Al la enhavo

Porinfanaj ridigaj rakontoj

de StefKo, 2017-junio-21

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 15:40:07

Instruisto kaj stultuleto

Nova istruisto, veninta en la klason, rimarkis, ke unu
knabon oni moknomas Moĉjo-stultuleto. Inter la lecionoj li
demandis la infanojn, kial ili tiel nomas la knabon?
- Sinjoro instruisto, li vere estas stulta. Se oni proponas al
li grandan 5-siklan moneron kaj malgrandan 10-siklan, li
ĉiam elektas grandan 5-siklan, ĉar li pensas, ke ĝi estas pli
valora… Nu, jen, rigardu…
La knabo elpoŝigas du monerojn kaj proponas al Moĉjo elekti. Tiu, kiel ĉiam elektas la 5-siklan.
- Kial vi elektis la 5-siklan moneron, sed ne la 10-siklan?
- Vidu, sinjoro instruisto, ĝi ja estas pli granda!
Post fino de la lecionoj la instruisto alvenas Moĉjon:
- Ĉu vi ne komprenas, ke 5-sikla monero nur dimensie estas pli granda,
sed kontraŭ 10 sikloj eblas aĉeti double pli?
- Certe komprenas, sinjoro instruisto.
- Kial do vi elektas la 5-siklan moneron?
- Ĉar, se mi prenos la 10-siklan moneron, oni ne plu donados al mi la
monon!

***
El http://www.esperanto.org.il/dosieroj/IE168.pdf

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 15:59:03

Tre saĝa infano.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-08 16:58:34

Ĉemizo

Orienta monarĥo, posteulo de la granda Harun-al-Raŝid, estis riĉa kaj potenca kiel lia praavo, sed li ne estis feliĉa. Li iris al maljuna derviŝo por peti konsilon.
La saĝulo respondis, ke la feliĉo estas malofta en tiu ĉi mondo, sed ke li konas rimedon por ĝin trovi.
- Komuniku ĝin al mi - diris la princo.
- Jen la rimedo, - diris la derviŝo - oni devas meti sur sian korpon ĉemizon de feliĉa homo.
La princo kisis la maljunulon kaj foriris serĉi la talismanon. Li vizitas la ĉefurbojn de la tero, li provas ĉemizojn de korteganoj, de reĝoj, de imperiestroj - li ne fariĝas pli feliĉa. Tiam li surmetas ĉemizojn de komercistoj, de soldatoj, de artistoj - vana peno! Li volas kapti la feliĉon, sed ĝi estas ne kaptebla.
Malesperinte li estis revenanta sian regnon, kiam foje li renkontis en kamparo malriĉan plugiston, kiu puŝis sian ilon, ridante kaj kantante. "Mi ne eraras, jen estas tiu, kiun mi serĉas." Li proksimiĝas al la kamparano:
- Bonan tagon, ĉu vi estas feliĉa?
- Jes - respondis la plugisto.
- Vi plendas pri nenio, vi deziras nenion?
- Ne.
- Vi ne interŝanĝus vian sorton kun reĝo?
- Neniam.
- Bone, vendu al mi vian ĉemizon.
- Mian ĉemizon? Mi ĝin ne posedas.

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-13 15:18:12

Malsata arabo

Arabo perdis la vojon en dezerto. Dum du tagoj li trovis nenion por manĝi kaj jam minacis lin la danĝero morti de l'malsato, kiam fine li venis al puto, kie la vojaĝantoj ordinare donas akvon al siaj kameloj. Tie li rimarkis sur la sablo malgrandan ledan sakon. Li palpis ĝin kaj diris: "Benata estu Dio, tio estas, mi pensas, daktiloj aŭ nuksoj; vera regalo por mi!" Plena de ĉi tiu dolĉa espero, li malfermis la sakon, rigardis internen kaj ekkriis malĝoje: „Ho ve, tio estas nur perloj."

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-16 19:40:06

Perdita kaj retrovita

Dum festena tagmanĝo malaperis arĝenta kulero. Ĉiuj gastoj volis montri siajn poŝojn, sed la mastro, sprita ruzulo, diris: „Sinjoroj, ne montru la poŝojn, mi konas certan rimedon por trovi la ŝtelinton; metu viajn kapojn sub la tablon, mi petas vin." Kiam oni faris tion, li laŭte diris: "Ĉu ĉiu havas la kapon sub la tablo?"
— "Jes" — estis la unuvoĉa respondo. "Ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?" — demandis rapide la mastro. „Jes" — senpripense respondis la ŝtelinto.

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-18 08:54:10

Unu pomon tro multe

Juna homo demandis Franklinon, kial la posedo de grandaj riĉaĵoj estas ĉiam akompanata de seniluziiĝo kaj maltrankvilo. Franklin, vidante antaŭ si korbon plenan de fruktoj, prenis el ĝi unu pomon kaj donis ĝin al infano, kiu ludis en la ĉambro. La infano apenaŭ povis teni ĝin en la mano. Franklin donis al la infano duan pomon, kiu estis ankaŭ ĝoje akceptita.

Fine Franklin elektis trian pli belan ol la du unuaj kaj donacis ĝin al la knabo, kiu ekpremis siajn du plenajn manojn al la brusto kaj penis teni
la trian pomon sur la du aliaj. Sed vanaj estis liaj penoj, la tria pomo falis teren kaj li laŭte ekploris.

Franklin, sin turnante al la demandinto, diris: "Jen estas malgranda homo, kiu havas tro multe da riĉaĵoj kaj tial ne povas ĝui ilin.
Havante du pomojn, li estis feliĉa, la tria neniigis la egalpezon."

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 10:02:00

Lupo kaj juna ŝafido

Du ŝafidoj estis sur sendanĝera paŝtejo; la hundoj dormis, kaj la paŝtisto en la ombro de granda ulmo ludis fluton kun najbaraj paŝtistoj. Malsata lupo rimarkis tra fendoj de l' ĉirkaŭbarilo la staton de l' aro. Juna nesperta ŝafido, kiu vidis ankoraŭ ne multon, ekparolis al ĝi.

– Kion vi serĉas ĉi tie? – diris ĝi al la lupo.

– Herbon delikatan kaj florantan – diris la lupo. – Vi scias, ke nenio estas pli dolĉa, ol sin paŝti sur verda herbejo kolorita de floroj por kvietigi la malsaton, kaj sattrinki en klara rivereto: mi trovas ĉi tie ambaŭ plezurojn. Kion oni povas plu postuli? Mi amas la filozofion, kiu instruas sin kontentigi per malmulto.

– Efektive vi ne manĝas do bestan viandon – diris la ŝafido – kaj iom da herbo sufiĉas al vi! Se tiel estas, ni vivu kiel fratoj, kaj ni nin paŝtu kune.

La ŝafido, dirinte tion, iris trans la ĉirkaŭbarilon, kaj la filozofo tuj disŝiris ĝin kaj englutis.

Ne kredu al belaj vortoj de tiuj, kiuj laŭdas la proprajn virtojn. Juĝu ilin laŭ iliaj agoj, ne laŭ iliaj paroloj.

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 16:23:29

Kamparano kaj leporo

Malriĉa kamparano iris sur vasta kampo, ekvidis leporon, ekĝojis kaj diris: "Jen mi fondos hejmon!
Mi mortigos la leporon per vipo kaj vendos por duono da rublo; mi aĉetos porkinon: ŝi donos al mi
dek du idojn, la idoj elkreskos kaj donos ankaŭ ĉiu po dek du porkidoj, mi ĉiujn grasigos, kolektos
monton da viando; la viandon mi vendos, fondos hejmon kaj edziĝos. La edzino naskos al mi du
filojn: Joĉjon kaj Bazilejon. La infanoj plugos la kampon, mi sidos ĉe la fenestro kaj komandos:
'Infanoj - krios mi -, Joĉjo kaj Bazilejo, ne turmentu la homojn per la laboro. Neniam, oni vidas, vi
mem estis en mizero!'" La kamparano ekkriis tiel laŭte, ke la leporo ektimis kaj forkuris. La domo
kun la tuta riĉaĵo, kun la edzino kaj infanoj estis perdita.

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-03 16:59:27

Kiu li estis?

Juna homo estis iam en malliberejo, kaj malpermesite estis al iu ajn viziti lin ekster liaj parencoj.
Foje maljunulo venis en la maliiberejon kaj volis vidi la junan homon.
— Ĉu vi estas parenco de la malliberulo? — demandis la gardisto, — oni ne enlasas fremdulojn.
— Jes — respondis la maljuna homo.
— Kiu do vi estas?
— Aŭskultu, mi diros tion al vi: mi havas nek fratojn, nek fratinojn, sed la patro de la junulo estas
filo de mia patro.

El: "Esperanto en dek lecionoj" de P. Wimmer

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-07 16:47:43

Ĉarlatano

Prave oni diras: "De ŝtelisto unu gesto estas ofte kulpatesto."
Estis iam ĉarlatano, kiu promesis trovi, kiu ŝtelis rublon. Kolektinte ĉiujn servistojn en la ĉambro, li estingis la lumon, kovris nigran kokon per kribrilo kaj ordonis ĉiujn vice aliri kaj, singarde karesinte la dorson de l' koko, ree lin kovri: tuj kiam la ŝtelisto tuŝos lin, li ekkrios per tuta sia voĉo.
- Ĉu ĉiuj aliris?
- Ĉiuj.
- Kaj ĉiuj karesis la kokon?
- Ĉiuj. Kaj la koko ĉe ne intencis krii!
- Ne - diris la ĉarlatano, - mi ion suspektas; donu la lumon kaj montru ĉiuj kune la manojn!. Rigardu - ĉiuj havas unu manon fulgitan, ĉar la ĉarlatano ŝmiris la nigran kokon per fulgo, nur unu junulo havas ambaŭ manojn purajn. Jen la ŝtelisto! - ekkriis la ĉarlatano kaj kaptis la blankmanulon ĉe la kolumo.

Reen al la supro