Al la enhavo

Al la esperantistoj, kiuj pensas ke la angla lingvo estas malfacila :P

de vincas, 2017-marto-05

Mesaĝoj: 80

Lingvo: Esperanto

Haratta (Montri la profilon) 2017-decembro-16 20:07:04

vincas:
Roch:Jes sed por la paca celo de Zamenhof, la ĉeĥaparolanto kaj la anglaparolanto devas lerni novan lingvon, por egaleco, neŭtraleco...
La angla jam estas sufiče neutrala ridulo.gif La angla jam farighis čies auh nenies lingvo.
Je tiu ĉi forumo ni kredas je la fina venko!

vincas (Montri la profilon) 2017-decembro-20 16:53:15

Mi kredas je fina venko de la Angla lingvo lango.gif

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-21 16:38:40

La estonteco estas ĉinalingva.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2018-januaro-24 22:50:43

Eble anglaj verboj estas simplaj, sed estas multegaj gramatikaj esceptoj. Ekzemple: to be (esti): I am (mi estas), you are (vi estas), he/she/it is (li/ŝi/ĝi estas), we are (ni estas), they are (ili estas), I was (ni estis), I will be (mi estos), kaj tiel plu. Ankaŭ, kial la pluralo de "person" (homo) estas "people"? Tio estas tre stranga. Parenteze, mi estas angla denaskulo. Tio estas, kial mi lernas Esperanton.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-25 09:57:11

La malreguleco de kelkaj verboj en la angla ne gravas  – almenaŭ por mi.

Problemojn al mi kaŭzas artikoloj, kiam uzi nedifinitan, difinitan aŭ neniun. E-o havas ĉi tiun saman problemon, kvankam en pli facila formo: kiam uzi la difinitan artikolon.

Alia problemo estas, kiun prepozicion uzi. E-o estas iomete pli logika, sed ambaŭ postulas parkerigon.

La plej grava malfacileco en la angla estas, ke la lingvo estas nuntempe tre piktograma, alivorte oni bezonas parkerigi pli kaj pli kiel skribi kaj prononci vortojn. La kunligo inter prononco kaj skribo estas tre malforta nuntempe.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2018-januaro-25 22:31:24

nornen:externalImage.png

Mi forgesis la imperativojn...
Kiu lingvo estas tio?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2018-januaro-25 22:38:18

Metsis:
La plej grava malfacileco en la angla estas, ke la lingvo estas nuntempe tre piktograma, alivorte oni bezonas parkerigi pli kaj pli kiel skribi kaj prononci vortojn. La kunligo inter prononco kaj skribo estas tre malforta nuntempe.
Mi ankaŭ malamegas anglajn literumadojn. La angla bezonas novan alfabeton.

Roch (Montri la profilon) 2018-januaro-26 05:00:40

"Kiu lingvo estas tio?"


externalImage.png

https://fotw.info/flags/gt-maya.html

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-26 08:16:59

MiMalamasLaAnglan:Kiu lingvo estas tio?
Facile. q’eqchi’ aŭ kekchí, unu el majaj lingvoj.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-26 16:05:16

Iom pri la flago:

La flago nomiĝas "La Flago de la Popoloj" kaj la kvar koloroj reprezentas la kvar popolojn loĝantajn en Gvatemalo. Ruĝo reprezentas la Ŝinkaojn, nigro la Garifunaojn, flavo la Majaojn kaj blanko la Ladinojn.
La flavo reprezentas la Majaojn ne pro ilia haŭtkoloro, tamen ĉar ili estas laŭ la Popol Vuh kreitaj el maizo flava, kaj estas tial maizhomoj. En la majaaj lingvoj ankaŭ la lando Gvatemalo nomiĝas Iximulew, tio estas Maizlando.

Centre la du koloroj ĉielblua kaj verda reprezentas uK'u'x Kaj (IPA: [u'kʼuʃ kax]) kaj uK'u'x Ulew (IPA: [u'kʼuʃ u'lef]), la Ĉielkoron kaj la Terkoron, la du dioj, kiuj kreis nian mondon. Alia nomo de uK'u'x Kaj estas Junraqan (IPA: [xunɾa'qan]) (jun-r-aqan = unu-lia-kruro = la unukrurulo), ĉar la uraganoj nur havas unu kruron sur la tero. Alia nomo de uK'u'x Ulew estas Kab'raqan (IPA: [kapʼɾa'qan]) (ka-b'-r-aqan = du-j-lia-kruro = la dukrurulo), ĉar ĝi ja forte staras dukrure sur la tero, kaj kiam ĝi marŝas estas sismoj (=kab'raqan). Sume la Ĉielkoro ankaŭ nomiĝas Uragano kaj la Terkoro ankaŭ nomiĝas Sismo.

En la majaa kulto kaj religio, la koloroj ankaŭ signifas:
blanko = ostoj = morto
flavo = maizo = vivo
ruĝo = sango = batalo
nigro = dorspunkto, pupilo, hararo = sperto

Mi tute ne scias kial dorspunkto, pupilo, hararo = sperto, tamen tiel mi estis instruita. Eble pro la nigra koloro de la ĉielo kiam alvenas la pluvoj.
Mi ankaŭ tute ne scias, kial ĉi tie preskaŭ ĉiuj havas dorspunkton, kvankam tiu dorspunkto nomiĝas "mongola punkto" kaj la majaoj ne estas mongoloj...

Jen poemeto pri la dorspunkto:

Humberto Ak'ab'al:
Q'eq ik

Are jampa' kojk'oji'k
k'o jun q'eq ik'
tzanqachaq.

Are jampa' kopan ri q'ij
jun q'eq b'alam
kutijo.

Nijun kuril wa',
xa kuna' jun are jampa'
ri awaj kuriq' ri tzanrachaq jun.
Traduko: Nigra Luno. Ni naskiĝas kun nigra luneto sur la kokcigo. Unu tagon nigra jaguaro ĝin manĝas. Neniu ĝin vidas, oni nur sentas kiam la besto lekas onin.

Reen al la supro