Al la enhavo

Why does Esperanto have an article?

de Zhimstag, 2019-majo-23

Mesaĝoj: 22

Lingvo: English

kadehen (Montri la profilon) 2019-majo-29 00:04:03

"Well...It's basically Zamenhof's fault."
I wouldn't say this, articles have a use:
https://en.wikipedia.org/wiki/Article_(grammar)

Definite articles refer to a noun already mentioned.
Demonstratives allow a speaker to point to the item he/she means. This is even more specific than a definite article.

This is a balance between no article (like in Chinese) and many articles (like in German).

Contructed languages that arrived afterwards (especially Ido, which was supposed to simplify Esperanto further) or Interlingua, still have articles (Interlingua also has an indefinite article).

Zhimstag (Montri la profilon) 2019-majo-29 07:45:27

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-29 17:53:22

Mi gluis kelkajn afiŝojn dum la ĵusa eŭropunia baloto. Unu problemo estas trovi kie estis la oficialaj paneloj, solaj lokoj kie la balota afiŝado estas permesita. Mi faris serĉadon en interreto kun la vortoj (franclingve) "balotoj kie trovi paneloj", kaj mi ricevis amason da ligiloj al artikoloj pri la malfacilaĵoj, kiun renkontis la urbodomoj por trovi tiom da paneloj ol da listoj pro ilia multnombro (34!).

Tio inspiris al mi ekzemplon ilustrantan utilecon de la artikolo:
La urbestroj malfacile trovas panelojn,
la afiŝantoj malfacile trovas la panelojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-30 19:31:02

Altebrilas:
Tio inspiris al mi ekzemplon ilustrantan utilecon de la artikolo:
La urbestroj malfacile trovas panelojn,
la afiŝantoj malfacile trovas la panelojn.
Kiel oni antaŭe konstatis, en lingvoj, kiuj malhavas la difinan artikolon, oni uzas montrajn pronomojn. Tial mi skribus
La urbestroj malfacile trovas panelojn,
la afiŝantoj malfacile trovas tiujn panelojn.
Mi ne eĉ aŭtomate komprenas, ke temas pri la samaj paneloj, se oni uzas nur "la".

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-30 22:32:00

Altebrilas:Mi gluis kelkajn afiŝojn dum la ĵusa eŭropunia baloto. Unu problemo estas trovi kie estis la oficialaj paneloj, solaj lokoj kie la balota afiŝado estas permesita. Mi faris serĉadon en interreto kun la vortoj (franclingve) "balotoj kie trovi paneloj", kaj mi ricevis amason da ligiloj al artikoloj pri la malfacilaĵoj, kiun renkontis la urbodomoj por trovi tiom da paneloj ol da listoj pro ilia multnombro (34!).

Tio inspiris al mi ekzemplon ilustrantan utilecon de la artikolo:
La urbestroj malfacile trovas panelojn,
la afiŝantoj malfacile trovas la panelojn.
Mi ne tute komprenas. Ĉu la unua propozicio signifas "la urbestroj malfacile trovas (sufiĉe da paneloj) | (la bezonatan nombron da paneloj)" kaj la dua signifas "la afiŝantoj malfacile trovas la panelojn oficialajn por la afiŝado"?

Se tio certas, ŝajnas ke la franca uzas la foresto de definita artikolo por marki partitivon.

Kiel oni dirus france:
1) La urbestroj malfacile trovas panelojn. (des?)
2) La urbestroj ne trovas panelojn. (de?)
3) La afiŝantoj malfacile trovas la panelojn. (les?)
4) La afiŝantoj ne trovas la panelojn. (les?)

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-31 20:18:00

Se tio certas, ŝajnas ke la franca uzas la foresto de definita artikolo por marki partitivon.

Kiel oni dirus france:
1) La urbestroj malfacile trovas panelojn. -> Les maires trouvent difficilement (= ont du mal à trouver) des panneaux.
2) La urbestroj ne trovas panelojn. -> Les maires ne trouvent pas de panneaux.
3) La afiŝantoj malfacile trovas la panelojn. -> Les colleurs d'affiches trouvent difficilement ( ont du mal à trouver ) les panneaux.
4) La afiŝantoj ne trovas la panelojn. -> Les colleurs d'affiches ne trouvent pas les panneaux.
Vi bone scias la francajn regulojn. Estas ja partitivo. Mi ne scias la ekzaktan formon en Esperanto pri la pronomigo de la partitivo:
Les colleurs d'affiches n'ont pas trouvé les panneaux, car les maires n'en ont pas installé.
La afiŝantoj ne trovis la (oficialajn) panelojn, ĉar la urbestro ne starigis...
a) da ili
b) da tiuj
c) da tio
ĉ) da
d) iujn da
...
Kiun formon vi spontane uzus por esprimi tion?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-31 20:23:41

Metsis:

Mi ne eĉ aŭtomate komprenas, ke temas pri la samaj paneloj, se oni uzas nur "la".
Ne temas pri la samajn, sed la samcelitajn (vidu la supran ekzemplon, kiam la paneloj ne ekzistas).

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-31 20:37:43

Altebrilas:Vi bone scias la francajn regulojn. Estas ja partitivo.
Mi tion suspektadis. Kaj mi kredas, ke uzi la artikolon por distingi en Esperanto partitivon ne estas kutime.
Les colleurs d'affiches n'ont pas trouvé les panneaux, car les maires n'en n'ont pas installé.
La afiŝantoj ne trovis la (oficialajn) panelojn, ĉar la urbestro ne starigis...
a) da ili
b) da tiuj
c) da tio
ĉ) da
d) iujn da
...
spontane:
e) ĉar la urbestro starigis neniun. (pensante hispane)
f) ĉar la urbestro starigis neniujn. (pensante germane)
car les maires n'en n'ont pas installé
Ĉu tio estas tajperaro, ĉu oni bezonas neigi kaj pronomon kaj verbon? Ĉu eblas "ils n'en ont pas installé"?

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-01 18:08:00

Altebrilas:
Metsis:

Mi ne eĉ aŭtomate komprenas, ke temas pri la samaj paneloj, se oni uzas nur "la".
Ne temas pri la samajn, sed la samcelitajn (vidu la supran ekzemplon, kiam la paneloj ne ekzistas).
Ankoraŭ malbona! Tiam por mi
La urbestroj malfacile trovas sufiĉe da (taŭgajn) panelojn,
la afiŝantoj malfacile trovas tiajn oficialajn panelojn.
estus la plej kompreneblaj frazoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-junio-02 18:47:24

nornen:
Altebrilas:Vi bone scias la francajn regulojn. Estas ja partitivo.
Mi tion suspektadis. Kaj mi kredas, ke uzi la artikolon por distingi en Esperanto partitivon ne estas kutime.
Les colleurs d'affiches n'ont pas trouvé les panneaux, car les maires n'en n'ont pas installé.
La afiŝantoj ne trovis la (oficialajn) panelojn, ĉar la urbestro ne starigis...
a) da ili
b) da tiuj
c) da tio
ĉ) da
d) iujn da
...
spontane:
e) ĉar la urbestro starigis neniun. (pensante hispane)
f) ĉar la urbestro starigis neniujn. (pensante germane)
car les maires n'en n'ont pas installé
Ĉu tio estas tajperaro, ĉu oni bezonas neigi kaj pronomon kaj verbon? Ĉu eblas "ils n'en ont pas installé"?
Vi pravas. Dankon. Korektite.

La demando pri partitivo celis nenombreblajn ajôjn, kiel substancojn. Kiel akordigi pronomon kaj partitivo.

Petro deziras trinki vinon , lia najbaro havas multe...
a) da ĝi
b) da tio
c) da

La demando samas.

Reen al la supro