Al la enhavo

Videbligo de forumoj

de Jev, 2008-januaro-27

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-27 16:19:32

Pluraj personoj plendis, ke la forumoj ĉe lernu! estas malfacile troveblaj kaj multaj uzantoj ne uzas ilin, ĉar simple ne scias, ke ili ekzistas. Mi ne scias, ĉu tio estas vero, sed se multaj homoj plendas, tio certe estas konsiderinda afero. Do la demando estas, kion ni povas fari por ke la forumoj iĝu pli videblaj al niaj uzantoj? Ĉu aldoni ion al "Mia angulo"?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-27 18:43:24

Kiam mi malfermas la ĉefpaĝon per mia 19" televido, la kadro "laste en la forumo" malaltas en la paĝo. Vi meteblas tiun kadron anstataŭ la kadro "Ni gratulas jenajn lernu!-uzantojn okaze de ilia naskiĝtago" kiu ne tre utilas kaj donas fine neniujn informaĵojn.

En antaŭa fadeno, mi diris ke mi ŝatus ke en la kadro "laste en la forumo", estos pli da 5 lastaj mesaĝoj (10-15 lastoj), tiel la kadro grandiĝus pleje.
"Foruma" Bildo eblus en la kadro por ke ĝi identitiĝus bone.

La helpon pri la uzaĵo de la forumo boneblus. Malferme la forumo, ne estas helpo. Tiu aperas nur kiam oni respondas per mesaĝo.

La eblo de serĉo en la forumo bonegus.

okulumo.gifokulumo.gifokulumo.gifokulumo.gif

Fajro (Montri la profilon) 2008-januaro-28 07:35:22

Jev:Pluraj personoj plendis, ke la forumoj ĉe lernu! estas malfacile troveblaj kaj multaj uzantoj ne uzas ilin, ĉar simple ne scias, ke ili ekzistas. Mi ne scias, ĉu tio estas vero, sed se multaj homoj plendas, tio certe estas konsiderinda afero.
Tutcerte! estas malfacile troveblaj!
Jev:Do la demando estas, kion ni povas fari por ke la forumoj iĝu pli videblaj al niaj uzantoj?
Aldonu "Forumoj" butonon apud " Mia Lernu!"

Fajro (Montri la profilon) 2008-januaro-28 08:22:50

Frankouche:... Vi meteblas tiun kadron anstataŭ la kadro "Ni gratulas jenajn lernu!-uzantojn okaze de ilia naskiĝtago" kiu ne tre utilas kaj donas fine neniujn informaĵojn.
Certe. Tiu kadro senutilas kaj kutime la plejmulto el tiu uzantoj ne plu partoprenas ĉi tie!

Pli utilus fotetoj de ensalutintaj uzantoj tie.

Frankouche:La eblo de serĉo en la forumo bonegus.
Ankaŭ bonegus havi RSS-fluoj kaj uzi bbcode (oni povas uzi "Firefox extensions" por pli rapide skribi URL-ojn, ktp.)

ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-28 10:00:20

Eble sufiĉus interŝanĝi la ordon de videbligo:

unue videblus la du kadroj "Laste en la forumo" kaj "Ŝerco", poste la naskiĝtaga kadro.

Persone mi opinias, ke la naskiĝtaga kadro ne tre utilas, tamen lastatempe aliaj uzantoj diris, ke ili preferas, ke ĝi daŭre aperu.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-28 10:14:56

Mi jam rimarkis, ke Lernu! aldonis anonceton "Legi la forumojn" al "Mia angulo".

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-30 13:28:56

Fajro:Ankaŭ bonegus havi RSS-fluoj
Mi ĵus aldonis tion.

Fajro:kaj uzi bbcode (oni povas uzi "Firefox extensions" por pli rapide skribi URL-ojn, ktp.)
Mi ne komprenis tiun ĉi parton de via mesaĝo. Ĉu vi povas pli detale klarigi?

Fajro (Montri la profilon) 2008-januaro-30 17:46:54

Jev:
Fajro:kaj uzi bbcode (oni povas uzi "Firefox extensions" por pli rapide skribi URL-ojn, ktp.)
Mi ne komprenis tiun ĉi parton de via mesaĝo. Ĉu vi povas pli detale klarigi?
Bv. legu: http://en.wikipedia.org/wiki/BBCode (en la angla)

BBCodeXtra extension

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-30 17:49:47

Fajro:Bv. legu:
Mi scias, kio estas bb-kodo rideto.gif kaj en la forumoj ni jam uzas bb-kodon, sed esperantigitan, ĉu ne? Tio laŭ mi sufiĉas.

Fajro (Montri la profilon) 2008-januaro-30 19:01:13

Jev:
Fajro:Bv. legu:
Mi scias, kio estas bb-kodo rideto.gif kaj en la forumoj ni jam uzas bb-kodon, sed esperantigitan, ĉu ne? Tio laŭ mi sufiĉas.
Ne.

Reen al la supro