Al la enhavo

Kiel diri...

de nornen, 2015-januaro-03

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-januaro-03 07:31:51

Kiel diri Esperante la germanan "doppelt (dreifach, n-fach) so viel Mehl als Zucker" aŭ la anglan "twice (thrice, n times) as much flour as sugar"?

akueck (Montri la profilon) 2015-januaro-03 09:34:05

nornen:Kiel diri Esperante la germanan "doppelt (dreifach, n-fach) so viel Mehl als Zucker" aŭ la anglan "twice (thrice, n times) as much flour as sugar"?
Mi konjektas, ke "duoble pli da faruno, ol sukero" estas ne malghusta. Manke de Fundamenta modelo mi bazas mian konjekton sur la ekster-Fundamenta lingvo-uzo de Zamenhof, ekzemple: "La reghido estis felicha, li vidis ja centoble pli multe, ol kiom ni chi tie rakontas" (trovita per Tekstaro de Esperanto).

dbob (Montri la profilon) 2015-januaro-03 10:19:55

akueck:"... li vidis ja centoble pli multe, ol... "
Ĉu "dufoje pli da faruno, ol sukero" estus ankaŭ ĝusta?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-januaro-03 10:43:09

dbob:
akueck:"... li vidis ja centoble pli multe, ol... "
Ĉu "dufoje pli da faruno, ol sukero" estus ankaŭ ĝusta?
Tio estus f = 3s.

Ĉu "unufoje pli da faruno, ol sukero" estus ankaŭ ĝusta? f = 2s
Ĉu "dufoje kiom da sukero, tiom da faruno" estus ankaŭ ĝusta? f = 2s
Ĉu "dufoje tiom da faruno, kiom da sukero" estus ankaŭ ĝusta? f = 2s

akueck (Montri la profilon) 2015-januaro-03 12:56:06

Rugxdoma:
dbob:
akueck:"... li vidis ja centoble pli multe, ol... "
Ĉu "dufoje pli da faruno, ol sukero" estus ankaŭ ĝusta?
Tio estus f = 3s.

Ĉu "unufoje pli da faruno, ol sukero" estus ankaŭ ĝusta? f = 2s
Ĉu "dufoje kiom da sukero, tiom da faruno" estus ankaŭ ĝusta? f = 2s
Ĉu "dufoje tiom da faruno, kiom da sukero" estus ankaŭ ĝusta? f = 2s
Lau mi "foj'" ne trafas, char ghi rilatas al okazoj kaj tempo.

La demando estas, chu "duoble pli da faruno, ol sukero" vere signifas la celatan f = 2s. Mi ne estas certa, eble char en la germana oni ne uzas la komparativon, sed esprimas la aferon jene:

"doppelt so viel Mehl wie Zucker", lauvorta traduko en Esperanton:
"duoble tiom da faruno, kiom da sukero"

sudanglo (Montri la profilon) 2015-januaro-03 14:34:34

La Tekstaro apogas:

Duoble pli da faruno ol sukero
Duoble da faruno ol sukero

Sed kvankam mi ne trovis trafojn por la ĉi-subaj formoj, tiuj ankaŭ ŝajnas al mi eblaj:

Double (pli) da faruno, kiom da sukero
Duoble (pli) da faruno, kiel da sukero

Estas tute klare, ke duoble da faruno ol sukero signifas f=2s. Sed mi havas etan dubon ke duoble pli da faruno ol eble, pedante, povus signifi la mezuron de la plio - do se la plio estas la duoblo de la sukera kvanto, tiam f=3s.

Tamen mi supozas ke en la pratiko oni ankaŭ interpretus tion kiel f=2s.

la trafoj de 'oble pli da' en la Tekstaro ne ĝenerale permesas kontrolon de la interpreto, krom en la sekva ekzemplo: Estas ja trioble pli da akvo sur la terglobo ol firma tero

amigueo (Montri la profilon) 2015-januaro-03 20:14:30

"kiomoblas sukero farunon? du"

Reen al la supro