Al la enhavo

Sonimitaj vortoj por ploro?

de Rao, 2008-marto-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-21 18:50:47

Kiel oni skribas sonon de ploro kaj plorsingultoj? Ekz-e en la portugala oni skribas "buáá", "snif, snif", en la angla "boo-hoo" aŭ ion similan... Kion en Esperanto?

Antaŭdankon sal.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-22 00:53:51

Ŭaa! malgajo.gif

(Probable ne oficiala)

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-22 11:26:20

Nu, ni havas 'Ve!' malgajo.gif
Aŭ eĉ 'Miloble ve!' ploro.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-22 13:52:45

Miland:Nu, ni havas 'Ve!' malgajo.gif
Aŭ eĉ 'Miloble ve!' ploro.gif
Mi ĝis nun komprenis "Ve!" kiel bedaŭresprimo, ne ploresprimo... Ĉu mi eraris?

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-22 14:00:31

Rao:Kiel oni skribas sonon de ploro kaj plorsingultoj? Ekz-e en la portugala oni skribas "buáá", "snif, snif", en la angla "boo-hoo" aŭ ion similan... Kion en Esperanto?

Antaŭdankon sal.gif
Estimata Rao,

Mi ne scias pri plorsonoj Esperantaj, sed se iu ĉi tie (eble vi) havas kelkajn (aŭ eble eĉ unu sufiĉus, kun iom da ŝanco) bildostripalbumon Esperantan, tre verŝajne en ili troveblus ploranto, kies krioj kaj singultoj, kiel ĉio alia, Esperantiĝis en la traduko.

Mi ŝatus oferti respondon pli konkretan, sed neniun bildostripalbumon troveblas ĉe mi...

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-22 14:18:01

Filu:Mi ĝis nun komprenis "Ve!" kiel bedaŭresprimo, ne ploresprimo... Ĉu mi eraris?
Verdire, mi ne estis tute serioza (kvankam, se ni vidus plorantulo kriante 'Ve!', sendube ni ne dirus al li au ŝi 'Ne, vi eraras, tio estas esprimo por bedaŭro, ne ploro!').

Ĉiuokaze, vidu ke mi enmetis la ploremotikon kun 'miloble ve', ne nur unu!

Reen al la supro