Al la enhavo

Kion vi pensas pri vikipedio ?

de Zam_franca, 2019-julio-01

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

Jomacxjo (Montri la profilon) 2019-julio-11 16:59:19

Mi ŝatas ĝin, kvankam ĝi povus esti plibona. Ekzemple, aldoni plus da informon, ĉar la tekstoj estas iomege mallonga ol aliaj lingvoj malpli popola, mi kredas.

morico (Montri la profilon) 2019-julio-21 21:02:06

Vikipedio estas tre grava por la movado.
Antaŭ Vikipedio, individuoj kontraŭ Esperanto diris ke Esperanto havis malmulte da libroj kompare kun la plej grandaj lingvoj.
Hodiaŭ, ĉiu povas vidi ke Esperanto povas konigi ĉiujn ideojn, ĉiujn fakojn, ke la helpa ILo (Internacia lingvo) estas tre produktema.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-23 13:40:56

Kioma da esperantistoj skribis sur vikipedion ?

Audrea (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 02:01:00

Mi estas fojfoja kontribuanto al Vikipedio (Esperantlingva). Ĝi ne estas tiel mirinda, kiel implicus la okulfrapa kiomo de artikoloj (pli ol kvaronmiliono), ĉar multaj artikoloj estas nur «ĝermoj» (t.e. etetaj) kaj krome, la lingvaĵa kvalito estas ofte nekontrolita, sekve neideala. Malgraŭ tio, Vikipedio bone kaj klare montras ke Esp-o ja estas io vivanta en la epoĥo de l' interreto. Ĝi ne nur respegulas la lingvouzadon de Esp-parolantoj, sed siavice influas ĝin ankaŭ!

baba79 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 15:19:10

Mi estas kontribuanto.
Mi opinias, ke Vikipedio gravegas por la disvolviĝo de la lingvo: ĝi pruvas ĝiajn kapablojn, ĝian vivecon kaj ĝian retan ĉeestanton.
Tamen, mi estas iom elrevigata pro la malbona kvalito de multaj artikoloj: kiel jam dirita ĉi-supre, multaj el ili estas tre mallongaj.
Ankaŭe, kaj mi multe bedaŭras tion, multe el ili temas pri aferoj, kiuj interesas preskaŭ neniun, do estos neniam legataj, dum gravaj interesigpovaj artikoloj estas tre etaj, kiam ili ekzistas.

Vikipedio bezonas plu da kunlaborantoj!!!
Ĝi bezonas vin.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 16:53:46

WikiTrans estas versio de la Vikipedio en la angla produktita de GramTrans; ĝi enhavis 4.343.546 artikolojn de la 10a de julio 2014, tio estas 20 fojojn pli ol la originala esperanta versio de Informa (http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio - 198.088 en la sama dato ), kaj ofte kun multe pli grandaj tekstoj kaj ilustraĵoj. La kazo komenciĝis en decembro 2010. Proksimume 40,000 artikoloj estas tradukitaj ĉiutage aŭ retranslokigitaj (ĝisdatigitaj) por certigi novaĵajn ĝisdatigojn kaj pli bonajn tradukojn

Blogo de Henri Mason (ekstraktoj) (en la franca kaj en esperanto)
http://www.ipernity.com/blog/32119/324397

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 17:10:35

Vikipedio – praktika manlibro
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio_%E2%80%93_...

Aŭtoro Yves Nevelsteen
Eldonjaro 2006
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 40
ISBN 9788096953332
v • d • r
Information icon.svg
Vikipedio – praktika manlibro estas praktika manlibro por ĉiu, kiu interesiĝas pri la reta, libera enciklopedio Vikipedio. Ĝin verkis Yves Nevelsteen. Flandra Esperanto-Ligo el Antverpeno eldonis la verkon unuafoje en la jaro 2006.

Teksto de la unua eldono de la Manlibro pri Vikipedio troviĝas en la projekto Vikilibroj

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 17:17:23

https://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikiped...

Manlibro pri Vikipedio
Salti al navigiloSalti al serĉilo
Manlibro pri Vikipedio
Enhavo

Enkonduko
Kial verki
Kiel redakti
Vikipedia komunumo
Ĉi tiu libro celas helpi novulojn en la redaktado per la programaro MediaWiki, en Vikipedio.

Komencu ĉi tie.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 18:13:34

Ĉu iu uzis WikiTrans ? Kiaj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj solvi por fari de artikolo de Wiki Trans artikolon de Vikipedio?
Kiajn konsilojn vi donas al nova tradukanto?

baba79 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 19:55:39

Mi ankaŭ volas precizi ke labori pri Vikipedio estas facila kaj tute ne necesas komputikan sperton. Mi konsilias krei konton, tio ebligas multajn aĵojn, interalie, en la agordoj, ŝanĝi la lingvon de la interfaco al via denaska lingvo, tio kio faciligos vian verkon se vi ne estas alt-nivela esperantisto. Ne hezitu legi la paĝon "Helpo" (ĉe la ĉefpaĝo, maldekstre), en vikipedio aŭ en via denasklingva vikipedio (ili ĉiuj funkcias preskaŭ same).
Tiel, ne hezitu krei, kompleti, plibonigi, korekti artikolojn!!

Reen al la supro