Al la enhavo

La Hobito (traduko 2005)

de sudanglo, 2019-majo-25

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-25 14:04:36

Lastatempe mi komencis legi tiun libron (traduko de 2005) kaj kvankam, komparante ĝin kun la angla originalo, mi trovis la tradukon lerta, mi foje rimarkis, en subfrazoj, tenson/modon kiu min hezitigis - eĉ volis taksi ne-ĝusta.

Ĉu vi havis similan sperton?

Bedaŭrinde mi ne markis por posta retrovo sed jen unu por komenci.

I only wish he was a raven, said Balin Mi preferus se li estus korako - diris Balino
I thought you did not like them Mi kredis ke vi ne ŝatis ilin.

Ŝatis? Why not ŝatas?

If I see someone eating strawberies and am surprised, wouldn't I say mi kredis ke vi ne ŝatas fragojn?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-28 20:03:09

dum li vagis triste en la arbaro timante ke li perdiĝus - wander miserably in the forest terrified of losing himself.

Kial -us? Ĉu ne tio kio teruris lin estis reala eblo?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-28 20:08:39

Cetere min hezitigis la uzo de -us post antaŭ ol.

Kio laŭ vi estus modela frazoj por ilustri la diferencon inter:

antaŭ ol li X-os, antaŭ ol li X-u, antaŭ ol li X-us

Reen al la supro