Al la enhavo

Mi verŝajne malekpoŝtos baldaŭ.

de Grown, 2018-majo-06

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2018-majo-06 16:58:51

Ĝentile, mi verŝajne baldaŭ malekpovos poŝti, pro nur ne-Lernuaj malfaĉiloj. Mi ŝatas la retejon, kiu donas al mi pacon kion mi ne faĉile povas trovi alie. @Erinja, se mi malekpovus poŝti, iu ebletas troli per mia konto, do aparte ĉio se tiu konto trolegadus en la angla aŭ malsperta Esperanto, do vi ja ankoraŭ rajtus bloki tiun konton.

Grown (Montri la profilon) 2018-majo-20 14:56:56

Ĝentile, mi entrepreneme rezignas mian konton, efektive tuj, citante ke mi malobtenos aparataron en la daŭro de nur malmulte da tago. Sinceran dankon pro via laborego, kaj ne nur pro ĉi-ties egeco. Mi esperas renkonti vijn refoje uzante alian nomon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-21 09:14:29

Kara Grown,

Mi konfesas, ke al mi ofte viaj mesaĝoj aspektis iom trolecaj aŭ senutile komplikaj, kvankam vi sajnis malŝati, samkiel mi, propagandajn metodojn. Mi ŝatus legi vin pri tiu temo, despli ke per tiaj metodoj suferas nia movado (kaj la lingva demando ĝenerale), sed mi ne ĉiam entute komprenis viajn mesaĝojn.

Vi aludis pri aparato, kiun vi perdos aŭ ne ricevos (?) post kelkaj tagoj kaj sen kiu vi ne povas skribi en Lernu!. Mi ne scias pri kiu aparato temas, sed mi iom rimorse ekpensis, ke eble ne estas facila por vi relegi kaj korekti tekstojn kiel farus iu alia. Eĉ mi ofte korektiĝas, kiam releginte mian prozon, mi konstatas, ke sekvante zigzage mian penson, la rezulto estas konfuza, aŭ ke mi nevole esprimis kromnuancon, kiu misinterpretigas miajn intencojn.

La celo de Esperanto estas komunikado, kaj la celo de esperanta komunikado estas paco kaj harmonio inter homoj.

Mi esperas, ke viaj aparataj problemoj evoluos favore al vi, kaj ke vi baldaŭ revenos...

Reen al la supro