Al la enhavo

Ŝakenigmo en tri dimensioj

de Miland, 2008-majo-20

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 15:53:38

Jes ja! Rekalkulinte, mi denove trovis 1680. Ĉu estas bone?

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 16:09:38

Filu:Jes ja! Rekalkulinte, mi denove trovis 1680. Ĉu estas bone?
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas bone merititan verdan stelon:

*

Sed pardonu min, ne rimarkante vian ĝustan solvon pli frue. Verdire mi eraris malgajo.gif kaj rekalkulinte la numerojn konfirmis vian solvon.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 16:24:09

sergejm:Se kelkfojaj samdirektaj movoj estas kalkulataj kiel unu: 1680
Pardonu min, mi ĵus rimarkis ke sergejm pli frue menciis kaj 1680 kaj alian numeron. Mi ne rimarkis tion pli frue pro mia eraro. malgajo.gif
Kompense, do, mi donas ankaŭ lin verdan stelon:
*

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 16:38:25

Kiom kun 8x8x8 ŝakludilo? lango.gif

Mi kredas, ke la respondo estas 399 072 960. Iu povus konfirmi???

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 18:07:14

Mi kredas ke la solvo al la 8x8x8 problemo temas pri tiel-nomataj trinomiaj koeficientoj. Jen retpaĝo:

http://www.math.rutgers.edu/~erowland/pascalssimpl...

Mi rimarkis skemon:

Por la 2x2x2 problem la solvo estas
3*!/((1!)^3) = 6

Por 3x3x3:
6!/((2!)^3) = 90

Por 4x4x4:
9!/((3!)^3) = 362880/216 = 1680, kiel vi kaj sergejm trovis!

Tial mi devenis ke la solvo por la 8x8x8 kazo ŝajnas
(21!)/((7!)^3)
= 399072960, se mi ne eraris uzante la Vindozan kalkulilon!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 18:44:38

Gratulon! Vi trovis bonan metodon!

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 18:56:53

Filu:Mi kredas, ke la respondo estas 399 072 960. Iu povus konfirmi???
Evidente! rido.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 20:14:31

Miland:
Filu:Mi kredas, ke la respondo estas 399 072 960. Iu povus konfirmi???
Evidente! rido.gif
Trompemulo!! okulumo.gif Ankaŭ mi povas ludi.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 21:00:39

Kiom da vojoj en ses-dimensia ŝakludilo 4x4x4x4x4x4? 137 225 088 000

Kiom da vojoj en ok-dimensia ŝakludilo 8x8x8x8x8x8x8x8? ĉirkaŭ 1,708E45 Ni ankaŭ ne alvenis al guglo malgajo.gifmalgajo.gifmalgajo.gif

Kiom da vojoj en dekkvin-dimensia ŝakludilo 8x8x8x8x8x8x8x8x8x8x8x8x8x8x8? ĉirkaŭ 3,14E112 Finfine jen kelkaj milionoj da gugloj!!! rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 22:22:20

Filu:Kiom da vojoj en ses-dimensia ... ok-dimensia...dekkvin-dimensia ŝakludilo ... gugloj!!! rideto.gif
Temas pri multenomiaj numeroj por multe-dimensiaj problemoj, ĉu ne!

Reen al la supro