Späť na obsah

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

od cspinola, 11. februára 2013

Príspevky: 359

Jazyk: Esperanto

ĉevino (Zobraziť profil) 26. októbra 2014 15:27:28

Ĉiu oficiala komunikado fare de EU-eminentulo estas en la angla lingvo, kiu defakte estas la EU-oficiala lingvo, tute logike, ĉar EU nenio plie estas ol usona kolonio, kaj vi, kontraŭ tiu fakto, nenion povos fari ĉar vi vivas en socio, kie regas kapitalisma diktaturo maskita de klaŭna demokrateco...

karpcio (Zobraziť profil) 5. novembra 2014 20:46:18

Mi opinias ke ni ne devas heziti studi la internacian lingvon, ĉar angloj kaj amerikanoj havas avantaĝon, ĉar ili sin esprimas en sia propra lingvo kaj la ceteraj devas esti atentemaj por aŭskulti kaj kompreni pli malpli bone la paroladon. Per Esperanto neniu havos avantaĝon, ĉar la lingvo apartenas al ĉiuj homoj kaj al neniu lando, do mi rekomendas studi la plej facilan lingvon de la mondo por konstati ke mi tute pravas.

antoniomoya (Zobraziť profil) 5. novembra 2014 21:19:57

karpcio:Mi opinias ke ni ne devas heziti studi la internacian lingvon, ĉar angloj kaj amerikanoj havas avantaĝon, ĉar ili sin esprimas en sia propra lingvo kaj la ceteraj devas esti atentemaj por aŭskulti kaj kompreni pli malpli bone la paroladon. Per Esperanto neniu havos avantaĝon, ĉar la lingvo apartenas al ĉiuj homoj kaj al neniu lando, do mi rekomendas studi la plej facilan lingvon de la mondo por konstati ke mi tute pravas.
Saĝe dirite! Mankas nur ke ne-esperantistoj legu (kaj komprenu) tiun vian mesaĝon.

Amike.

ĉevino (Zobraziť profil) 5. novembra 2014 23:33:30

karpcio:Mi opinias ke ni ne devas heziti studi la internacian lingvon, ĉar angloj kaj amerikanoj havas avantaĝon, ĉar ili sin esprimas en sia propra lingvo kaj la ceteraj devas esti atentemaj por aŭskulti kaj kompreni pli malpli bone la paroladon. Per Esperanto neniu havos avantaĝon, ĉar la lingvo apartenas al ĉiuj homoj kaj al neniu lando, do mi rekomendas studi la plej facilan lingvon de la mondo por konstati ke mi tute pravas.
El kio vi asertas ke esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo ?
Ĉu vi scipovas ĉiujn ilin (inter 6000 kaj 7000)?
Ĉu tio sufiĉas por ke oni volu ĝin lerni ?
Ĉu facileco estu la ununura kriterio ?
Ĉu oni trudu ĝin aŭ esperu ke ĉiuj ĝin memvole aliĝos, ellernos kaj regos ?
Ĉu la konvinkito nepre akceptu ankaŭ la senutilajn komplikaĵojn kaj malfacilaĵoj de tiu dogme plej facila lingvo ?
Vi diras ke kiu eklernas, tiu konvinkiĝas... Ĉu tio veras statistike ?
Kaj el 100 eklernantoj, kiom da ellernintoj, kaj neellernintoj ?
Kaj el 100 ellernintoj, kiom da fuŝparolantoj ?
Kaj kial la EU oficialigus lingvon apenaŭ sciata kaj parolata de kelkcentoj, se ĝi ne oficialigis lokajn kaj enmigrintajn lingvojn uzataj ĉiutage de dek kaj centmiloj ?
Kaj fine, kial esperanton kaj ne iun alian elektotan de tiuj, kiuj ĝin supoze parolos ?

nornen (Zobraziť profil) 5. novembra 2014 23:47:53

ĉevino:Kaj el 100 eklernantoj, kiom da ellernintoj, kaj neellernintoj ?
Kaj el 100 ellernintoj, kiom da fuŝparolantoj ?
Tiuj estas ja bonaj demandoj.

cspinola (Zobraziť profil) 6. novembra 2014 20:13:30

Plio ol 8600 jam subskribis tiun peticion. Lastaj el Hispanio, Francio, Germanio, Brazilo... Vi povas viziti la paĝaro [url=tuj.free.fr]tuj.free.fr[/url] por plia informo.

cspinola (Zobraziť profil) 8. novembra 2014 0:12:06

Seán Ó Riain, ĵus subskribis tiun peticion antaŭ kvin minutoj. Gratulon!!
Ĉu ankaŭ vi jam subskribis?

Mikaelo (Zobraziť profil) 8. novembra 2014 6:26:17

nornen:
ĉevino:Kaj el 100 eklernantoj, kiom da ellernintoj, kaj neellernintoj ?
Kaj el 100 ellernintoj, kiom da fuŝparolantoj ?
Tiuj estas ja bonaj demandoj.
Respondo al tiuj demandoj estus alia, se Esperanto estus oficiale aplikata en EU. Kompreneble intereso al la plua lernado de la lingvo malgrandiĝas, kiam oni ne vidas por si praktikan utilon de la plua lernado.

cspinola (Zobraziť profil) 13. novembra 2014 19:16:24

Mikaelo:
nornen:
ĉevino:Kaj el 100 eklernantoj, kiom da ellernintoj, kaj neellernintoj ?
Kaj el 100 ellernintoj, kiom da fuŝparolantoj ?
Tiuj estas ja bonaj demandoj.
Respondo al tiuj demandoj estus alia, se Esperanto estus oficiale aplikata en EU. Kompreneble intereso al la plua lernado de la lingvo malgrandiĝas, kiam oni ne vidas por si praktikan utilon de la plua lernado.
Tre bone elpensita respondo!

cspinola (Zobraziť profil) 27. novembra 2014 21:51:24

Nur mankas 10 pli subskribontoj por atingi 8700. Lastaj subskribintoj el Francio, Brazilo, Hispanio, Serbio.

Nahor