Späť na obsah

Citaĵoj, fragmentoj el libroj

od prostof, 6. októbra 2018

Príspevky: 39

Jazyk: Esperanto

mimoprobegal (Zobraziť profil) 18. novembra 2018 17:01:42

prostof:Pliigi la efikeco en futbalo devus doni ĉiu ludanto 1 pilko, kaj la dancistoj ligi dinamo maŝino
Rajkin
estimata samideano
bonvolu publikigi la citaĵon en la originala lingvo, ĉar turmentas min teruraj duboj pri la korekteco de la traduko.

kiel mi memoras, pilkojn donacis al la piedpilkistoj ne Rajkin, sed oldulo Ĥotabyĉ.

mimoprobegal (Zobraziť profil) 22. novembra 2018 6:05:29

Scivoleco mortigas nur stultajn katojn.

Tom

prostof (Zobraziť profil) 22. novembra 2018 8:15:32

Oni devas haste fari tion, kio ne tiom gravas, por fari ne haste tion, kio gravas.
Ĉina proverbo

prostof (Zobraziť profil) 15. decembra 2018 7:22:42

- Dubo estas komenco de saĝeco. (Aristotelo)

-Homoj naskiĝas sensciaj, sed ne malsaĝaj. Ilin faras malsaĝaj klerigado. (Ruselo)

prostof (Zobraziť profil) 3. januára 2019 13:59:22

Citaĵoj kun humuro

1. Ni estus perfekta paro, kompreneble, se ĝi ne estus vi ..
...

2. - Iun tagon ni ĉiuj mortos, Snoopy. malgajo.gif
- Jes, tio ĝustas, sed en ĉiuj aliaj tagoj ne
...

Altebrilas (Zobraziť profil) 5. januára 2019 11:02:02

Kalemburo estas la birda fekaĵo de la fluganta spirito.
(Victor Hugo)

Altebrilas (Zobraziť profil) 5. januára 2019 11:11:15

Mi ne volas aliĝi al klubo, kiu akceptus anojn kiajn mi.
(Groucho Marx)

NB: "kiajn mi" ne estas tre fundamenta, sed "tiajn, kia mi estas" estas tro peza.

StefKo (Zobraziť profil) 15. januára 2019 7:23:56

Kiu kapablas pardonpeti estas kuraĝa, kiu kapablas pardoni estas forta, sed kiu kapablas fergesi estas feliĉa.
(???????)

Altebrilas (Zobraziť profil) 16. januára 2019 10:20:17

Alzheimer?
Dank'al akuzativo, multaj samideanoj estas feliĉuloj! ridulo.gif

Nahor