Al la enhavo

La 105-a UK de Esperanto en Montrealo, Kanado

de Urho, 2019-julio-27

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-19 06:28:24

Zam_franca:https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon
Tiaj kampanoj daŭre ekestas. Kvankam ili estas bonaj kaj subtenindaj, la problemo estas, ke ne sufiĉe multaj homoj partoprenas por havi lavangan efekton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 10:29:51

Metsis:
Zam_franca:https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon
Tiaj kampanoj daŭre ekestas. Kvankam ili estas bonaj kaj subtenindaj, la problemo estas, ke ne sufiĉe multaj homoj partoprenas por havi lavangan efekton.
Se 100 MILIONOJ de homoj lernus Esperanton, estos pli esperantistoj ol homoj kiu parolas la italan. Mi ne kredas, ke tio okazos, sed estus bonega

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 07:33:42

Precize, oni preskaŭ devos havi buĝeton de 100 milionoj eŭroj por reklami la kampanon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 09:20:29

Kompreneble, ke estas preskaŭ neebla.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-23 08:31:54

Oficialaj paĝoj de la UK en Montrealo estas nun malfermitaj en la retejo de UEA:
La 105-a UK

Vi trovas tie i.a. la retan aliĝilon kaj Unuan Bultenon.

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-03 14:12:31

Bonvolu aŭskulti jenan podkaston ĉe movada-vid.punkto.info:
MvP021 UK 105 en Montrealo (daŭro: 1:16:21)
MvP021 UK 105 en Montrealo
2.9.2019, 21.59

Interparolo kun du LKKanoj de la UK105 en Montrealo

Dum la UK104 ni parolas kun LKKanoj de la UK105 en Montrealo. Kiel statas la preparoj — Kia estos la kongresejo — Kiel vojaĝi al Montrealo — Kian klimaton kaj kian naturon oni atendu.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-03 15:41:28

Zam_franca:https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon
Ĉu mi rajtas promesi, kvankam mi jam lernis Esperanton?

Urho (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 12:41:10

Ĉi-momente jam 176 personoj el 36 landoj aliĝis. Bv. vidi ĉe
La 105-a UK en Montrealo, Kanado

Urho (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 05:59:55

Kio estas la Universala Kongreso de Esperanto?

Bonvolu legi (kaj aŭskulti) la artikolon ĉe la paĝoj de uea.facila.org:
Kio estas la Universala Kongreso de Esperanto?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 09:53:07

Ĉu la komencintoj rajtas ĉeesti al ILEI-kongreso ?

Reen al la supro