Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

TonLove69 (Montri la profilon) 2018-marto-07 10:14:17

These pictures are pretty.




ทางเช้า gclub

StefKo (Montri la profilon) 2018-marto-11 18:00:32

Kiam baca estis juna…

Montaranaj versaĵoj senpatose, senpudore, bilde kaj ŝerce priskribas esencon de la pasado. Jen la ekzemplo.

Kiam baca jestil juna, jestil kiel vipo,
tutan korpon havil fleksan, pantalone havil stipon.
Nun li jestal ŭolda, korpopartoj jam rigidaj
sed jen pantalono ci ŭunu – morbida

Kaj esperante:

Kiam baca estis juna, estis kiel vipo,
tutan korpon havis fleksan, pantalone havis ŝtipon.
Nun li estas olda, korpopartoj jam rigidaj
sed en pantalono ĉi unu – morbida

Esperantigo – StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2018-marto-17 11:13:36

Sileziano kun baca

Silezio estas la mina regiono de Pollando. La silezia aero estas tre fuma kaj polvoplena.

***
Unu sileziano alveturis al montara vilaĝo, kaj mira demandas montaranon:
Baca, via aero ŝajnas al mi tre suspekta.
– Kaj kial ŭoni sajnaŭ suspekta, sinjoretko?
– Ial mi ne vidas ĝin.

StefKo (Montri la profilon) 2018-marto-22 19:34:58

La montarana viagra

Iu ŝercema baca tiel reklamas sian ŝafan fromaĝon:
LA MONTARANA VIAGRA
PRO FROMADZO SAFA ŬONI BONE TRAFAŬ
{Laŭvorte: „Pro fromadzo ŭoni bone tiklaŭ” (alude: „seksumaŭ”)}

externalImage.png
(El: lol24.com)

StefKo (Montri la profilon) 2018-marto-29 07:13:18

La suko de la banano

Iam, la homoj ne ŝatis milicistojn (nune tiu ŝtata servo nomiĝas „polico”, iam – „milico”), la montaranoj – ankaŭ.
Baca Jontek ege ne ŝatis milicistojn. Li havis iajn kaŭzojn.
Li ofte veturis per ĉevalĉaro kun kontenilo da io. Unu tagon, survoje, la patrolo de milicistoj haltas lin:
Baca, kion vi veturigas? Kio estas en tiu kontenilo?
– Nenio grava… suko de banano.
– Kiele, baca? La banano ne havas sukon!
– Havas, havas! Gustumu, sinjoro potenco!
La milicisto, suspektante destilaĵon, gustumis, faris stultan mienon kaj diras:
– A fuj! Forveturu, baca!
Kaj la baca ekkriis al ĉevalo:
– Hot, Banano!

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-08 21:30:20

Surprizo

En mEO, la diro de io sen pripenso oni nomas “spruci” (esperante “ŝpruci”). Kion oni povas diri “ŝprucante” – legu sube.

Unu tagon baca Jontek revenis pli frue hejmen kaj vidas sian edzinon lavantan manĝilaron en kuirejo. Li eksentis avidon al ŝi do ŝteliris de malantaŭe, levis ŝian jupon kaj provas seksumi. La edzino turniĝas kaj kolera ekŝprucas:
– Jontek, jidzis (iĝis) besta kiel viaj kolegoj!

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-18 12:50:14

La sincera baca?

Baca varbiĝis al Komunista Partio. Oni demandas lin: “Ĉu vi apartenis al ia bando?”
– Ne, tiu jestoŭ la ŭunua, zuram! (tiu estos la unua, mi ĵuras)

--------------------------------------------
Kial oni demandis bacan pri tio?
Post la 2-a mondmilito en Pollando operaciis multaj armaj grupoj, nomitaj "bandoj", kiuj batalis kontraŭ la ŝtata potenco.

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-30 12:20:47

Malcedema montarano

Jontek estis homo gaja, amikema, li ofte, tre volonte, konsilis kaj helpis aliujn. Li scipovis fabeli, rakonti spritaĵojn, versi, ludi violinon kaj… multe drinki. Malgraŭ tio, li estis la viro justa, nobla, prava, lojala. Pro tio li havis multe da kamaradoj. Pri tia homo, kiu simbolas la spirito de veraj montaranoj, oni diras “konscienco de montaranoj”. Evidente, vilaĝanoj ne uzas tiun vorton. Ili diras ordinare “honesta viro” aŭ “honestulo”. Sed Jontek havis ankaŭ unu aflikton – pli oldan edzinon, Manjan, kiu estis ordinara megero. Senĉese ŝi “ĉarpentis kejlon sur lia kapo” (tiel oni diras vilaĝe pri konduto de tia virino). Kiam ŝi iĝis aĝa, paralele ŝi iĝis pli aĉa, fia kaj abomena, breve – pli megera. Fine al ŝia vivo Jontek ne elportis la ricevitan turmenton kaj ĵuris reciproki al ŝi. Kaj li estis homo malcedema! Kiam la edzino mortis, post enterigo de ŝi, la vilaĝanoj ekvidis sur ŝia tombo, kiel la steleon, porkofiguran tranĉtabulon el fago kun ĉisuba surbriligita versaĵo:
TIE KUSAS JESTAZO PER DIO KREITA,
VIRINO DELONGE JEKSA, TUTE SULKITA,
NAŬZEGA, SENKORA MEGERO KARNORICA,
RAMPULINO FETORA, MALLOGA, FIPICA.

Ĝi aspektis tiel:

externalImage.png

(Esperante:
Tie kuŝas estaĵo per Dio kreita,
Virino delonge eksa, tute sulkita,
Naŭzega, senkora, megero karnoriĉa,
Rampulino fetora, malloga, fipiĉa
.)

Pluraj viroj el vilaĝo aprobis la ekpenson de Jontek sed neniu kuraĝis kopii ĝin kaj vi ankaŭ ne kopiu tiun ideon hejme!

StefKo (Montri la profilon) 2018-majo-30 09:28:43

Malŝparema baca

Domaĉo in montaro, la tegmento pajla, mizero en hejmo…
Baca volas seksumi do surmetas kondomon…
– Jontek, ci stultulo! Gefiletkoj ne havaj panon kaj ci la kacegon vestac!? – ekkrias lia edzino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-24 09:14:45

Malgaja incidento de baca

Montaroj. Ĉe fajro sidas turistoj, drinkadas montaranan brandon, baca prizorgas fajron… La atmosfero plezura…
Baca, rakontu al ni ian kuriozaĵon – diras unu turisto.
– Nu, povam. Kaj kia ŭoni devaŭ jesti: gaja cu malgaja? – demandas la baca.
– Klare ke gaja!
La baca pensas momente kaj verve komencas:
Jiam mi, kun miaj pastistoj, pastin safetkojn sur jalpo. Safetkoj pastij sin kaj ni drinkadin. Kaj ŭunu safetko perdidzis. Ni ciu sercin ŭonin dzis la trovado. Kaj tiam, pro la kontento, ni, ŭunu post jalia, fikim ŭonin.
La ŝokigitaj turistoj ekrigardis la bacan, fine unu demandas timide:
Baca, eble estas ia alia, gaja historio?
– Nu, jestaŭ jalia.Jiam mi, kun miaj pastistoj, pastin virsafojn sur jalpo. Virsafoj pastij sin kaj ni drinkadin. Kaj ŭunu virsafo perdidzis. Ni ciu sercin ŭonin dzis la trovado. Kaj tiam, pro la kontento, ni, ŭunu post jalia,fikim ŭonin.
Baca, tio estas la gaja historio!? Sekve rakontu ian malgajan historion!
– Nu jestaŭ jankaŭ la malgaja….Jiam mi, kun miaj pastistoj, pastin safetkojn sur jalpo kaj mi perdidzim… (esp.: mi perdiĝis)

Reen al la supro