Al la enhavo

Al la esperantistoj, kiuj pensas ke la angla lingvo estas malfacila :P

de vincas, 2017-marto-05

Mesaĝoj: 80

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2017-marto-09 12:10:38

Jes, vi pravegas!

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-09 12:55:51

vincas:Kia demando, tia respondo lango.gif
Do kian demandon respondus io pli longa ol "tial"?

vincas (Montri la profilon) 2017-marto-09 13:04:47

Ne vian lango.gif

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-09 13:10:07

Ne, mi demandas kian demandon respondus io pli longa ol "tial" ĉar mi proponas demandi ion tian kian tio kion respondus pli longe ol "tial". Mi povas demandi ion tia kia ne estas tia kia tio kion mi demandis antaŭe.

Koracio (Montri la profilon) 2017-marto-11 09:18:27

Longeco de paradigmo ne montras malfacilon de lingvo, ĉar estas ankaŭ aliaj faktoroj, (ekzemple logiko de gramatiko, ortografio kaj aliaj) kiuj komune decidas tiun.

morico (Montri la profilon) 2017-marto-18 20:44:05

Komparataj karakterizaĵoj de la angla kaj de esperanto (en la angla)
http://www.sat-amikaro.org/article347.html

Objektive, esperanto estas, laŭ la devena lingvo, kvin ĝis dudek pli facila ol la angla lingvo.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-19 07:43:17

Tio ne pruvas multe, sed kio estas "cut-elimination", "reduction in a form of abstract machine", "right introduction rules", kaj "constructors of code"?

Vestitor (Montri la profilon) 2017-marto-20 03:48:23

Esperanto mi petas. Mi timas la anglan lingvon. Mi loĝas en kabano, profunde en la arbaro kaj mi sentas ke la homaro degeneris. Tial mi esprimas sensencajn politikajn kaj kulturajn ideojn ĉar mi ne havas sonantan tabulon por ili. Do, mi provas perdi mem en la Esperantujo.

Or something ironic along those lines.

Roch (Montri la profilon) 2017-marto-20 05:18:19

Kombin·ig·ant·a logiko??

Curry–Howard correspondence

Viltosr (Montri la profilon) 2017-marto-30 08:01:32

Ĝi estas malfacilega, mi ŝatas la Esperanton, ĝi estas ligvo facila, bela kaj ciuj povas paroli ĝin kun facilega, ankaŭ mia esperanto ne estas tre bone, sed ĝi estas pli facila ol la angla lingvo.

Saluton kaj ĝis ridulo.gif

Reen al la supro