ. La eco aperas kiel predikativo: La etoso fariĝis bona. Ili fariĝis ŝtelistoj.
opinii
La subjekto estas tiu, kiu havas opinion pri la eco de io. La objekto estas tio, kio havas la econ. La eco mem aperas kiel predikativo de la objekto: Mia fratino opinias viajn klopodojn vanaj.

IG-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IG estas ĉiam transitivaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.

Se la rezulto de IG-verbo estas eco aŭ stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.:

lacigi
La objekto estas tiu, kiu fariĝas laca: La tro multa parolado lacigas lin. La vojaĝo certe vin lacigis. Tiu ĉi medikamento estas bona, sed ĝi lacigas la uzanton.
edzinigi
La objekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo. Li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro.

Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas netransitiva ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas netransitiva. Ĉe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo:

bruligi
La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. La suda suno bruligas lian nudan kapon.
sidigi
Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. La hundon li residigis sur la keston.

Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas transitiva ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas transitiva. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aŭ la objekto de la origina verbo:

sciigi
La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Ŝi sciigis min pri la novaĵo. La objekto povas alternative esti la sciaĵo: Ŝi sciigis la novaĵon al mi.
memorigi
La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infaneco. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al mi mian infanecon.

Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne eblas diri: Ŝi sciigis min novaĵon. Nek eblas diri: Tio memorigas min mian infanecon.

IĜ-verboj

Verboj faritaj per la sufikso estas ĉiam netransitivaj.

Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato. La radiko aŭ radikoj antaŭ IĜ montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IĜ-verbo estas tio, kio eniras en novan staton. Eventuala kaŭzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Ĉe IĜ-verboj kaŭzanto ne estas interesa:

malpuriĝi
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas malpura: Mia vesto malpuriĝis.
glaciiĝi
La subjekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: La akvo glaciiĝis.
edziniĝi
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Ĉu vi volas edziniĝi kun mi?

En IĜ-verboj faritaj el transitivaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto. La subjekto de la IĜ-verbo estas la objekto de la origina verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ĝin.

detruiĝi
La subjekto estas tio, kio fariĝas komplete difektita aŭ malkonstruita. Ĉu iu detruis ĝin, ĉu ĝi fariĝis tia per si mem, tion la IĜ-verbo ne montras: Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito. Ĉiuj miaj planoj detruiĝis. La origina verbo detrui signifas "kaŭzi kompletan difekton aŭ malkonstruon": La milito detruis la domojn.
ruliĝi
La subjekto estas io, kio moviĝas turniĝante ĉirkaŭ si mem, aŭ veturilo, kiu moviĝas, ĉar ĝiaj radoj turniĝas: La veturilo ruliĝis tre rapide. Ruli signifas "movi ion per turnado de ĝi aŭ ĝiaj radoj": Rulu nun al mi grandan ŝtonon. La vendisto rulis sian ĉaron laŭ la strato.
komenciĝi
La subjekto estas tio, pri kies unua parto temas: Tiam komenciĝis la milito. Lia nomo komenciĝas per "Z". Komenci signifas "kaŭzi komencon, fari la unuan parton de io": Ili komencis sian vojaĝon. Ŝi komencis paroli.
Reen al la supro