Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-januaro-08 15:46:56

Mi proponas eblan novan ludon.

Reguloj:

1. Oni proponu duonan frazon.

2. Alia kompletigu la frazon kaj provizu la sekvan duonan frazon, sed uzante la radikon el la lasta vorto kiel la unuan vorton.

3. La unuan vorton povas uzu antaŭan prepozicion, aŭ "la" (aŭ aliajn vortetojn).

__________

Ekzemple:

0. Mia patro estas...

1. Mia patro estas la plej bona en la mondo.
Monde, oni povas...

2. Monde, oni povas serĉi por amikoj.
Amike mi sendis...

3. Amike mi sendis donacon al la frato.
Je frato oni ne povas...

4. Je frato oni ne povas voki "fratino".
{cetere...}

__________

Ĉu vi volas partopreni, bonvolu kompleti la jenan duonan frazon, kaj aldonu alian duonan frazan:

La fratino ne certe estas...

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-08 16:15:23

La fratino ne certe estas lernema.

Lernema junulo volis....

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-08 18:16:54

Lernema junulu volis lerni pli multe ol sia patro.

Somere mi ĉiam ...

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-08 18:43:56

ratkaptisto:Lernema junulu volis lerni pli multe ol sia patro.

Somere mi ĉiam ...
Bonvolu denove atenteme legi la unuan mesaĝon!

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-08 19:20:24

dobri:
ratkaptisto:Lernema junulu volis lerni pli multe ol sia patro.

Somere mi ĉiam ...
Bonvolu denove atenteme legi la unuan mesaĝon!
Jes, mi nun komprenas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-08 19:22:38

Lernema junulo volis lerni pli multe ol sia patro.

Patro ne ĉiam ...

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-08 19:31:01

Patro ne ĉiam estis hejme, ĉar li ankaŭ vizitis gastejon.

La gastejo havis ...

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-08 19:38:13

La gastejo havis multajn gastjojn kaj malmultekostaj ofertoj.

Ofertoj por vestaĵo ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-januaro-08 19:49:55

Ofertoj por vestaĵo estis donaco, kiun li donis al almozulo.

Almozi en strato...

kadigia constantino (Montri la profilon) 2014-januaro-08 20:13:03

Almozi en strato ne estas ĝoja vivo.
La vivo estas...

Reen al la supro