Al la enhavo

ridejo.ikso.net

de Kirilo81, 2015-decembro-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-03 19:30:21

La komenca paĝo de lernu.net kaj aliaj paĝoj anoncis la starton de Ridejo.
Al mi persone ĝi tre plaĉas, sed ŝajne la paĝo ne estas tre ofte uzata. Foje dum semajnoj entute ne aldoniĝas ŝercoj, foje estas mallongdaŭra aktiveco.
Ĉu nur tro malmultaj homoj ne konas ĝin aŭ ĉu estas aliaj kialoj, pro kiuj la paĝo ne furoras?

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-decembro-11 13:39:06

Saluton!

Mi de tempo al tempo vizitas tiun paĝaron, sed devas konfesi, ke la plejparto de la ŝercoj ne amuzas min. Humuro malfacile estas internacia, ĉar ĝi baziĝas ĉefe sur tabuoj, kaj tabuoj varias laŭ la landoj kaj la epokoj.

Mankas ŝercoj pri esperantistoj, kiel ekz:
- Kio havas du okulojn kaj kvardek dentojn?
- Krokodilo!
- Kio havas du dentojn kaj kvardek okulojn?
- Esperanta klubo!
Eble la kondiĉoj por aldoni ŝercon estas tro drastaj: oni devas tajpi netajpeblan korean literon (Unicode d42f), kaj tio verŝajne malinstigas multajn.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-decembro-14 09:07:22

Altebrilas:Eble la kondiĉoj por aldoni ŝercon estas tro drastaj: oni devas tajpi netajpeblan korean literon (Unicode d42f), kaj tio verŝajne malinstigas multajn.
Ne ne, vi devas tajpi nur la literojn/ciferojn d-4-2-f, tio vere estas eĉ maldrasta. Mi dezirus la eblojn postredakti la ŝercojn kaj komenti ilin, aŭ almenaŭ kontrolon fare de la retejestro.

Jes, estas malfacile ŝerci internacie, sed sur la aktuala ĉefpaĝo estas eĉ kvin ŝercoj kun rilato al Esperanto.

Reen al la supro