Al la enhavo

Logika enigmo: kandidatoj

de Miland, 2008-aprilo-18

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:16:12

Prahomo:gne ?
Filu Dlidu:Post ses aŭ sep provoj mi finfine tralaboris tra mia antaŭa mesaĝo kaj aperigis ĝin tiel, kiel mi ĝin deziris senkulpa.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:37:32

La unua alineo estis ĝusta. Poste, ve, kia komplika! Ne necesas ĉi tiu numera ĝangalo.

Tial mi konsilis al sergejm, provu pensi de la vidpunkto de Nazo. Li estis inteligenta, sed ĉu vi kredas ke estis ĉi tia numera ĝangalo en lia menso? Mi informas vin, ke ne.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:49:24

Miland:La unua alineo estis ĝusta. Poste, ve, kia komplika! Ne necesas ĉi tiu numera ĝangalo.

Tial mi konsilis al sergejm, provu pensi de la vidpunkto de Nazo. Li estis inteligenta, sed ĉu vi kredas ke estis ĉi tia numera ĝangalo en lia menso? Mi informas vin, ke ne.
Mi scias, ke ne... La ĝangalo estis miamense, ĉar mi, male al li, ne sciis kiom da paĝoj enhavis lia verko.

Ho nu! Eble pli malfrue mi reprovos...

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:50:58

Alivorte, pensu pri ĉi tiu demando:

Kial Nazo demandis al la aliaj ĉu iu de ili havis kvadratan numeron?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:52:57

Miland:Alivorte, pensu pri ĉi tiu demando:

Kial Nazo demandis al la aliaj ĉu iu de ili havis kvadratan numeron?
Ĉu ĉar li kredis, ke tiamaniere li eble ricevu certecon pri aliulaj paĝkvantoj?

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:57:45

Jes.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 21:59:26

Certecon li EBLE ricevos. Do, ĉu per nea, ĉu per jesa respondo, li ne povos konkludi.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:03:48

Laŭ mi, nee alrespondinte li neniel povus konkludi ion ajn.

Por konkludo do endas, ke li havu jesan respondon. Tiel mi en-Kaĉakapo-iĝis.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:06:10

Li, eble ne. Kaĉo, jes. Ĉar Kaĉo komprenis la kialon por lia demando.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:07:41

Miland:Li, eble ne. Kaĉo, jes. Ĉar Kaĉo komprenis la kialon por lia demando.
Sed Kaĉo jam scias, ke la respondo estos "jes", ĉar sia propra verko estas tiel... ĉu ne?

Reen al la supro