Al la enhavo

Faciligi vidigon de ensalutintaj uzantoj ĉe "Lernu!"

de Dominique, 2008-februaro-02

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Dominique (Montri la profilon) 2008-februaro-02 21:04:43

Estas laŭ mi iom malfacile vidigi, kiom da uzantoj estas ensalutintaj ĉe la retejo de "Lernu!".

Ĉu ne indus aldoni ligilon en la ĉefa paĝo mem de "Lernu!", kiu montrus ion kiel "Ensalutintaj uzantoj: 46"?

Eble tio instigus pli da homoj al ensaluto. Estus nur eta informo en la ĉefa paĝo, sed estus sufiĉe utila, malkiel la listo de naskiĝtagoj, kiu estas nun granda pro la kreskanta nombro de uzantoj, kaj ne sufiĉe utila por aperi sur la ĉefa paĝo (ĝi uzas tro da spaco).

ritarita (Montri la profilon) 2008-februaro-02 21:11:39

Dominique:Ĉu ne indus aldoni ligilon en la ĉefa paĝo mem de "Lernu!", kiu montrus ion kiel "Ensalutintaj uzantoj: 46"?
Mi konsentas.

Eble ankaŭ utilus legi en la ĉefa paĝo ion kiel
"En la babilejo nun ĉeestas 6 uzantoj".

Reen al la supro