Al la enhavo

Esperanta novelo : Nigra Stelo

de Zam_franca, 2019-julio-18

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:45:59

La atakantoj estis precize dek ses. Sub iliaj vestaĵoj, ili havis parapetojn. Sep estis en la kuirejo de la kafejo, kaj en la apude ŝtuparo. Ili estis pretaj. La speciala polico certe alvenis. Kvin protektis la klientan ŝtuparon. La aliaj atakantoj gardis la ostaĝojn.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:46:09

La belga registaro instalis krizan ĉelon. Ili adoptis riskan strategion : ili provos mensogi al la teroristoj. Ili volis filmi falsan videon, kiu diris, ke Esperanto -kio estas tio ?- , estas oficiala lingvo de Eŭropa Unio kaj de UN. Kompreneble, tio verŝajne ne funkcios, sed dum la atakantoj rigardos la videon, ili sendos sekciojn elitajn en la kafejo, kaj rapide pafmurdigos la teroristojn. La prefekto de Bruselo devos konduki la operacion.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:46:21

Stefan rekonsciiĝis post proksimume trikvarono. Li havis sangon sur la mano. Li panike frotis sian manon sur sia pantalono. Li ekvidis Garryon. Lin ankaŭ ekvidis Garry. Ĉi lasta estis la sola ulo , ke li konis tie.

Garry spiris pli bone. Stefan ne mortis. Teroristo aktivigis la televidon de la etaĝo.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:46:43

Ĉiuj la informaj ĉenoj dissendis videon, en kiu la ĝenerala sekretario de UN kaj la presidanto de la eŭropa komisiono diris, ke iliaj asocioj adoptas Esperanton kiel oficialan lingvon. La membroj de Nigra Stelo hurlis, ĝojegis, krom la granda ĉefo. Li diris “Estas imitaĵo ! Ili erarigas nin ! Ni mortigu pli ostaĝ... “. Sed pafadoj interrompis lin. En malpli da unu minuto,
specialaj policanoj estis antaŭ la du ŝtupafoj. Du dek teroristoj estis murditaj aŭ vunditaj. “Fuĝu en la ŝtupafojn ! RAPIDE !” kriis france la policanoj. Stefan kaj Garry estis kunpremitaj pro la aliaj ostaĝoj. Oni ankoraŭ aŭdis pafojn. Nur la grandulo restis. Li celis Stefanon, sed ĉi lasta kaj Garry hurlis esperante “Ne ! Bonvolu ne tiri ! Kompatu !”. Tiu ĉi krio konsternis la teroriston. Li diris “vi, vi parolas espe..” Sed la policanoj pafis sur lin. La pafo trafis lin sur sia parapeto. Tio forte puŝis lin kaj li falis. Policanoj tuj saltis sur lin kaj arestis lin.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:47:19

Stefan, Garry kaj la aliaj ostaĝoj estis en la strato de la kafejo. “Mi neniam pensis, ke vi estas esperantisto !” diris Garry al Stefan. “Simile, mi ne sciis ke estis alia esperantisto en la kafejo !” respondis Stefan. “Mi intervjuos vin por la Mondo Diplomata.”

***
Leon Meunier ĝojis. Li malŝatis la planon de la registaro, sed fine kaj bonŝance ĝi funkciis !
En la polica veturo, li demandis al la komisaro Groen : “Aliparte, kiel la kafejo nomiĝas ?”.
“Verda stelo. Ĝi nomiĝas la Verda Stelo”.



Zam_Franca

Francilio, la 18-an de julio 2019

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-19 10:36:13

Por la loko de la kafejo, tiu kafejo min inspiris.

Se bedaŭrinde mi faris gramatikajn erarojn en la novelo, bonvolu diri al mi.

Reen al la supro