Späť na obsah

Ĉu vi povas kompreni tekston je LidePla?

od sunnynai, 3. februára 2014

Príspevky: 71

Jazyk: Esperanto

sunnynai (Zobraziť profil) 5. februára 2014 21:36:08

Rugxdoma:Mi sufiĉe bone komprenis la rakonton, sed nur tial, ke mi de antaŭe konas latinidajn, ĉinajn, rusajn, anglajn kaj germanajn vortojn. Se oni ne jam konas plurajn lingvojn, ne helpas multe la principo ke ĉiuj vortoj devenas el variaj lingvoj, preskaŭ sen ŝanĝoj.
Pri ĉiu ajn lingvo, nur dum la plej fruaj minutoj de la lernado avantaĝas iom la varia vortdeveno. Tio estas kiam la komencanto ankoraŭ ĝojas kaj fieras kiam li rekonas vortojn de sia propra lingvo. Post tiu komencperiodo tute aliaj eĉoj determinas la taŭgeco de la lingvo.
Dankon por via respondo!
Vi certe pravas. Ĉiuj vortoj de lidepla (ekzemple de lidepla) estas ja vortoj de lidepla, kiuj nur similas vortojn el diversaj lingvoj. Sed, unue, kiam oni vidas ian similecon, estas pli facile memorfiksi la vortojn. Kaj, due, vi ja rekonis kaj komprenis la vortojn ĉar ili tute ne ŝanĝiĝas (gramatike). Ankaŭ la gramatika vortetoj ne estas nepra.
Do lidepla estas ja facila lingvo.

utku (Zobraziť profil) 6. februára 2014 17:47:27

Malmulte studinte multojn lingvon, mi ne sufiĉe komprenis la tekston. Kelkaj vortoj pri kiuj mi havas ideon estas jenaj. Mi ne scias kiom el tiuj estas korektaj.

mucho : multa (hispana)
yar : jaro
un : 1 (hispana)
povre : malriĉa (angla)
bat : sed (angla)
karim : kara (araba)
ela : ŝi (hispana)
sole : sole (hispana)
kun : kun
ambi : ambaŭ
chi : ĉi-tiu
also : ankaŭ (angla)
go : iri (angla)
inu : hundo (japana)
doni : doni
talimi : studi / provi (araba)
kuki : kuiri (angla)
dan : kaj (indoneza)
wud : -us (angla)
hao : bona (ĉina)
dolche : dolĉa
stopi : halti
returni : returni
dom : domo
bringi : porti (angla)
oftem : ofte
kom : veni (angla)
chu : ĉu
til : ĝis (angla)
nau : naŭ
fogeti : forgesi (angla)
worda : vorto (angla)
sobre : sur (hispana)
it : ĝi (angla)
permanentem : konstante (angla)
kukishamba : vespermanĝo (angla, persa)
tote : tuta
munda : mondo
komo : kiel (hispana)
helpi : helpi
wen : kiam (angla)
sol : suno (hispana)
simplem : simple
eniwan : iu (angla)
urba : urbo
tra : tra

Krome, iom helpe de kunteksto mu supozas ke;

bak: antaŭ (de angla back)
ye: ekzisti
gela : knabino
jivi: vivi
elay: ŝia
mata: patrino
e: kaj
fo: por
hu : kiu
ley : kuŝi
beda : lito
ba : -u
ol : el
resti : ripozi

Kiujn mi ne havas bonajn ideojn estas:
nixa, kinda, shulin, shuki, chiwat, dar, miti, laogina, hu, jan, pot-ki, a, si, shwo, huanmi-kasha, depos, docha, defai, povritaa, hunga, li, tanto, yao, unves, he, sta, sate, for, asendi, pot-ney, borda, fulisi, poy dwa-ney, gata, mah-sate, es, gro-disasta, nulwan, pa, fin, sin, lai, zin, mus, sey.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 6. februára 2014 18:34:28

uff! = angla
tro komplika vortostoko por neniu gajno - nur por miksi - kie estas Xĥosa, songa, joruba, ktp? kaj la mikosuka de nia florida regiono? eble iom da seminola kaj tajina, karaiba, kaj tupi-guarani-a...... vere kun ĉirkaŭ 6.600 lingvoj en la mondo oni povus selekti unu vorton de ĉiu lingvo nur por havi vorton de ĉiu lingvo - sed kiel tio faciligus interkomunikon?

sunnynai (Zobraziť profil) 6. februára 2014 18:38:54

Estas ja bone!! )))
Mi skribos pri vortojn, pri kies signifoj vi ne estis tute prava:

karim : bonkora (araba)
chi : manĝi (ĉina)
also : do (germana)
inu : enen
talimi : instrui (araba)
dan : tiam
kom : kiel
chu : eliri (ĉina)
kukishamba : kuirejo (= kuir'ĉambro)
sol : nur

ley : ilia
beda : malfeliĉo (rusa)
ol : tuta
resti : resti

nixa - nenio (germana), kinda - infano (germana), shulin - arbaro (ĉina), shuki - serĉi (ukraina), chiwat - manĝaĵo (ĉina), dar - tie (germana), miti - renkonti (angla), laogina = lao (malyuna, (ĉina)) + gina (virino (latina)), hu - kiu (angla), jan - scii (hindi), pot-ki = pot (poto) + ki (eta), a - al (hispana), si - se (hispana), shwo - diri (ĉina), huanmi-kasha = huanmi (milea grio, ĉina) + kasha (kaĉo, rusa), depos - ekde (franca), docha - filino (rusa), defai - de + fai (, povritaa = povre + itaa (-ec-) , hunga - malsato (angla), li - ili, tanto - tiom (hispana), yao - voli (ĉina), unves = un + ves (fojo, hispana), he - -is (angla), sta - farti (italiana), sate - sata, for - for, asendi - ascendi, pot-ney = pot (poto) + -ney (por fari adjektivon), borda - rando, fulisi = ful (plena) + isi (-ig-), poy - poste , dwa-ney = dwa (du, rusa) + -ney, gata - strato, mah-sate = satigi, es - estas, gro-disasta = plagego, nulwan = nul + wan (neniu), pa - je, fin - fino, sin - sen, lai - veni (ĉina), zin - eniri (ĉina), mus - devas (angla kaj aliaj), sey - tia ĉi.

sunnynai (Zobraziť profil) 6. februára 2014 18:40:27

robbkvasnak:uff! = angla
tro komplika vortostoko por neniu gajno - nur por miksi - kie estas Xĥosa, songa, joruba, ktp? kaj la mikosuka de nia florida regiono? eble iom da seminola kaj tajina, karaiba, kaj tupi-guarani-a...... vere kun ĉirkaŭ 6.600 lingvoj en la mondo oni povus selekti unu vorton de ĉiu lingvo nur por havi vorton de ĉiu lingvo - sed kiel tio faciligus interkomunikon?
En lidepla estas vortoj el 10 ĉefaj lingvoj.

cafaristeir (Zobraziť profil) 6. februára 2014 19:16:25

Mi ja komprenas, sed mi jaŭ konis Lideplon....

sventhe (Zobraziť profil) 8. februára 2014 20:43:14

Mi komprenas la rakonton, parte ĉar mi rekonas ĝin, parte ĉar mit jam iom informis min pri Lidepla.
Mi ŝatas la ideon konsideri ekstereŭropajn lingvojn, tio donas pli "tutmondan" sonon a la lingvo.
La gramatiko de Lidepla ŝainas al mi sufiĉe simpla. E-o havas la avantaĝon, ke baze de la finaĵojn tre facilas ekkoni frazstrukturon
ankaŭ kiam oni ne scias ĉiujn vortojn de frazo. Tio pli mafacilas en Lidepla, sed mi kredas, ke koni la 500 plej oftajn vortojn sufiĉas por
senti sin hejme ankau en Lidepla. Mi ŝatus legi pli da tekstoj, sed ne nur fabelojn, ankaŭ fakajn tekstojn por provi se la lingvo funkcias en pli kompleksaj kuntekstoj.

sunnynai (Zobraziť profil) 8. februára 2014 21:54:34

sventhe:Mi komprenas la rakonton, parte ĉar mi rekonas ĝin, parte ĉar mit jam iom informis min pri Lidepla.
Mi ŝatas la ideon konsideri ekstereŭropajn lingvojn, tio donas pli "tutmondan" sonon a la lingvo.
La gramatiko de Lidepla ŝainas al mi sufiĉe simpla. E-o havas la avantaĝon, ke baze de la finaĵojn tre facilas ekkoni frazstrukturon ankaŭ kiam oni ne scias ĉiujn vortojn de frazo. Tio pli malfacilas en Lidepla, sed mi kredas, ke koni la 500 plej oftajn vortojn sufiĉas por senti sin hejme ankau en Lidepla. Mi ŝatus legi pli da tekstoj, sed ne nur fabelojn, ankaŭ fakajn tekstojn por provi se la lingvo funkcias en pli kompleksaj kuntekstoj.
Ĉi tie oni povas trovi pli da tekstojn:
http://wiki.lidepla.info/index.php/Shefpaja
http://lidepla.org/

lagtendisto (Zobraziť profil) 9. februára 2014 10:36:03

sunnynai, ĉu iu membro de teamo de Lidepla projektos prezenti Lidepla-n dum sekva SES-renkontiĝo en Moskvo?

sunnynai (Zobraziť profil) 9. februára 2014 16:35:17

spreecamper:sunnynai, ĉu iu membro de teamo de Lidepla projektos prezenti Lidepla-n dum sekva SES-renkontiĝo en Moskvo?
Nun oni ne havas tian planon, sed tio estas ja eble.

Nahor