Al la enhavo

Misfunkcio je foruma Novmesaĝindikilo?

de homojKunHomoj, 2008-januaro-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-januaro-26 13:50:52

Unue mi vidis tiun en la germana Forumo: La Fadeno de Verdano ĉiam estas indakata, ke ĝi havas novajn Mesaĝojn kvankam ankoraŭ nur enhavas la du originajn Mesaĝojn de ĝia Iniciatinto.
Ĉi tiam mi ankaŭ vidis tiun Okazaĵon en la Testejo: La Fadeno «Koran saluton de Sri-Lanko» ĉiam indikas, ke ĝi enhavas novajn Mesaĝon (eĉ se mi legis ilin duoble, trioble ktp. kaj aktualigis [aŭ ĉu «denove ŝutis» sonus ĉi tie pli bone?] la Forumpaĝon).
Mi miras, ĉu aliaj Uzantoj ankaŭ havas tiun Problemon.
Mi hieraŭ nuligis miajn Ĵetonojn. Eble tio kaŭzas la Problemon. Helpu min, bonvole!

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-26 16:00:10

homojKunHomoj:Mi hieraŭ nuligis miajn Ĵetonojn. Eble tio kaŭzas la Problemon. Helpu min, bonvole!
Kio estas Ĵetonoj? Kredeble la problemo estas pri viaj kuketoj. Venu al la unua paĝo de la forumoj kaj tuj sube alklaku "Marki ĉiujn temojn kiel legitajn". Kredeble tio helpos.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-26 20:54:10

Unue mi diru ke mi tute ne volas plendi ĉi tie, Lernu! certe estas bonega paĝaro, mi nur volas raporti kion mi spertis. Mi ne rimarkis la saman problemon, kiun havis homojKunHomoj, sed mi kelkfoje havis alian problemon, laste hodiaŭ. Post iom da tempo (kelkaj semajnoj) mi ne plu povas viziti paĝojn de la forumo kiam mi estas ensalutita. Mi ricevas la erarmesaĝon ke la kuketo estas tro longa. Mi tiam devas forigi ĉiujn kuketojn de Lernu! por ke mi plu povas uzi la forumon.
Eble mia foliumilo estas la kaŭzo por la problemo, mi uzas la programon Konqueror.
Alia problemo, kiun mi havas, estas la ĉapelitaj literoj. Ĉio bonas sur la normalaj paĝoj, sed en la fenestro por tajpi novan mesaĝon kaj en la tujmesaĝilo mi nur vidas malplenan kvadraton anstataŭ ĉapelita litero. Ankaŭ en aliaj retpaĝoj ekster Lernu! mi havas la saman problemon. Eble ĉio estas problemo de mia sistemo, sed mirigas min ke kelkaj paĝoj funkcias, aliaj ne. Eble iu ja havas ideon kiu povus helpi min.

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-26 23:10:25

horsto:Eble iu ja havas ideon kiu povus helpi min.
Nuntempe mi povas nur konsili ŝanĝi vian retumilon al Firefox, ĉar ni ne testas niajn paĝojn en Konqueror, pro tio en ĝi povas aperi iuj problemoj.

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-29 23:16:49

horsto:Post iom da tempo (kelkaj semajnoj) mi ne plu povas viziti paĝojn de la forumo kiam mi estas ensalutita. Mi ricevas la erarmesaĝon ke la kuketo estas tro longa.
Mi nun tute forigis kuketojn de la forumoj. Do espereble, ke vi almenaŭ tiun ĉi problemon ne plu havos. rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-30 19:43:29

Jev:
Mi nun tute forigis kuketojn de la forumoj. Do espereble, ke vi almenaŭ tiun ĉi problemon ne plu havos. rideto.gif
Dankon! rideto.gif
Bonvolu oferi ne tro da tempo por testi ĉiujn foliumilojn. Mi ne estas fakulo, mi naive kredis ke sufiĉas atenti la normojn. Rilate al Konqueror mi esperas ke la nova KDE4, kiun mi ankoraŭ ne havas, donos multajn plibonigojn.

Reen al la supro