Al la enhavo

Numera sekvenco

de Miland, 2008-marto-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-07 11:08:48

sergejm:Mi pensis pri unu respondo, sed ĝi estas alia sekvenco:
365, 687, 4333, 10759, ...
Ha, bona problemo! Mi pensis pri primoj, polinomoj, perfektaj numeroj.. sed io ĝenis min pri tio numero 687. Kie diable mi vidis tion antaŭe? Ni havas komunan intereson, amiko, astronomio, ĉu ne! La numeroj estas la tempoj (en Teraj tagoj) por planedoj ĉirkaŭiri la sunon. La Tero bezonas proksimume 365, Marso 687, Jupitero 4333, Saturno 10759, kaj la sekvanta, Urano, 30685. Jen la solvo.

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-10 09:33:51

Miland:365, 445, 555, 1031, 1405, ?
2430

Temas pri la sama nombro en dekuma, naŭuma, okuma, sepuma, sesuma kaj kvinuma nombrosistemoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 10:45:48

david_t:Temas pri la sama nombro en dekuma, naŭuma, okuma, sepuma, sesuma kaj kvinuma nombrosistemoj.
Gratulon! Vi pravas.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-10 18:28:12

david_t:
Miland:365, 445, 555, 1031, 1405, ?
2430

Temas pri la sama nombro en dekuma, naŭuma, okuma, sepuma, sesuma kaj kvinuma nombrosistemoj.
Mi tute ne komprenis demando.gifdemando.gifdemando.gif
Bonvolu pardoni mian nescion malgajo.gifmalgajo.gifmalgajo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 19:27:27

StephaSport:
Bonvolu pardoni mian nescion malgajo.gifmalgajo.gifmalgajo.gif
365 = 3*(10^2) + 6*(10^1) + 5 = 300+60+5
445 = 4*(9^2) + 4*(9^1) + 5 = 324+36+5

...

2430 = 2*(5^3) + 4*(5^2) + 3*5 = 250+100+15

Temas pri la bazoj de numeraj sistemoj - ni kutime uzas 10, kompreneble, sed aliaj eblas. Komputeruloj ofte uzas la binara sistemo kun bazo 2, ekzemple, do ĉiuj numeroj esprimitas uzante nur 0 kaj 1.

Ĉu estas klare nun?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-10 19:41:11

Ĉu estas klare nun?
Tute klare! Dankon! rideto.gif

Reen al la supro