Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-04 12:22:26

Mi ne komprenas vian sintenon, ĉu temas pri amika ludo aŭ malvarma milito? (Rigardu arkivon pri "nia" ludo).

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-04 12:40:13

Vinisus:Mi ne komprenas vian sintenon, ĉu temas pri amika ludo aŭ malvarma milito? (Rigardu arkivon pri "nia" ludo).
[Mi ne komprenas vian demandon. 'Nia ludo' ... estas lingva ludo, kaj ĝi apartenas al la partoprenantoj kaj la legantoj... kiel tiu estas ia milito? La arkivilo provizas facilan metodon por spekti la tutan ludon, kaj filtri je unu partoprenanto, aŭ ĉiuj.]

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-04 19:15:31

malkrokodilo=esperantisto...?
trionono=trioblo ?
malĉirkaŭ: li metis tri fingrojn malĉirkaŭ la glason, kaj tiumaniere levis ĝin.
malludo=laboro ?
malgriza=bunta?

Серёга (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-05 06:21:46

malkrokodilo=esperantisto...? eble
trionono ≠ trioblo ? trionono = 1/9
malĉirkaŭ: li metis tri fingrojn malĉirkaŭ la glason, kaj tiumaniere levis ĝin. Al mi placxas ridulo.gif
malludo=laboro ? jes, ankaux povas iam esti zorgoj kaj devaj faradoj.
malgriza=bunta? absolute sendube

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 04:36:07

dormdolĉo (dorm + dolĉo) = Dormado, kiu estas agrabla, dolĉa.

Posttagmeze mi spertis bonan dormdolĉon, kun plene da sonĝoj.

Christa627 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 06:30:24

"dormdolĉo" estas speco de dolĉo, kiu rilatas al dormo.

verbigemulaĉo (verb-ig-em-ul-aĉ-o): persono, kiu emas fari verbojn el adjektivoj, substantivoj, ktp, eĉ kiam tio ne taŭgas, aŭ kaŭzas miskomprenon.

"Ĝi certe seĝas, sed ĉu ĝi lignas?" demandis la verbigemulaĉo.

Urho (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 09:53:29

Tujtero (tuj + Tero) = Twitter; Nuntempe ankaŭ en Tujtero estas multe da Esperantistoj.

Parenteze, mi mem tre ŝatas tiun vorton. — Bv. legi ĉi tiun fadenon ĉe lernu!:

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-14 05:38:29

malatendi (mal + atendi) = Pasigi tempon post iu okazo.

Ni malatendas unu jaron de lia morto.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-22 04:46:00

ordmanko (ord + manko) = Manko de ordo.

Ŝi esprimis malkontentecon pri la ordmanko en la ĉambro de sia filino.

Серёга (Montri la profilon) 2016-oktobro-06 17:52:46

bananformo (banan + formo) io ke havas formon simile banano.

Akva ciklo kun du flosiloj de bananformo.

Reen al la supro