Al la enhavo

Novaj vortoj en Esperanto

de Turfalko, 2018-decembro-13

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2018-decembro-13 22:22:38

...mojosa - apo - elŝuti - alŝuti...

Kiu konas aliajn novajn vortojn?
Kiam ili estiĝis?
Kiu inventis ilin?

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-14 09:49:59

Mi uzas vortojn:
bajano (bajan/o ← rus баян [baján]) — komparu kun akordiono
bajana muziko
bajanisto

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-14 12:50:12

Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vin ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-14 19:16:42

Metsis:Dum la preparado por la UK venontsomere en Lahtio mi jam multfoje aŭdis esperantigitan verboformon jaksi laŭ la finna verbo jaksaa en signifo de ne plu havi forton aŭ intereson fari aŭ aŭskulti ion, prefereble elparolita per laca voĉo. Ekz. mi ne jaksas aŭskulti vin ridulo.gif
Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝitediĝi?

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-14 20:19:52

StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝitediĝi?
Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-15 08:39:34

Metsis:
StefKo:Per kio ĝi malsimilus al enui, laciĝitediĝi?
Bona demando, hmm... tediĝi estas perfekta sinonimo, sed jaksi estas pli facila prononci, ĉar ĝi ne enhavas tian kaĉan so-sonon! Ĉu ĉi tiu klarigo taŭgas?
Kio estas "kaĉa so-sono" kaj kial ĝi estas "malfacila prononci" (abomena, malbela, malloga...)? Pro la sono "ĝ"?

Frano (Montri la profilon) 2018-decembro-15 12:40:28

Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-15 14:42:02

Twitter-vortoj:

tviti (tvit/i ← eng to tweet) // pepi
tvito (tvit/o ← tvit/i) // pepo
tvitaĵo (tvit+aĵ/o ← tvit/i) // pepaĵo
tvitilo (tvit+il/o ← tvit/i)

retviti (re+tvit/i ← tvit/i) // repepi
retvito // repepo
retvitaĵo // repepaĵo

sekvanto (sekv+ant/o ← sekv/i) → sekvantoj
sekvato (sekv+at/o ← sekv/i) → sekvatoj

repliki, respondi
repliko, respondo
ŝati

kradvorto (ekz-e: #Esperanto #Lahtio2019 #Esperantisto)
  (serĉu per kradvortoj ĉe https://twitter.com/search-home )

Turfalko (Montri la profilon) 2018-decembro-15 17:01:13

Frano:Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?
Laŭ mia finna-esperanta vortaro: jaksa/a = havi forton, do ĝi estas ne transitiva, ĉu ne?
Kuinka jaksatte? = Kiel vi fartas?

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-16 12:59:11

saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefono

Reen al la supro