Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
R2D2! (Montri la profilon) 2008-marto-19 01:39:44
Sed ȷen frazoȷ «Mı nomıĝas Arturo» kaj «Mı farıĝıs ınstruısto».
Do, se la bluaȷ vortoȷ ne estas akuzatıvoȷ, kıo estas ılı? Kaȷ kıun prepozıcıon onı devas uzı?
—R2D2!
werechick (Montri la profilon) 2008-marto-19 04:30:18
Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-19 07:17:17
Tiu paradigmo de vortbildo devus esti tia:
mi nomas Petro.- "peк diri kiun nomon mi havas"
mi nomiĝas Petro.- "per diri ke mi komencas nomi Petro"
mi nomigas Petro al iu - "per diri ke mi donas nomon "Petro" al iu.
Tiel la lingvo estus pliege regula,facila kaj malpli konfuzanta.
Entute, mi tute ne komprenas kial uzado de nominativo estas malpermesita kun la verbo "esti",do tio estas nenio ol heredo de naturaj lingvoj kaj ne estas iu ajn obstaklo kaj neniu sufiĉe serioza kaŭzo kial ni ne povas uzi ĝin en tiu okazo.
Ankaŭ mi volas noti ke la Esperanto estas tute konfuzanta en sia uzado de la suffikso "iĝi",do tiu suffikso havas, same kiel en la naturaj europaj lingvoj
tri malsimilajn sencojn.Mi ne analizos ilin ĉi tie,do tio estas longa parolado kaj mi simple mallaboremas pri tio nun.
Simple sufiĉe vidu ke ekzistas tiel verbo ol "nomiĝi" kun senco de "havi nomon" kaj NE kun senco komenci havi ĝin.
sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-19 07:23:24
estas bonaj. Bluaj vortoj estas predikativoj kaj devas esti en nominativo.
Predikativo povas esti o-vorto aŭ a-vorto
La vetero iĝas varma.
Se ne estas subjekto, predikativo estas e-vorto(adverbo):
Iĝas varme.
k.garin (Montri la profilon) 2008-marto-19 11:40:27
Taciturn_:mi tute ne komprenas kial uzado de nominativo estas malpermesita kun la verbo "esti"Tio estis lastan jaron.
Taciturn_:mi nomas Petro.- "peк diri kiun nomon mi havas""Mi nomas Petro" estas sensenca kaj erara frazo. Ĝuste devas esti:
mi nomiĝas Petro.- "per diri ke mi komencas nomi Petro"
mi nomigas Petro al iu - "per diri ke mi donas nomon "Petro" al iu.
Mi nomas lin Petro - kiam mi parolas al li, mi uzas lian nomon Petro.
Mi nomis lin Petro - post lia naskiĝo mi donis al li nomon Petro.
Nomi - doni al iu aŭ uzi ies nomon .
Mi nomiĝas Petro - Mia nomo estas Petro, kiam oni min vokas, oni uzas nomon Petro.
"Mi nomigas Petro al iu" estas preskaŭ sensenca kaj erara frazo.
Nomigi estas ordoni al iu aŭ devigi iun nomi alian persomon.
"Mi nomigas Petron" povas, ekzemple, signifi - mi ordonas al Petro nomi alian personon per certa nomo.
La sufikso -iĝ- signifas, ke ĝia agado revenas al la subjekto de la agado, kiu ankaŭ rolas objekton, la sufikso mem kvazaŭ enhavas en si mem "akuzativon", sed subjekto kaj objekto de la agado ne povas samtempe esti en nominativo kaj akuzativo, ĉu?
k.garin (Montri la profilon) 2008-marto-19 11:42:43
R2D2!:Mı scıas, ke -ıĝı ne havas akuzatıvon.Mi nomiĝas Arturo - mi nomas min Arturo.
Sed ȷen frazoȷ «Mı nomıĝas Arturo» kaj «Mı farıĝıs ınstruısto».
Do, se la bluaȷ vortoȷ ne estas akuzatıvoȷ, kıo estas ılı? Kaȷ kıun prepozıcıon onı devas uzı?
—R2D2!
Mi fariĝis inĝeniero - mi faris (igis) min inĝeniero.
Mi naskiĝis antaŭ longaj jaroj - mi naskis min...
Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-19 12:46:11
Ĉiu via respondo povas montri vin ol la persono kiu scias la Esperanton bonbonege,sed kiu samtempe komprenas tute nenion en lingvoscienco.
Oni bezonegas verajn profesiulojn en esperanta movado per movi ion al pli bona rezulto.
Aŭ simple,kaj pli posible, oni bezonas grandan volon per rompi limojn de la senrezona konservatizmo.
Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-19 13:09:46
mi vere tre volas ekscii kial vi povis naski vin mem de vi mem.El via propra ventro?
tio estus pli bone, se oni uzus ĝin kiel(se mi volus uzi verbon "naski" kun la senco de doni vivon al iu per naskiĝo):
mi naskas ŝin - mi donas vivon al ŝi.
ŝi naskitas - ŝi estis donita de mi kun vivo. (Tute gramatike nekorekta uzado laŭ la reguloj esperantaj, sed mi permesis tion al mi per pli bone montri ekzemplon)
ŝi naskatas - ŝi estas naskata
Ankaŭ estus pli bone diri :
mi nomitas = mi estis nomita
Ankaŭ se la suffikso "iĝi" havas la sencon de la refleksivo, pro kio ĝi mem havas ankaŭ la sencon de la ŝanĝo de stato?
Bonvolu respondi:
Ĉu: mi amas min = mi amiĝas ?
Laŭ via respondo tio devas esti tute tiel.
Ankaŭ- mi donas min al vi= mi doniĝas al vi ?
Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-19 13:52:05
Laŭ via respondo:
Nomi = doni nomon aŭ uzi ies nomon
Hm.....se mi diras al iu:
Ĉu mi povas nomi vin Petro? - Kiel la persono devas kompreni min? Tiel ke mi volas uzi sian nomon aŭ ke mi volas doni iun novan nomon al li?
Ankaŭ ĉu vi scias ke en la Rusan ni diras facile - mi nomas lin per Petro (sensenca? sed ni komprenas tion tutfacile kaj korekte)
Ankaŭ la vortordo en " mi nomigas petron al li " estas uzata en la germana lingvo kaj ili ankaŭ bone pensas ke tiu estas nature.
sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-19 14:16:08
Ĉu mi povas nomi vin Petro?Tute korekte; vi petas permeson nomi lin simple Petro, sed ne Petro Ivanoviĉ.
mi nomas lin per PetroTio estas rusismo kaj estas ne korekta; traduku rusan "творительный падеж" kiel nominativo.
mi nomigas petron al liTio verŝaine estas germanismo kaj estas ankaŭ ne korekta.