Al la enhavo

La 104-a UK de Esperanto en Lahtio (Lahti), Finnlando

de Urho, 2018-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2018-novembro-19 20:57:42

Kiom kostas trajnveturo de Helsinko al Lahtio?

Metsis (Montri la profilon) 2018-novembro-22 08:31:53

La nacia firmao por la fervojo VR uzas prezosistemon, en kiu la prezoj de biletoj varias ne nur laŭ longeco de vojo sed ankaŭ laŭ populareco. Ĉi tial la prezo de bileto de Helsinko al Lahtio ŝajnas varii inter 11 kaj 16 eŭroj. Notu, ke regionalaj trajnoj veturas de la flughaveno de Helsinko ĝis interŝanĝa stacio, el kiu vi povas veturi al Lahtio.

Urho (Montri la profilon) 2018-novembro-23 13:31:32

Bonvolu legi jenan blogaĵon ĉe la retejo de LKK:
Enigmo de la emblemo

P.S.
Provu Google-tradukilon!

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-08 06:38:28

Se vi foje vojaĝos al Finnlando, estas bone legi ĉi tiun [malnovan] artikolon pri saŭno kaj saŭnumado:
Ek al saŭno!

Vortareto:
• saŭno (saŭn/o ← fin sauna)
• saŭnumi (saŭn+um/i ← saŭn/o)
• saŭnumadi (saŭn+um+ad/i ← saŭn/o)
• saŭnumado (saŭn+um+ad/o ← saŭn/o)
• saŭnejo (saŭn+ej/o ← saŭn/o)
• fumsaŭno (fum+saŭn/o ← saŭn/o)

P.S.
Bonvolu legi ĉe la finnalingva forumo la fadenon: Sanapohdintoja – sauna

Turfalko (Montri la profilon) 2018-decembro-11 16:45:46

...bileto de Helsinko al Lahtio ŝajnas varii inter 11 kaj 16 eŭroj...

Dankon!

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-14 09:38:59

En Lahtio (Lahti) okazos ankaŭ La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto. Bonvolu viziti la retejon de la kongreseto:
La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto en Lahtio

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-16 11:54:26

Reprezentantoj de UEA kaj TEJO vizitis Lahtion
En la decembra numero de la revuo "Esperanto" aperis raporteto pri la vizito de UEA-delegacio al Lahtio, la venonta kongresurbo. Nun vi povas legi ĝin ankaŭ rete:
Reprezentantoj de UEA kaj TEJO vizitis Lahtion

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-29 05:45:18

Bonvolu spekti videon Vintrajn salutojn de Lahtio! ĉe la hejmpaĝo de LKK.

Urho (Montri la profilon) 2019-januaro-09 14:33:33

Kie, kiam, kion manĝi en Finnlando?

Legu artikolon de pri tio en la Reta Revuo (Revuo Esperanto) de UEA:
https://revuoesperanto.org/mangxo

Urho (Montri la profilon) 2019-januaro-24 18:07:25

La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage

En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 11-a en la jarkolekto 2018. — Legu pli ĉe
https://revuoesperanto.org/decembra_numero_elsxute...

En la numero vi trovas informojn pri la venonta UK de Esperanto en Lahtio, Finnlando. ridulo.gif

Reen al la supro