Al la enhavo

Guérisons le déchirement de la langue française à l'égard des genres gramaticaux

de amigueo, 2019-marto-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-14 12:26:44

Hieraŭ mi legis broŝuron de asocio 70jariĝa.
Ĝi klarigas evidentan novaĵon: ŝango de nomo. El "Ligue Belge des Droits de l'Homme" al "Ligue des Droits Humains".

Duobla inkluzivemo: Ne nur belgoj meritas rajtojn kaj Ne nur viroj meritas rajtojn.
(Mi profetagas ke post... 20 jaroj, alia ŝanĝo alvenos: Ne nur homoj meritas rajtojn.)

La ĉefa temo de la klarigo estis pri Ne nur viroj… La prefaco parolas de Falsa neŭtralo.
Tiam mi ridetas mense, ĉar mi memoras bataletojn kaj elgrupajn elpelojn pro (anti)defendo simetrion seksgramatikan.
Mi volonte forgesis hin, ĉiam hin, ĉar fanatika gramatiko esperante estas afero ihia. Nu, iĉnia. Alikaze mi kabeus.

Sed la sama batalo aperas en la franca lingvo. La oficialaj documentoj ĉiam jam citoyen.ne.s kaj ami.e.s.
Aktuala gramatika vero en la franca estas gajno balotojn aŭ klientojn.

!!! Tiukadre, ni proponu prilingve ĉiforume solvojn aŭ vojojn al solvoj por la deŝirata franca gramatiko.

La sama frustriĝo de matematikistoj, kiuj ne povas esprimi en normala ĝenerala lingvo la subtilajn matematikaĵojn sen skribi simbolojn troklerajn,
devus senti kliento aŭ balotanto franca, oficiale kapabla esprimi inkluzivecon pli facile/koncize per skribo ol parolo.

Nous intervenons en toute bienveillance pour guérir ce détresse de la langue française à l'égard des genres gramaticawx.

La aktuala oficiala (balotantoj kaj klientoj) solvo estas mencii ĉiujn elementojn aŭ sen-ktp-igi parolon rilate seksojn, tiel ke neniam, ho peko antikonstitucia, falsneŭtrala ktp-o nevidebligu femseksan homon. Tiu estus komika por politikaj diskursoj, sed grava kaj komika malkomforto estas ke la simpatia kaj moderna popola parolantino aŭ parolantiĉo strebas apliki tiun doktrinon ĉiumomente, eĉ kiam ŝi aŭ hi parolas kun insia aŭ iĉsia hundino aŭ hundiĉo.

Tio ne estas balotpropaganda kanzono, tio estas jam dia aŭ scienca aŭ morala aŭ leĝa "parolo", pragmata vero.

Mi ploras pri la deŝiriĝanta franca lingvo. Ĝi havas/estans la neŭtralan genron kiu enhavas la masklan, kaj inan ĝenron.
Ion similan konas esperanto, kie LI estas persona kaj vira ĝenro, kaj ŜI estas ina ĝenro. Ajnĉiel, tio estas suspektinda nesimetrio. Certe.

Konstatu ke la politikaj partioj, almenaŭ en Belgio, "spontane" faras listojn de kandidatoj en gea formato. Tio signifas ke por ĉiu kandidatiĉo ĉiam apudos kandidatinon kaj inverse. Kaj jam en ĉisence pli evoluintaj sistemoj (Federa Demokratia Sirio), ne estas politika posteno por sola homo, ĉiam posteno donas egalegalan laboron kaj egalegalan salajron kaj al hominon kaj al homiĉon.
Se vi ekscius unu tagon ke la prezidento aŭ unua ministro de Belgio ne estas homo sed gehomo, tiukaze plenevoluis ĉi tendenco.

Reen al la supro