Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2017-julio-13 16:09:21

La fino de la angla hegemonio komencis kun Brexit kaj la elekto de Trump kiel prezidento de Usono. Subite tiuj ŝokoj trairis la aliajn landojn de la mondo. Mi kredas ke alilandanoj ankoraŭ ne komprenis tion.
Jam multe malpli homoj vizitas Usonon. Malpli studentoj venas al Usono. Mi ne scias kiel tio influas Unuiĝintan Regnolandon sed mi povas imagi ke tie ankaŭ la internacia gravo malpliiĝas. Oni jam parolas pri "Malgranda Anglio" ĉi-tie en Usono ĉar la homoj tie voĉdonis por Brexit.
Persone: ni foriros de Usono. Aliaj amikoj niaj ankaŭ foriras nun.
La naciemo de la anglosaksonanoj forigas internacian atenton.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-14 06:57:32

Laŭ Guy Standing, en lia verko "The corruption of capitalism", La koruptado de la kapitalismo, la rento aŭ la predado estas en la centro de la funkciado de la tutmonda ekonomio. Ĝi estas financa kaj nemovebla (rent-domoj ktp). Ĝi klarigas la malegalecon de la riĉeco (1% havas 50% de la tutmonda riĉeco).

La lingva rento de la "nur-angla" laŭ la ideo de Sinjorino Thatcher pligrandigas tiun renton. La mondo bezonas ĉiujn lingvojn kaj Esperanto-n kiel helpa komuna lingvo apud la aliaj lingvoj.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-14 12:22:15

Sinjorino Margareth Thatcher, eks ĉefministro de Unuiĝita Regnolando diris:
"Dum la 21-a jarcento,
la supera potenco estas Usono;
la supera lingvo estas la angla;
la supera ekonomia modelo estas la angla-usona kapitalismo."

Ŝi konfuzis aŭ intermiksis la unuajn jarojn de la 21-a jarcento kaj la tutan jarcenton.

Hodiaŭ, 17 jaroj post 2000:
-la ĉina ekonomio estas pli granda ol la usona ekde 2015;
- la angla restas la unua por la internacia komunikado, sed la parto de la angla sur Interreto, kiu estis 100% en la komenco fariĝis 25%;
- la angla-usona kapitalismo fariĝis kontraŭ-modelo ekde la financa-ekonomia krizo de 2008.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-14 21:21:29

Hodiaŭ, la dek kvaran julion, estas la festo de la devizo de la franca revolucio, "libereco, egaleco, frateco".

Tiu devizo povas ankaŭ koncerni Esperanto-n.

Libereco paroli relative rapide.
Egaleco aŭ justeco relativaj dum la komunikado kiam ĉiu lernis la helpan internacian lingvon.
Frateco pli granda ebla inter la popoloj. La paco kaj la kunlaboro fariĝas pli facilaj por multe da homoj.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-14 21:50:52

robbkvasnak:La fino de la angla hegemonio komencis kun Brexit kaj la elekto de Trump kiel prezidento de Usono. Subite tiuj ŝokoj trairis la aliajn landojn de la mondo. Mi kredas ke alilandanoj ankoraŭ ne komprenis tion.
Jam multe malpli homoj vizitas Usonon. Malpli studentoj venas al Usono. Mi ne scias kiel tio influas Unuiĝintan Regnolandon sed mi povas imagi ke tie ankaŭ la internacia gravo malpliiĝas. Oni jam parolas pri "Malgranda Anglio" ĉi-tie en Usono ĉar la homoj tie voĉdonis por Brexit.
Persone: ni foriros de Usono. Aliaj amikoj niaj ankaŭ foriras nun.
La naciemo de la anglosaksonanoj forigas internacian atenton.
Nekomprenite. Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo. Mi kutime ne malkaŝas personalan informon, sed kien vi iros for de Usono?

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-14 22:09:45

morico:Hodiaŭ, la dek kvaran julion, estas la festo de la devizo de la franca revolucio, "libereco, egaleco, frateco".

Tiu devizo povas ankaŭ koncerni Esperanto-n.

Libereco paroli relative rapide.
Egaleco aŭ justeco relativaj dum la komunikado: ĉiu lernis la helpan internacian lingvon.
Frateco pli granda ebla inter la popoloj. La paco kaj la kunlaboro fariĝas pli facilaj por multe da homoj.
Nun kiam vi diskutigis tiujn, do kio pri tiujn?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2017-julio-16 20:50:07

morico:Ĝis nun la ĉefaj internaciaj lingvoj estis la lingvoj de la ĉefaj imperioj : ĉina, greka, latina, araba, franca, angla k.t.p.

La ĉefaj teknikaj kaj kulturaj revolucioj enigis ŝanĝojn en la hierarkio de la imperiaj lingvoj.

La unua tutmondiĝo okazis kun la presejo de Gutembergo (1450), la malkovriĝo de Ameriko fare de Kristofo Kolumbo (1492) kaj la unua ŝipado ĉirkaŭ la Terglobo fare de Fernando Magelano en 1522. La presejoj ebligas verki por granda nombro da homoj en la naciaj lingvoj. Samtempe, por la internacia komunikado, la lingvo de la ĉefa plej grava Eŭropa regno iom post iom anstataŭigis la latinan kaj fariĝis la plej grava : la franca.
Ĉu vi diras, ke Esperanto nun estas la internacia lingvo? Ĝi devas esti la plej parolata lingvo. Mi pardonpetas pro mia manbonesperanto. Mi estas komencanto.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-18 04:06:57

MiMalamasLaAnglan:

morico (Montri la profilon) 2017-julio-19 08:09:00

Ĉu vi diras, ke Esperanto nun estas la internacia lingvo? Ĝi devas esti la plej parolata lingvo. Mi pardonpetas pro mia malbona Esperanto. Mi estas komencanto.
Ne, nun la plej parolata lingvo por la internacia komunikado estas la angla.

Mi faras hipotezon. Dum la du unuaj tutmondiĝoj (16-a ĝis 18-a jarcento , poste 19-a ĝis 20-a jarcento) okazis ŝanĝoj pri la plej gravaj lingvoj por la internacia komunikado. Tiu ŝanĝo estos ankaŭ ebla por la tria tutmondiĝo dum la 21-a jarcento

La lingvaj avantaĝoj de Esperanto kiel internacia lingvo estas gravaj kompare kun la angla. Esperanto estas internacia por celo kaj per konstruo, neŭtra, justa, mezfoje dekfoje pli facila, do pli simpla, regula kaj klara k.t.p.
Tiuj lingvaj avantaĝoj povos pli malfrue kompensi la ekonomikajn malavantaĝojn. La angla estas hodiaŭ minimume 1000 foje pli instruata en la lernejoj kiel lingvo du ol Esperanto. Ĝi havas nun superregadon por ĉefaj internaciaj funkcioj: aferoj, scienca esplorado, turismo, lingvo ponto por la traduko k.t.p.

Du senaroj estas eblaj.
- 95% de la monda loĝantaro, kiuj ne estas angla-naskiĝ-parolantaj, restas mond-civitanoj de dua aŭ tria klaso kaj la registaroj akceptas la "nur anglan". La militoj daŭras ĝis nuklea milito ĉar la plej gravaj militoj estas ofte ankaŭ lingvaj militoj.

- Multaj landoj akceptas ke Esperanto estas instruata kiel lingvo saltotabulo por la aliaj lingvoj. Kun la facileco de lernado de esperanto en la lernejoj kaj sur Interreto , ĝi kreskigos tre rapide. La homaro tiam havos gravan neŭtran lingvon kaj povos eviti sian detruon,

La transiro de la unua ĝis la dua scenaro kostas kvazaŭ nenion, ĉar la saltotabulo Esperanto por la studado de aliaj lingvoj en la lernejoj ebligas ŝpari multe da horoj en la lernado de tiuj-ĉi aliaj lingvoj.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-20 13:58:41

Esperanto estas bona ponto-lingvo pro sia klareco. En la angla, la traduko estas tre ofte funkcio de la kunteksto. Do la fuŝ-tradukoj kiuj uzas la anglan estas tre multegaj.

La unua firmo, kiu uzos Esperanton apud la angla kiel helpa ponto-lingvo, obtenos pli bonegajn rezultojn kaj povos gajni multe da mono.

La komparo de la lingvaj karakterizaĵoj de la angla kaj de Esperanto por internacia komunikado klarigas tiun problemon.

Reen al la supro