Al la enhavo

Kurtvortoj

de sengir_assassin, 2008-majo-17

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

sengir_assassin (Montri la profilon) 2008-majo-18 15:36:11

mnlg:Same kun l'afero / la fero ridulo.gif
Mi petas, ke vi klarigu.

Mi opinius ke l'afero estus "la afero" anstataŭ "la fero". Mi studis Hispana dum du jaroj, do mia interpreto estas "l'afero / la afero".

Ĉi tio ne same por ĉiu romiaj lingvoj?

:Bona ekzemplo de la kialo ni ne devus uzi kurtvortojn.

"Ne'sti" ne samas tiel, kiel "nesti", sed ili estas prononcitaj same.
Ĉi tio estas bona ekzemplo de kial oni ne uzus kurtvortojn, sed skribe min plaĉas kurtvortoj.

Dankon Ĉiujn!

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-18 15:54:51

sengir_assassin:Mi petas, ke vi klarigu.
uzo de "l'" antaŭ "afero" similigas prononcon de la vortoduo al tiu de "la fero". La signifo, kompreneble, estus malsama. Tial, en parolado, povus esti konfuzo.

sengir_assassin (Montri la profilon) 2008-majo-18 16:02:51

mnlg:uzo de "l'" antaŭ "afero" similigas prononcon de la vortoduo al tiu de "la fero". La signifo, kompreneble, estus malsama. Tial, en parolado, povus esti konfuzo.
Ho! Mi komprenas.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-19 12:42:34

Miland:Mi ofte uzis E- por la radiko Esperant'.
En poezio (ne en prozo), estas permesita uzi l' anstataŭ la, kaj, ĉe la fino de linio, uzi apostrofon ' anstataŭ la -o finaĵon.
Ne, la "elizio" (uzo de apostrofo en tiuj du kazoj) estas permesata ĉiam, ne nur en poezio. Oni tamen relative malofte renkontas ĝin en ĉiutaga Esperanto.
Escepto (kiun mi evitas): dank' al
(intertempe jam preskaŭ nova prepozicio, kaj tiam oni devus skribi: "dankal" kaj modifi la vortakcenton)
Mi skribas "danke al" konforme al la reguloj pri elizio.

En Esperanto fakte uzatas jam kelkaj "kurtvortoj", do mallongigitaj formoj de vortoj. La plej ofta ekzemplo estas "radio" anstataŭ "radioaparato", kaj tio, kvankam "radio" jam ekzistis kaj havas alian signifon, do kreante homonimon.

Alia oftaj ekzemploj estas:
"aŭto" anstataŭ "aŭtomobilo"
"buso" anstataŭ "aŭtobuso"
"spontana" anstataŭ "spontanea"
(foje jam "sponta")

En la Nova PIV:
"interlingviko" anstataŭ "interlingvistiko"

Resumo: Ekzistas tendenco, kvankam malforta, mallongigi vortradikojn en Esperanto. Tio estas normala lingvoevoluo, kaj ne kritikinda, se la rezulto ne pekas kontraŭ la Fundamento, i.a. kontraŭ la vortsintakso en Esperanto.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-19 14:33:09

Mi volus scii, bonvolu, se oni povus kurtigi "ne" en "n'" antaŭ alia vokalo.
Ekz.:

mi ne iras > mi n'iras

En la parolado mi ofte uzas tion, sed mi ne scias, se ĝi estas korekta.

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-19 15:42:12

Vi povas, sed vi ne rajtas ridulo.gif

La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.

Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-24 07:52:48

mnlg:Vi povas, sed vi ne rajtas ridulo.gif

La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.

Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.
Dankon pro via sperteco, kiel kutime!

Ĉiel, amuzige, mi eklernis la verbon "rajti" apenaŭ post la sendo de la mesaĝo... mi devas ankoraŭ lerni pri la uzado de la verboj "povi", "ebli", "rajti".. en mia lingvo, itala, ili estas tutaj ekvivalentaj al "potere"!

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-24 12:50:59

Ergazomai:"povi", "ebli", "rajti"
kaj "kapabli".

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-24 14:57:58

mnlg:kaj "kapabli".
Jes, pardonu! lango.gif

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-06 18:50:44

(Ho mi flaton prenas de meritega perceptigxo kiel eterna komencanto.)
Ne'sti ne logas min sed "risto" vic restoraciejo kaj "manfo" vic manifestacianto
Kaj...kaj...

Reen al la supro