Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-julio-03 09:00:55

Ĝis nun la ĉefaj internaciaj lingvoj estis la lingvoj de la ĉefaj imperioj : ĉina, greka, latina, araba, franca, angla k.t.p.

La ĉefaj teknikaj kaj kulturaj revolucioj enigis ŝanĝojn en la hierarkio de la imperiaj lingvoj.

La unua tutmondiĝo okazis kun la presejo de Gutembergo (1450), la malkovriĝo de Ameriko fare de Kristofo Kolumbo (1492) kaj la unua ŝipado ĉirkaŭ la Terglobo fare de Fernando Magelano en 1522. La presejoj ebligas verki por granda nombro da homoj en la naciaj lingvoj. Samtempe, por la internacia komunikado, la lingvo de la ĉefa plej grava Eŭropa regno iom post iom anstataŭigis la latinan kaj fariĝis la plej grava : la franca.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-03 09:04:02

La dua tutmondiĝo okazis kun la industria revolucio, unue en Anglujo ekde 1780 ; la transporta revolucio (fervojo, vaporŝipo, aŭtomobilo, aviadilo), la komunika revolucio (amas-edukado, gazetaro, telegrafo, telefono, radio-elsendo, televidado...) ŝanĝis la mondon. Ĉirkaŭ 1880, la tri ĉefaj imperioj de Okcidenta Eŭropo estis ankaŭ en konkurenco pri siaj lingvoj (angla, franca, germana) kaj Zamenhof kreis la bazojn de nia lingvo kiel helpa Internacia Lingvo (Ilo). La ilo rapidege progresadis ĝis la voĉdonado en la Ligo de Nacioj pri la instruado de Esperanto en la lernejoj, blokita de la franca registaro en 1922. La subpremo de la diktaturoj de Stalino, Hitlero, Franko, ktp. post 1930 malkreskigis Esperanton. La hegemonio de Usono de 1945 ĝis 2015 bremsis ĝian kreskadon.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-03 09:06:49

La tria tutmondiĝo okazas nun, ekde ĉirkau 1980, kun la individua komputero kaj Interreto. Ni ne konas ankorau la sekvaĵon.

Tamen pri la internacia komunikado, ni observas ke en Interreto la relativa parto de la angla lingvo malkreskiĝas de 100% en la komenco ĝis ĉirkaŭ 25% nun.
La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015. La ekonomia parto en la mondo de la angloparolantaj landoj malkreskiĝas rapide. La 95% de la monda loĝantaro, kiuj ne estas naskiĝe angloparolantaj, ne akceptas automatike fariĝi la plej ofte mondaj civitanoj de dua aŭ tria klaso.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-03 09:17:47

Interreto ebligas konigi :
– la facilecon de Esperanto; Inazo Nitobe, Generala Sekretario de la Ligo de Nacioj, deklaras en sia raporto, "Esperanto as an International Language" (1922) : "Oni povas aserti kun absoluta certeco, ke Esperanto estas ok ĝis dek foje pli facila ol iu ajn alilanda lingvo " ; 
– ĝian internaciecon (radikoj proksimaj de Eŭropaj lingvoj kaj vortfarado proksima de grandaj aziaj kaj afrikaj lingvoj) ;
– ĝian justecon (ĉiu povas ĝin lerni rapide kaj ĝin paroli aŭ ĝin legi egalece) ;
– ĝian eblecon esti la plej bona saltotabulo por lerni aliajn lingvojn.

La interretaj kursoj de Esperanto fariĝas pli kaj pli bonaj kaj nombraj (lernu.net, learn.esperanto.com, kursosaluton.org, Duolingo…). La nombro de Esperanto-parolantoj kreskas denove tre rapide ĝis kvin aŭ dek milionoj ene de kelkaj jaroj.

Esperanto, la vera internacia lingvo, povas fariĝi per Interreto, la granda justa helpa internacia lingvo por Eŭropo kaj mondo.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-03 16:55:41

morico:Gxis nun la cxefaj internaciaj lingvoj estis la lingvoj de la cxefaj imperioj : cxina, greka, latina, araba, franca, angla k.t.p.

La cxefaj teknikaj kaj kulturaj revolucioj neprigis sxangxojn en la hierarkio de la imperiaj lingvoj.

La unua tutmondigxo okazis kun la presejo de Gutembergo (1450), la malkovrigxo de Kristofo Kolombo de Ameriko (1492) kaj la turno de la mondo de Magelaeso en 1522. La presejo permesas skribi por granda nombro da homoj en la naciaj lingvoj. Samtempe, por la internacia komunikado, la lingvo de la unua pli popolita okcidenta euxropa regno anstatauxigis progresive la latinan kaj farigxis la pli grava : la franca.
Mi opinias ke Lief Erikson faras tion, anstataŭ Kolombo.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-03 21:22:30

Referencoj :

Parto de la angla en Interreto estas ĉirkau 25% : http://www.internetworldstats.com/stats7.htm

http://www.dailymail.co.uk/news/article-2785905/Ch...

Naskiĝangla-parolantoj estas ĉirkau 5% de la monda loĝantaro.
https://en.wikipedia.org/wiki/English-speaking_wor...

Vikipedio Historio de Esperanto

https://eo.wikipedia.org/wiki/Persekutado_kontra%C...


Claude Piron, La lingva defio http://claudepiron.free.fr/livres/lingvadefio.htm

Claude Piron, L'esperanto, un joyau éducatif méconnu (fr)
http://www.sat-amikaro.org/rubrique26.html

Duolingo : a turning point for esperanto ?
http://bulteno.esperanto-usa.org/2015/3/40-duoling...

morico (Montri la profilon) 2017-julio-03 21:27:06

Esperanto, la demokratia helpa internacia lingvo de la revolucio Interreto.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-julio-04 03:25:17

morico:Referencoj :

Naskighangla-parolantoj estas chirkau 5% de la monda loghantaro.
https://en.wikipedia.org/wiki/English-speaking_wor...
Estas nenia referenco por ĉi tiu aserto. Kie, en la artikolo, estas la deklaro ke la naskiĝangla-parolantoj de mondo estas "5%"? Mi ne vidas ĝin.

abaligu (Montri la profilon) 2017-julio-04 05:33:37

Esperanto estas malfacila por iĝi internacia lingvo ĉie, eĉ en interreto. Unue, ĉi tiu artefarita lingvo mankas de politika fono aŭ hovio al niaj gvidantoj. Ili ne popularigi ĝin, nek studi ĝin, nek instrui ĝin. Due, tiu novnaskita lingvo mankas de publika kompreno, kio kuraĝigus ordinaraj homoj uzi ĝin. Ili ne elspezas tempon pensante en ĝi, ĉar ĝi ne povas alporti ilin riĉeco, famo aŭ edukado.

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-04 05:55:35

Vestitor:
morico:Referencoj :

Naskighangla-parolantoj estas chirkau 5% de la monda loghantaro.
https://en.wikipedia.org/wiki/English-speaking_wor...
Estas nenia referenco por ĉi tiu aserto. Kie, en la artikolo, estas la deklaro ke la naskiĝangla-parolantoj de mondo estas "5%"? Mi ne vidas ĝin.
sekvi la ligilon

English is the third largest language by number of native speakers, after Mandarin and Spanish.[2]

3 English 365 (360) 5.52%

Reen al la supro