Al la enhavo

youtube en esperanto

de ombresaco, 2019-februaro-06

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

ombresaco (Montri la profilon) 2019-februaro-06 22:01:55

Saluton, dum pasintaj monatoj pretiĝis novan retejon, tubaro.
ĝi montras lastajn esperantajn filmojn de jutubo en esperanta etoso, kaj rekomendas ĉiam esperantajn filmojn.

Jen ligilo al la prezento

Espereble homoj ŝatos ĝin kaj uzos ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-07 10:43:18

Mi aldonis la jenan komenton:
Mi esperas menuon kun disponeblaj filmoj, kun dauxro, dato, auxtoro kaj temo

ombresaco (Montri la profilon) 2019-februaro-07 14:06:20

Dankon pro la propono! Iom post iom ĉio alvenos. Simple, oni devas meti prioritaton por fari la retejon pli alloga por multe da homoj. Estas multaj interesaj novaĵoj pretiĝantaj

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-09 19:33:55

Tubaro estas mojosa ideo!

ombresaco (Montri la profilon) 2019-februaro-10 01:11:31

Metsis:Tubaro estas mojosa ideo!
Dankon Metsis! Espereble ankaŭ pli da homoj samopinios!

ombresaco (Montri la profilon) 2019-februaro-16 12:44:46

Kiel mi povas raporti spamaĵojn?

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-17 16:54:23

ombresaco:Kiel mi povas raporti spamaĵojn?
Sur la kontaktopaĝo eblas elekti trudmesaĝon kiel kialo de kontakto.

ombresaco (Montri la profilon) 2019-februaro-20 22:11:16

Metsis:
ombresaco:Kiel mi povas raporti spamaĵojn?
Sur la kontaktopaĝo eblas elekti trudmesaĝon kiel kialo de kontakto.
Dankon, Metsis! lamesaĝo estas forviŝita.

al.lastor (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 19:31:27

La ideo interesas, sed mi vidas, ke, ekzemle, la tre bona video pri heredo havas nur 10 (dek) spektadojn. Ĝi estas tro malmulte malgajo.gif

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_hE5YI1bmZkw/#commen...

ombresaco (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 07:35:35

al.lastor:La ideo interesas, sed mi vidas, ke, ekzemle, la tre bona video pri heredo havas nur 10 (dek) spektadojn. Ĝi estas tro malmulte malgajo.gif

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_hE5YI1bmZkw/#commen...
Jes, vi pravas ke tubaro ankoraŭ ne ricevas tiom da atento ol ĝi meritas. Sed estas aliaj statistikoj kiuj instigas pli optimismajn pensojn. Tubaro ricevas pli ol 500 vizitojn ĉiutage, pli ol 1000 unikaj uzantojn ĉiumonate. Post la teĥnikaj novaj pretiĝantaj ecoj, la retejo estos multe pli interesa

Reen al la supro